<<

#472 ; La islama kalendaro denove

>>

En la artikolo #465 mi provis kalkuli la islaman kalendaron, sed ne tute kontentige. Lastatempe mi aŭdis ke - laŭ ordinara islama kalendaro - komencos la naŭa islama monato "Ramadan" je la deka tago de monato marto ĉijare 2024, do 10.03.2024.

Tamen bonvolu trovi la korektigitan kalendaron por Ramadano en la fino de ĉi tio artikolo!

Mi provu kalkuli denove, kiel eble plej simple. Kredeble estas pli bone por uzi la astronomian epokon JD0 = 1948439. Nia metodo ja baziĝas al kalkuloj de JD. Kredeble la islama jaro ankoraŭ estas 1445 AH, kvankam nia okcidenta jaro intertempe aliiĝis el 2023 al 2024.

Ni uzu la metodon de artikolo #458 (el "Almanac for Computers") por kalkuli la JD-valuon por la moderna dato 10.03.2024:

Y = 2024
M = 3
D = 10

int ( (M+9) / 12) = int ((3+9) / 12) =     1  --> p1
7 * ( Y + p1 )    = 7 * (2024 + 1)   = 14175  --> p2
int ( p2 / 4 )    = int (14175 / 4)  =  3543  --> p3
int ((275*M)/9)   = int ((275*3)/9)  =    91  --> p4

JD = 367 * Y - p3 + p4 + D + 1721014
   = 742808 - 3543 + 91 + 10 + 1721014
   = 2460380

Kio do estus la JD por la islama dato 01.09.1445 AH? Ni uzu nur entjeraj dividoj.

Y = 1445
M = 9
D = 1

JD = (11·Y + 3)/30 + 354·Y + 30·M - (M - 1)/2 + D + JD0 - 385
   = (11*1445+3)/30 + 354*1445 + 30*9 - (9-1)/2 + 1 + 1948439 - 385
   = 529 + 511530 + 270 - 4 + 1 + 1948439 - 385
   = 2460380

La saman mi ja povus ankaŭ kalkuli uzante mian novan kalkulilon kio rekte faras entjeran dividon:

JD = Q...r(11*1445 + 3 , 30) + 354*1445 + 30*9 - Q...r(9-1 , 2) + 1 + 1948439 - 385
   = 529 + 511530 + 270 - 4 + 1 + 1948439 - 385
   = 2460380

La rezulta JD do estas la sama por nia okcidenta dato 10.03.2024 AD kaj por la islama dato 01.09.1445 AH kaj tial ni povas simple dedici ke la datoj de tioj du aliaj kalendaroj estas praktike ekvivalentaj. La semajntago estas dimanĉo. Estas 30 tagoj en la naŭa islama monato kaj tial estas la kalendaro por la "Ramadan" -monato jena:

La monato Ramadano de Islama jaro 1445 AH
(astronomia epoko)
Lundo Mardo Merkredo Ĵaŭdo Vendredo Sabato Dimanĉo
10.03.2024
1
11.03.2024
2
12.03.2024
3
13.03.2024
4
14.03.2024
5
15.03.2024
6
16.03.2024
7
17.03.2024
8
18.03.2024
9
19.03.2024
10
20.03.2024
11
21.03.2024
12
22.03.2024
13
23.03.2024
14
24.03.2024
15
25.03.2024
16
26.03.2024
17
27.03.2024
18
28.03.2024
19
29.03.2024
20
30.03.2024
21
31.03.2024
22
01.04.2024
23
02.04.2024
24
03.04.2024
25
04.04.2024
26
05.04.2024
27
06.04.2024
28
07.04.2024
29
08.04.2024
30

Evidente do estas norme por uzi la astronomian epokon por islama kalendaro anstataŭ la civilan epokon, kion mi unue selektis. La islama jaro ja ne aliiĝas samtempe kun la okcidenta kalendaro kaj la longoj de kalendaraj jaroj estas aliaj.

Sekvantan fojon mi kalkulos la islaman kalendaron somere por la aliiĝo de jaroj 1445 / 1446 AH. Tiam mi espereble provos ankaŭ la kalkulon al la alia direkto, el kalendaraj datoj al JD-valuoj. Mi kredas ke la islama jaro 1445 AH estas superjaro ĉar estas la 5-a jaro en la 30-jara ciklo ( 1445 % 30 = 5 ).

La supra foto pri parta finna almanako por monato marto atestas ke estas novluno la 10-a tago. La Luno apenaŭ estas videbla. Tiam do proksimume komencas la islama monato Ramadano. Unu semajnon poste, la 17-a tago de marto estas la Luno alte sur la vespera ĉielo en Ĝemeloj (marko de ekliptiko, sed ne la konstelacio) kaj la okcidenta flanko de Luno estas lumigita (dekstra flanko por norduloj), okazas la unua kvarono de Luno. Tiam la Luno ja situas proksimume 90° orienten el la Suno.


Jarŝanĝo 1445 / 1446 AH en Gregoria kalendaro

Eble la jarŝanĝo ne estas tre grava evento por islamuloj? Mi tamen volas kalkuli kiam komencas la nova islama jaro 1446 AH. Por kalkuli la daton de Gregoria kalendaro el JD-valuo mi ĉifoje uzos la metodon de Jean Meeus en la libro "Astronomical Formulae for Calculators", iom aliigita ĉar mi uzas nur la JD-valuon por 12h UT.

Metodo JD --> Gregoria dato

Z = JD 12h UT

Se Z >= 2299161 
{
              Z - 1867216,25
   α = int ( ---------------- )
                 36524,25

   A = Z + 1 + α - int ( α / 4 )
}
Alie A = Z

B = A + 1524

           B - 122,1
C = int ( ----------- )
             365,25

D = int ( 365,25 * C )

            B - D
E = int ( --------- )
           30,6001

Tago de monato = B - D - int ( 30,6001 * E ) 

Se E < 13,5 ; Monato = E - 1
Se E > 13,5 ; Monato = E - 13

Se Monato > 2,5 ; Jaro = C - 4716
Se Monato < 2,5 ; Jaro = C - 4715

Ni jam scias ke JD = 2460380 korespondas al Gregoria dato 10.03.2024, sed ni unue testu la metodon. Por la moderna tempo ni bezonas pensi nur la alternativon JD >= 2299161

Z = 2460380

           Z - 1867216,25
α = int ( ---------------- ) = 16
              36524,25

A = Z + 1 + α - int ( α / 4 ) = 2460393

B = A + 1524 = 2461917

           B - 122,1
C = int ( ----------- ) = 6740
             365,25

D = int ( 365,25 * C ) = 2461785

            B - D
E = int ( --------- ) = 4
           30,6001

Do estas
  Tago de monato  =  B - D - int ( 30,6001 * E ) = 10
  Monato  =  E - 1 = 3
  Jaro  =  C - 4716 = 2024

Ŝajnas ke la metodo bone funkcias. Ni do unue kalkulu la JD-valuon por la unua tago de lasta monato de islama jaro 1445 AH kun entjera divido, astronomia epoko.

Y = 1445
M = 12
D = 1

JD = (11·Y + 3)/30 + 354·Y + 30·M - (M - 1)/2 + D + JD0 - 385
   = (11*1445+3)/30 + 354*1445 + 30*12 - (12-1)/2 + 1 + 1948439 - 385
   = 529 + 511530 + 360 - 5 + 1 + 1948439 - 385
   = 2460469

Ĉi tio JD ja estas 89 tagoj pli multe ol la unua tago de Ramadan. Tio konsistas el tri monatoj kies longoj estas 30, 29 kaj 30 tagoj. La rezulto do ŝajnas bona. Sed kio estas la korelativa Gregoria dato? Ni uzu la supran metodon de Meeus

Z = 2460469

           Z - 1867216,25
α = int ( ---------------- ) = 16
              36524,25

A = Z + 1 + α - int ( α / 4 ) = 2460482

B = A + 1524 = 2462006

           B - 122,1
C = int ( ----------- ) = 6740
             365,25

D = int ( 365,25 * C ) = 2461785

B - D = 221

            B - D
E = int ( --------- ) = 7
           30,6001

Do estas
  Tago de monato  =  B - D - int ( 30,6001 * E ) = 7
  Monato  =  E - 1 = 6
  Jaro  =  C - 4716 = 2024

Temas do pri 7-a tago de monato Junio 2024. Sed kio estas la koresponda semajna tago? Mi ja povus rigardi el almanako, sed ni povas utiligi la metodon en la artikolo #456 kie divida restaĵo nulo (0) signifas semajnan tagon lundon.

R = JD % 7 
  = JD - 7 * int(JD / 7)
  = 2460469 - 7 * int(2460469 / 7)
  = 2460469 - 7 * 351495
  = 4

Kiam 0 signifas lundon, estus 1 mardo, 2 merkredo, 3 ĵaŭdo kaj do estas la rezulto 4 vendredo.

La lasta (12-a) monato de Islama jaro 1445 AH
(astronomia epoko)
Lundo Mardo Merkredo Ĵaŭdo Vendredo Sabato Dimanĉo
07.06.2024
1
08.06.2024
2
09.06.2024
3
10.06.2024
4
11.06.2024
5
12.06.2024
6
13.06.2024
7
14.06.2024
8
15.06.2024
9
16.06.2024
10
17.06.2024
11
18.06.2024
12
19.06.2024
13
20.06.2024
14
21.06.2024
15
22.06.2024
16
23.06.2024
17
24.06.2024
18
25.06.2024
19
26.06.2024
20
27.06.2024
21
28.06.2024
22
29.06.2024
23
30.06.2024
24
01.07.2024
25
02.07.2024
26
03.07.2024
27
04.07.2024
28
05.07.2024
29
06.07.2024
30

Sekve ni kalkulu por la unua tago de sekvanta islama jaro 1446 AH.

Mi kredas ke 1445 AH estas superjaro kaj tial estas 30 tagoj en la lasta monato de jaro, norme nur 29 tagoj. Ni povus simple aldoni 30 tagoj al la JD por kalkuli la valuon por la unua tago de unua monato 1446 AH. Mi tamen prefere kalkulas la JD valuon por la unua tago de nova jaro el la islama dato.

Y = 1446
M = 1
D = 1

JD = (11·Y + 3)/30 + 354·Y + 30·M - (M - 1)/2 + D + JD0 - 385
   = (11*1446 + 3)/30 + 354*1446 + 30*1 - (1-1)/2 + 1 + 1948439 - 385
   = 530 + 511884 + 30 - 0 + 1 + 1948439 - 385
   = 2460499

Kaj tio ja estas 30 pli ol la antaŭa JD = 2460469. Klare 1445 AH do estis superjaro. Mi povus kontinui el la lasta tago de kalendaro por la lasta monato de jaro 1445 AH sed mi tamen volas kalkuli la Gregorian daton.

Z = 2460499

           Z - 1867216,25
α = int ( ---------------- ) = 16
              36524,25

A = Z + 1 + α - int ( α / 4 ) = 2460512

B = A + 1524 = 2462036

           B - 122,1
C = int ( ----------- ) = 6740
             365,25

D = int ( 365,25 * C ) = 2461785

B - D = 251

            B - D
E = int ( --------- ) = 8
           30,6001

Do estas
  Tago de monato  =  B - D - int ( 30,6001 * E ) = 7
  Monato  =  E - 1 = 7
  Jaro  =  C - 4716 = 2024

La Gregoria dato 30 tagoj pli poste do estas 07.07.2024 kio estas facila por kompreni ĉar estas 30 tagoj en monato Junio.

La unua islama monato havas 30 tagoj kaj la semajna tago de unua tago estas dimanĉo, ĉar JD % 7 = 2460499 % 7 = 6 , la plej granda divida restaĵo.

La unua monato (1-a) de Islama jaro 1446 AH
(astronomia epoko)
Lundo Mardo Merkredo Ĵaŭdo Vendredo Sabato Dimanĉo
07.07.2024
1
08.07.2024
2
09.07.2024
3
10.07.2024
4
11.07.2024
5
12.07.2024
6
13.07.2024
7
14.07.2024
8
15.07.2024
9
16.07.2024
10
17.07.2024
11
18.07.2024
12
19.07.2024
13
20.07.2024
14
21.07.2024
15
22.07.2024
16
23.07.2024
17
24.07.2024
18
25.07.2024
19
26.07.2024
20
27.07.2024
21
28.07.2024
22
29.07.2024
23
30.07.2024
24
31.07.2024
25
01.08.2024
26
02.08.2024
27
03.08.2024
28
04.08.2024
29
05.08.2024
30

Konvena eco de islama kalendaro estas ke oni povas taksi la fazon de Luno el la tago de monato. Ekzemple dum mezsomero estas la 15-a tago de islama monato kaj tial ni havos tiam plenlunon.


Korektigo ; Ramadano por la civila epoko

Nu, la 11-an tagon de marto el novaĵoj mi tamen aŭdis ke oficiale la monato Ramadano de islama kalendaro komencas la 11-an tagon. Evidente oni do tamen uzas por norma vivo la civilan epokon kaj ne la astronomian? Certe "civila" sonas pli norma ol "astronomia"! Do, jen la sankta islama monato Ramadano laŭ la civila epoko.

La monato Ramadano de Islama jaro 1445 AH
(civila epoko)
Lundo Mardo Merkredo Ĵaŭdo Vendredo Sabato Dimanĉo
11.03.2024
1
12.03.2024
2
13.03.2024
3
14.03.2024
4
15.03.2024
5
16.03.2024
6
17.03.2024
7
18.03.2024
8
19.03.2024
9
20.03.2024
10
21.03.2024
11
22.03.2024
12
23.03.2024
13
24.03.2024
14
25.03.2024
15
26.03.2024
16
27.03.2024
17
28.03.2024
18
29.03.2024
19
30.03.2024
20
31.03.2024
21
01.04.2024
22
02.04.2024
23
03.04.2024
24
04.04.2024
25
05.04.2024
26
06.04.2024
27
07.04.2024
28
08.04.2024
29
09.04.2024
30

Ekzistas ja du alternativaj epokoj por Islama kalendaro. Jen la gravaj tagoj de okcidenta kalendaro, tiam la Julia kalendaro:

Do la JD0 por civila epoko estas unu tagon pli ol la JD0 por la astronomia epoko. Mi ne havas emon por kalkuli la JD-valuon denove. Mi nur konstatas ke oni aldonas la valuon JD0 en la entjera formulo por JD el islama dato:

JD = (11·Y + 3)/30 + 354·Y + 30·M - (M - 1)/2 + D  + JD0  - 385

Oni do aldonas unu tagon pli por kalkuli la JD-valuon laŭ la civila epoko, kompare al la astronomia epoko. Tial estas la komenco de monato Ramadano unu tagon pli poste en la Gregoria kalendaro kiam ni uzas la civilan epokon kaj ne la astronomian. Mi simple aliigis la kalendaron por la islama monato Ramadano tiel ke la monato komencas 11.03.2024 laŭ la Gregoria kalendaro.

Ĉiuj la kalendaroj tamen estas korektaj. Ne ekzistas nekorekta metodo por kalkuli tempon. Islama kalendaro estas same korekta kiel la Gregoria, nur diferenca. Estas vane batali pri kalendaroj.


Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)