<< | #448 ; Por krei novaj scipovoj kaj aliaj konstruaĵoj |
>> |
Komencos nova studjaro por lernejoj, inkluzive popolaltlernejoj, kioj estas la solaj eblaj por mia socia grupo. La nova presita studplano de loka popolaltlernejo por la aŭtuno aperis jam 10. tagon de aŭgusto en biblioteko (oficiale nur la 14:an tagon) kaj estis havebla en Interreto en PDF-formato jam antaŭe.
Rusa lingvo klare estas mia favorito por lernfako. La kvara rusa kurso komencos kun la jam antaŭe uzita libro «Пора! 1» sed kredeble ni poste moviĝos al la sekvanta libro «Пора! 2».
Libroj certe estas ioma problemo en lingvaj studoj. Novaj libroj estas iom multekostaj. Malnovaj lernlibroj estas nur malfacile haveblaj. Novaj serioj de lernlibroj - por la sama celo - aperas iom ofte, konsiderante ke la lingvaj studoj tipe daŭras por multaj jaroj.
Ekzemple en urbo Pori oni ja jam uzis la unuan libron de serio «Пора!» por almenaŭ tri semestroj. Nur unu semestro por unu libro apenaŭ estus realisme, kvankam multaj studantoj evidente lernis la lingvon jam antaŭe por multaj jaroj. Praktika lingvoscio ne estas tute simpla afero. Nu, certe la kurso de rusa lingvo enhavas multe pli da materialo ol la nura lernolibro. Ekzerco kaj praktikado estas grava en lingvaj studoj.
Mi volas atingi praktikan scipovon pri la rusa lingvo por norma ĉiutaga uzo. Miaopinie tia estos ebla dum kelkaj jaroj.
La avizoj, ĵurnaloj, gazetoj, politikistoj ... ja nun tre negative rilatas al Rusujo kaj eĉ al la rusa lingvo. La fakto tamen estas ke Rusujo estas la plej grava najbaro por Finnlando. En EU estas Finnlando en praktiko plejparte nur ia insulo, oferebla marĝena lando ĉe la limo.
Mi nun multe respektas la landon Aŭstrio, kio decidis por resti sendependa kaj ekster la militista NATO. Tute ne estas bone por malfaciligi la jam malbonan situacion inter grandpotencoj, kion Finnlando faris aniĝante al NATO. Finnlando portos partan respondecon pri la venontaj nukleaj militoj en Eŭropo. Eĉ magra paco estus multe pli bona ol la grava detruo de nia mondo.
Oni evidente povas konstrui pacon, scipovojn kaj ankaŭ konstruaĵojn. Jen sube ni vidas kiel lastatempe progresis la konstruado de "rivera centro" en urbo Pori. Surprize oni jam forigis parton de baraĵo kio estas ĉirkaŭ la konstrua areo apud la ponto Porinsilta. Nu, mi ja ne konas detale la planojn por la venonta "rivera centro". Mi nur humile provas observi, kio okazas.
Mi aŭdis ke fakte la konstrua fako estas nun en ioma krizo en Finnlando. Novaj konstruaj laboroj ne plu abundas. Iom longa senlaboreco minacas la konstruistojn.
Tamen en Pori oni nun konstruas pli grandan lernejon por la svedlingva "Björneborgs svenska samskola" kaj kelkaj klasoj devis trovi pasemajn klasejojn en malnova komerca lernejo (apuda foto pri artikolo en loka gazeto).
Ni jam antaŭe en la fino de artikolo #407 vidis iom da planoj pri la nova pli granda sveda lernejo. Nu, kredeble la sveda lingvo havos iom pli bonan futuron en la plejparte - se ne eĉ praktike tute - finnlingva urbo "Pori"?
Certe konstruado estus principe interesa temo, sed en praktiko por mi tre malfacila. Ne plu eblas por konstrui malmultekoste en Finnlando. Vivo ĝenerale estos pli multekosta. Nova porvivo estas malfacila por trovi. Kvalito de finnaj lernejoj estas jam tre dubinda. Tuta Finnlando estas jam kvazaŭ rompita.
Oni multe parolas pri "manko de nova laborforto", sed fakte por mia socia grupo estas tre malfacile por trovi norman laboron kaj porvivon. Psikopataj burokratoj festas kaj solenas, sed la finna ordinara popolo afliktiĝas kaj ploras.
Sed ankoraŭ oni konstruas en urbo Pori. Sekvantaj fotoj el la somera pontona ponto Taavi indikas kiel evoluas la alia fino de venonta "rivera centro". Ĉi tie oni konstruas novan kajon malantaŭ la baraĵo. Ŝajne la el rivera akvo barita areo estas iom granda kompare al la grando de venonta kajo. Certe bona novaĵo por la boatistoj de sekvanta somero ; estos pli da spaco por boatumi.
Ankaŭ la naturo en la urbo relative bone fartas. Jen iom neordinaraj grandaj birdoj en la zoeto de la rifo "Kirjurinluoto". Kredeble ili tamen estas sovaĝaj birdoj. Mi divenas, estas urbaniĝitaj gruoj.
Eble oni rajtas diri ke jam estas preskaŭ aŭtuno? Ĉiuokaze ŝajnas la fruktoj de somero jam iom pretaj.
La somera varmo eble jam iom rapide malaperos. Estos septembro. Espereble la vivo denove reiros al la kutimaj trakoj, almenaŭ plejparte. Ekzistas tamen grandaj problemoj en la moderna mondo, kolosaj riskoj, minacantaj danĝeroj. Multe por batali. Batali jam egalas "por norme vivi", en la moderna mondo.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |