<< | #447 ; La interesa historio de nia propra speco |
>> |
Nature nin, la modernajn homojn, interesas nia propra origino kaj la evoluo de nia speco. Certe ni volas scii precipe la sciencan klarigon pri la temo. Diversaj religioj ja proponas iajn supernaturajn klarigojn, sed miaopinie supernatura klarigo tute ne estas ia vera klarigo, estas nur multe pli granda mistero ol tio kion oni unue volis klarigi.
Supernatura ne klarigas ion en la moderna scienca senco de vorto. Unue oni devus klarigi la supernaturan, kio ŝajnas neeble eĉ en principo, ĉar ne estas eĉ natura. Scienco estas bazigita al aferoj naturaj kaj kompreneblaj. Tute ne estas vera klarigo se oni diras ke la aferoj ne estas kompreneblaj per homa racio, sed supernaturaj. Religioj certe rajtas esti religioj, sed religio ne povas esti moderna natura scienco.
La teorio pri la evoluado de specoj ne estis plaĉa por ĉiuj, ekzemple dum la 1800-aj jaroj, precipe se oni volis vidi la homon kiel unu el la animaloj. Multaj personoj tute ne ŝatis la ideon ke simio herede transiris al homo. Karikaturisto prezentis plorantan simion kiu tute ne volas akcepti Charles Darwin kiel ŝia ido. Sendube simioj havas iom aliaj nocioj pri beleco ol ekzemple homoj.
Nu, la vera ideo de evoluado tamen estas, ke la simioj kaj la homoj evoluis el komunaj antikvaj, ne plu ekzistantaj antaŭuloj, kioj estis nek nunaj simioj nek nunaj homoj. La temo estas malfacila por esplori ĉar la fosilioj estas tre raraj. La cirkonstancoj devas esti tre specialaj por la ke homaj restaĵoj konserviĝu ekzemple por centoj da miloj aŭ eĉ milionoj da jaroj.
Ekzistas ja multaj libroj pri la evoluo de homo. Apude estas fotitaj la kovriloj de kelkaj el ili, al la finna lingvo tradukitaj libroj de Richard Leakey. Certe mi ilin legis, sed la esploroj progresas, la komprenoj varias, nova materialo troviĝas, scienco progresas. Lastatempe eblis iam uzi genetikon, kiam oni trovis homan DNA en specialaj stabilaj kaj malvarmaj cirkonstancoj en kiuj la genoj konserviĝis.
La plej neklaraj eble estas la detaloj de plej frua historio de moderna homaro. Niaj genoj estas 99% la samaj kiel por ĉimpanzo, sed ni ne estas simioj. Niaj propraj antaŭuloj diferenciĝis el la antaŭuloj de ĉimpanzoj proksimume 6 ... 7 milionoj da jaroj antaŭe.
La evoluo de modernaj homoj evidente estis longa procezo. Niaj milionoj da jaroj aĝaj antaŭuloj kredeble estis iom multe aliaj ol la moderna homo.
Nur du milionoj da jaroj antaŭe niaj antaŭuloj ( homo erectus
) lernis por promeni kun du piedoj. En la nuna mondo vivantaj homoj tamen ĉiuj estas de sama speco, homo sapiens
.
Ankaŭ la historio de esplorado de homa origino, ek de mezo de 1800-aj jaroj, estas interesa temo, sed mi nun volas koncentri al la plej moderna scienca opinio kaj min plej multe interesas la plej malfrua historio de evoluo de homa speco. La moderna homa evolua teorio "Out of Africa" proponas ke la origino de moderna homo estis en Afriko, proksimume 100 miloj da jaroj antaŭe. Ekzistis aliaj teorioj, sed ni pensu nur pri la plej moderna.
Oni ja trovis multe da homaj ostoj kaj fosilioj en orienta parto de Afriko, en la ravino de Omo. La libroj de Richard Leakey klare subtenas la originon de homo en orienta Afriko. Krude la ideo eble estis ke niaj malproksimaj antaŭuloj devis tie surteriĝi el arboj kaj provi trovi manĝaĵon el pli vasta areo, kiam la klimato fariĝis pli seka kaj ne plu eblis vivi en arboj.
Tamen laŭ la plej moderna genetika scienco estis la vera "lulilo" de moderna homo probable en la suda parto de Afriko, suden el la rivero Sambesi, antaŭ pli ol 200 miloj da jaroj. Proksimume 130 ... 110 miloj da jaroj antaŭe ili komencis moviĝi al novaj areoj ĉar la klimato aliiĝis al pli malseka.
Mi kredas ke la Sud-Afrika popolo Kojsanoj prezentas la plej originan vivantan modernan homan specon homo sapiens
kaj ili do estas genetike kiel eble plej proksimaj al niaj prapatroj kaj prapatrinoj.
El suda Afriko la homa speco iom post iom disvastiĝis al la tuta mondo, orienten kaj norden. Oni nun kredas ke la unuaj homoj atingis Aŭstralion jam eĉ 65 miloj da jaroj antaŭe. Tio estas multe pli frue ol kion oni antaŭe opiniis. La Aŭstraliaj indiĝenoj do estas la plej malnova homa kultura grupo en la mondo, pli ol 2000 generacioj da loka kulturo. La vojo al Aŭstralio tute ne estis facila. Ne eblis nur promeni, sed oni nepre bezonis transiri oceanon.
Laŭ mia memoro estis la moderna homo en Eŭropo almenaŭ 40 miloj da jaroj antaŭ la moderna epoko. Kredeble ekzistis landa vojo el Azio al Ameriko kaj la modernaj homoj estis en Sud-Ameriko, en Ĉilio, jam 14 miloj da jaroj antaŭ la moderna tempo.
Vikipedio rakontas ankaŭ en nia bona lingvo Esperanto pri la moderna homo.
Ek de mezo de 1800-aj jaroj oni trovis ostojn de Neandertala homo. Alia pli nova trovaĵo, iom grava homa speco estis la Denisova hominido.
Relative lastatempe ekzistis ankaŭ malgranda homa speco Homo floresiensis, "Homo de Flores", almenaŭ sur insulo en nuna Indonezio.
Kredeble la Neandertala homo aperis proksimume 300 miloj da jaroj antaŭe kaj la Denisova homo evoluis el Neandertala homo.
Nu, la koncepto de 'speco' estas por mi ne plu tute klara. Dum mia infaneco, la 1960-aj jaroj, mi lernis en lernejo ke ne eblas por aliaj specoj por reproduktiĝi unu kun la alia. Estis kiel ia baza difino de vorto 'speco'. Nuntempe la difino por 'speco' tamen eble estas iom alia. Nome por kelkaj aliaj specoj evidente eblas reproduktiĝi unu kun la alia.
2012 oni trovis en la sama kaverno Denisova en la suda parto de Siberio 250 miloj da jaroj aĝajn genojn de Denisova homo, 170 miloj da jaroj aĝajn genojn de Neandertala homo kaj 48 miloj da jaroj aĝajn genojn de moderna homo ( homo sapiens
).
La tri homaj specoj vivis tie kune parton de tempo. Nur nia speco homo sapiens
fine travivis al moderna tempo, sed la specoj iom kruciĝis.
Laŭ nova scienco vivis la modernaj homoj, la Neandertalaj homoj kaj la Denisovaj homoj (almenaŭ en Azio) longe paralele kaj ili havis komunaj infanoj.
Oni trovis la genojn de Neandertalaj homoj (en por konserviĝo speciale favoraj cirkonstancoj) kaj povis konstati ke ni modernaj homoj enhavas 4% da genoj el Neandertalaj homoj. Do la Neandertalaj homoj tamen ne tute malaperis. Ni estas parte Neandertalaj homoj. Neandertalaj homoj ankoraŭ vivas en niaj genoj.
La Neandertalaj homoj evidente ne estis tiel primitivaj kiel oni antaŭe volis kredi. Ili eble parolis, aŭ almenaŭ estis fizike kapablaj por paroli. Ili havis ian kulturon, eble eĉ religion. Ili tute ne estis stultuloj.
Klare eblas ke la scienco poste trovos ankoraŭ pli da informo pri malnovaj homaj specoj kaj pri la evoluo de moderna homo.
Eble ni finnoj enhavas iom da genoj de Denisovaj homoj ĉar niaj antaŭuloj alvenis el Siberio?
La homa historio en la areo de nuna Finnlando estas nur proksimume 10 miloj da jaroj longa, post la glacia epoko. Pri tio provas rakonti la libro de verkisto Arto Paasilinna, tamen iom humure. Li ja ne estas sciencisto. Liaj opinioj eble iom diversas el oficiala historio.
Certe la novaj finnoj estis jam modernaj homoj. Ili portis kune sian propran kulturon el la areo de nuna Rusujo. La unuaj homoj kiuj aperis ĉi tie estis antaŭuloj de nunaj sameoj ("protosameoj"). Poste alvenis finnlingva popolo.
La vivo de primitiva homo sur la areo de nuna Finnlando antaŭ la glacia epoko tamen ne estas tute neebla ideo. Oni trovis ion en groto "Susiluola", esperante "Lupa groto". La scienca pruvo tamen estas manka. Vidu la finnan artikolon pri la finna "Susiluola". Neandertala homo eble iam vivis tie, sed la atestoj estas mankaj? Glacia epoko detruis ĉi tie preskaŭ ĉiojn spurojn pri malnova surtera vivo.
En la kovrilo de libro ni vidas la apudan bildon, kie frua finna ĉasisto-artisto (aŭ eble ia pastro de natura religio) pentras bildon al vertikala roka surfaco, starante en boato. La celo de tio artista laboro eble estis por akiri pli da bonŝanco dum ĉasado?
Vikipedio iom rakontas pri tiaj Prahomaj pentraĵoj en Esperanto, sed pli multe da ili oni vidas en la finna artikolo pri finnaj prahomaj pentraĵoj "Suomen kalliomaalaukset". Oni atentu ke Finnlando fakte ne estas parto de Skandinavio.
Unu el la herooj de libro de Arto Paasilinna estas la apude desegnita "Naurava Järki", esperante "Ridanta Prudento" aŭ "Ridanta Racio", kiu vivis en nuna Finnlando 5 miloj da jaroj antaŭe.
Nu, certe li estas tute fikcia persono. La nomoj de miloj da jaroj aĝaj finnoj estas fakte nekonataj. Ili tute ne skribis taglibrojn aŭ aliajn dokumentojn. Iliaj realismaj portretoj mankas.
Laŭ la libro estis "Naurava Järki" tamen grava loka persono, estro de vilaĝo dum la kombila ceramika kulturo. Li estis tre humuraĵa viro. Li trovis bonajn solvojn al diversaj situacioj sen malpacienciĝi.
Ĉu eble ia memportreto de verkisto Arto Paasilinna?
Laŭ la libro la viro "Naurava Järki" havis grandan familion, multaj edzinoj, kelkaj hundoj. Li estis fiŝkaptisto kaj ĉasisto. Eble ne la plej diligenta, sed tamen sufiĉe sukcesa. Evidente li estis ankaŭ ia loka religia ĉefo de natura religio.
Ekzistas en Vikipedio kurta Esperanta artikolo pri la Kulturo de kombila ceramiko, sed en la finna artikolo "Kampakeraaminen kulttuuri" oni vidas interesan mapon. En la areoj Ka I
kaj Ka II
aperis la finna kulturo de kombila ceramiko proksimume 5 miloj da jaroj antaŭe.
Ĉiam estis homa vivo granda batalo, kaj ĉiam estos.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |