<<

#449 ; Militoj nuntempaj, oldaj kaj pli novaj

>>

Mi kredas ke la homaro ĉiam batalis kaj militis, tia estas evidente tute natura aktiveco por homoj. Estis kaj estos. La historio de homaro estas multe la historio de militoj. Nun mi volas skribi pri militoj el finna vidpunkto. Ĉenerale oni ja ne deziras militojn, almenaŭ oficiale. Tamen militoj estas la fakto de homa socia kaj politika vivo. Ĉiam estas militoj.

Lastatempe mi skribis iom da historio de gefratoj de mia patrino, por ilia propra privata uzo. Ilia hejmo situis en Suda Ostrobotnio, en komunumo "Ilmajoki", vilaĝo "Koskenkorva". Ankaŭ mi iam vivis tie somere kiel infano. La skriba laboro estas miaopinie ĉi tiam jam preta. Mi certe lernis iom multe da nova informo pri la cirkonstancoj en la hejmo de mia patrino dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, kiam la dek gefratoj de familio kreskis al plenkreskuloj kaj komencis trovi novan vivon ekster la hejmo.

Tie en Ostrobotnio okazis pli ol 400 jaroj antaŭe loke iom grava batalo de "Santavuori", esperante "sabla monto". Fakte estas nur monteto ; La topagrafio estas ĝenerale iom ebena en Ostrobotnio. La generacio de mia patrino ankoraŭ bone memoris rakonton pri la batalo. Mia onklo "Juho" rakontis malnovan miton ke la defluejoj de kampoj estis ruĝaj el sango post la batalo, kredeble dum la sekvanta somero. La batalo nome okazis vintre, kiam sur tero estis multe da neĝo. Aŭ eble oni komprenu la rakonton pri drenila sango nur simbole?

Oni povas dubi ĉu la batalo vere okazis precipe sur "Santavuori". Estus pli nature se la kamparanoj batalis ĉe la rivero kie ili unue renkontis la armeon. Ĉiuokaze oni trovis multe da homaj ostoj en sablo post la batalo, eble tamen iom proksime al la rivero. Mia onklo "Matti" memoris loke multaj situoj kie oni trovis malnovaj homaj ostoj.

La loĝantoj de Ostrobotnio certe volas memori la malnovan batalon de lokaj ribelaj kamparanoj kontraŭ la sveda armeo. Dum mia juneco oni volis uzi la terminon "Ruotsi-Suomi", esperante "Svedujo-Finnlando" pri la malnova "finna" lando (kio fakte estis parto de Svedujo). Tamen fakte la vera nomo de lando tiam estis Svedujo. Neniam ekzistis lando "Svedujo-Finnlando". Pri Finnlando - kiel aŭtonoma parto de Rusujo - oni povis paroli nur post la milito de jaroj 1808 - 1809.

La en mia hejmloko fama batalo de "Santavuori" dum la jaro 1597 estis tamen nur parto de pli granda tiama kriza situacio en la orienta parto de Svedujo (la fifama "Ruotsi-Suomi").

La batalo estis parto de tiel nomita milito "Nuijasota", esperante rekte tradukite "batila milito". Eble vi povas trovi en Vikipedio pli facile kompreneblan tekston en io alia lingvo. Fakte temis pri interna milito en la lando, ribelo de kamparanoj. La nomo "batila milito" devenas el la simpla armilo de kamparanoj, ligna batilo kun feraj dornoj. La celo por la dornoj estis por trapiki la ŝtalan kirason de bone protektita malamiko.

La tempo estis malkvieta jam antaŭ la "batila milito". Rusoj atakis el oriento 1570 kaj principe la sekvanta longa milito daŭris por 25 jaroj, ĝis la jaro 1595 ( "Täyssinän rauha" ). Tial estis iom multe da soldatoj en la areo de nuna Finnlando. Ilia plej granda estro estis la fifama "Klaus Fleming". Li volis konservi multe da soldatoj en la orienta parto de Svedujo ankaŭ post la longa milito.

Tiatempe estis la reĝo de Svedujo "Sigismund" el Pollando. Ekzistis tamen ioma konflikto pri regado en la lando. La prizorganto de sveda regno estis "Kaarle herttua", esperante "duko Karolo", kio poste fariĝis la sveda reĝo Karolo IX .

Por Klaus Fleming bone konvenis ke la reĝo estas malproksime en Pollando kaj li mem povas fari en la finna flanko de Botnia Golfo kion ajn li volas. Li do tute ne bezonis obei la ordonojn el Stokholmo.

En la apuda desegnaĵo la duko Karolo blasfemas la mortan korpon de armea estro "Klaus Fleming". La origina kolora pentraĵo estis de "Albert Edelfelt". Do kompreneble la duko kaj "Klaus Fleming" ne estis bonaj amikoj. Evidente Fleming estis subtenanto de Sigismondo kaj Karolo havis aliaj ambicioj.

Unue la estro de kamparana armeo estis "Jaakko Ilkka", la posedanto de iom granda bieno en "Ilmajoki". Li tamen ne estis tre bona militista estro. La agado de kamparana armeo ne estis tre bone kondukita. Okazis nur hazardaj unuopaj bataloj.

Grava batalo okazis ekzemple en "Nokia" 1596. La armeo de "Klaus Fleming" tamen estis multe pli bone provizita kaj armigita. La kamparanoj suferis grandaj perdoj. "Jaakko Ilkka" kaj aliaj estroj de ribela kamparana armeo estis ekzekutitaj en "Ilmajoki" ... pardonon ... eble en "Isokyrö".

La batalo de "Santavuori" dum la jaro 1597 estis la lasta, sed persekutado kaj turmentado de individuaj kamparanoj kontinuis eĉ poste. Ili ja estis ribelantoj, do oficiale krimuloj.

Kial okazis la "batila milito"? La opinioj iom varias. Tradicie la finnoj volis pensi ke la militistoj de kampara armeo estis ia frua liberiga movado, eble eĉ iaj aspirantoj de finna nacia sendependeco?

Nu, principe la "batila milito" estis en modernaj terminoj klasbatalo inter la finnaj riĉuloj kaj la finnaj malriĉaj kamparanoj. Mi skribis antaŭe pri sveda armeo, sed eble pli bone la armeo estis la armeo de finnaj riĉuloj. La estro de kamparanoj, Jaakko Ilkka, certe ne estis malriĉa, sed pro io kialo li akceptis la pozicion. Difekto de peza deviga subteno de armeo estis evidenta por la kamparanoj.

La deviga subtenado de granda armeo en la areo de nuna Finnlando estis tre granda ekonomia ŝarĝo por la kamparanoj. Kredeble la "batila milito" estis konsekvenco de tro peza impostado. Jen kelkaj bildoj el la libro de "Arto Paasilinna" (pentritaj de "Hannu Lukkarinen"):


Kaj jes, certe bataloj kontraŭ la burokratoj kontinuas ankaŭ post la "batila milito".

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)