<<

#407 ; Iom da sveda historio de finna urbo Pori

>>

Mi trovis interesan liberan senpagan libron "Björneborgs historia, del I - II" en la urba biblioteko, skribanto "Stellan Waldenström", 2014 por la loka sveda kultura fondaĵo "Svenska Kulturfonden i Björneborg". Ŝajne iu afabla loka persono volis donaci multaj (miatakse almenaŭ dek ekzempleroj?) tiaj samaj libroj en eroj por bibliotekaj klientoj, grava kaj utila kultura ago.

Fakte por mi ĉi tiu libro estas jam la tria ekzemplero. La unuajn du ekzemplerojn mi revenigis al la sama breto por aliaj klientoj. Mi ankaŭ donacis ekzemple kelkaj malnovaj libroj de mia mortinta patrino al la sama biblioteka breto.

La libro rakontas en sveda lingvo pri la historio de urbo "Björneborg", finne nomita "Pori".

Nu, antaŭe la oficiala lingvo en Finnlando estis la sveda. Iom malmulte oni hodiaŭ aŭdas svedan lingvon en la urbo, sed kredeble ĉi tie ankoraŭ ekzistas personoj kies hejma lingvo almenaŭ origine estis la sveda. Ekzistas ankoraŭ en urbo Pori loka sveda lernejo, sveda konsulo kaj miamemore ankaŭ ia sveda klubo. Kaj certe la sveda lingvo ankoraŭ estas la alia oficiala lingvo en Finnlando, nepra lernfako en lernejoj por ĉiuj. Bela lingvo la sveda, kvankam ĉiuj ĝin ne amas.

Eble mi devas ankaŭ klarigi ke miaopinie la sveda lingvo kiel nepra lernfako por ĉiuj finnlingvanoj ne estas bona ideo. Ĉiuj finnoj ne bezonas la svedan lingvon kaj ilia tempo & energio estus pli bone uzata por lerni ion alian pli praktikan temon. Miaopinie la suomoj ne malamas la svedan lingvon vere, sed ili ne ŝatas la nepran lernejan svedan lingvon, "Tvångsvenskan".

Sveda lingvo estas same kiel la suoma lingvo nur malgranda lingvo en la granda mondo, nenia internacia lingvo. Certe mi tamen kore rekomendas por lerni la svedan lingvon, se oni havas la energion kaj la bonan inklinon por tio.

Min nun speciale interesas kiel la mara bordo evoluis ĉi tie dum tempo. Kaj feliĉe estas mapoj pri bordo en la libro.

La unua mapo prezentas la maran bordon por jaro 100 ("100 jaroj post Kristo") kaj ankaŭ la nunan bordon. Liniita areo estis maro proksimume 1900 jaroj antaŭe. Ekzemple la tuta centro de urbo Pori estis tiam sub marakvo.

La sveda nomo "Ulvsby" estas finne "Ulvila", la antaŭaĵo de Pori kiel loka havena urbo. Tamen ankaŭ "Ulvila" tiam estis ankoraŭ sub la maro. La sveda nomo "Nackeby" estas finne "Nakkila". La tiama loka grava komerca centro eble estis "Likholmen" ĉe la nuna "Nakkila"?

La skalo "0 ... 5 ... 10 ... 20" estas en kilometroj. Nuna limo de urbo Pori estas laŭ la rompita linio.

La tero leviĝas ĉi tie proksimume 0,7 metroj dum cent jaroj kaj tial mi taksas ke la 2000 jaroj aĝa malnova mara bordo estas jam seka tero proksimume 14 metroj super la nuna nivelo de maro.

Multaj antikvaj historie gravaj lokoj estas markitaj per cirkloj kaj nombroj sur la mapo. Tie kredeble vivis kaj agis homoj. Evidente grava loko estis ekzemple numero 5, finnaj nomoj "Hiitteenkiukaannummi", "Hiitteenmäki".

Nu, mi ne posedas multe da informo pri loka mara navigado por jaro 100 kaj tial iom pli nova mapo estus interesa.

Kaj jes, ni havas mapon ankaŭ por la 1200-aj jaroj. La tiama 800 jaroj aĝa marbordo estas jam seka tero 5 metroj super la nuna maro. Ankaŭ la nuna rivero "Kokemäenjoki" estas desegnita sur la sama mapo per rompitaj linioj. Mi kredas ke oni povas desegni tian karton pri malnova marbordo simple uzante la modernan nivelkurbon de 5 metroj super la meza mara surfaco.

Sur la suba mezepoka mapo estas markitaj tiamaj vilaĝoj. Evidente la mezepokaj vilaĝoj situis plejparte en kaboj. La fino de nomo "-näs" signifas kabon. Ekzemple la vilaĝo "Bärnäs", nuntempe finne tradukita "Päärnäinen" aŭ pli ofte "Kuukkari".

Mi kredas ke temas en praktiko proksimume pri la sama loko kiel la nuna centro de urbo Pori. Nome la pli ordinara nomo "Kuukkari" laŭ miaj scioj devenas el "Kuudes kaupunginosa", esperante "la sesa urboparto", kaj estas iom malfacile por kredi ke la origina urbo estus nur la sesa urboparto. Eble oni uzis malnovan nomon denove por iom alia loko? La nuna urboparto "Päärnäinen" situas proksimume je mezo inter la centro de urbo kaj la urboparto "Vähärauma".

La vilaĝo "Lillraumo" evidente estas je la nuna urboparto "Vähärauma", rekta traduko el sveda al finna. La karta nomo "Busöfjärden" ("Pihlava") estas nuntempe golfo de maro kion vi vidas en la antaŭa mapo.

Dum la 1200-aj jaroj estis "Ulvila" ankoraŭ la granda loka marborda urbo, nomita svede "ULVSBY" sur la mapo. Evidente tie jam estis kirko (la kruco).

La insulo inter la du riverbrakoj - inter la rompitaj linioj sur mapo - de nuna "Kokemäenjoki", svede "Kumo älv" estas miaopinie ofte nomita "Kirjurinluoto", kvankam mi ne scias ĉu estus la vera nomo. Eble la origina nomo tamen estus "Pormestarinluoto"? (Kvankam tion nomon oni nune uzas pri iom alia loko...)

Jes, mi vivas en urboparto "Pormestarinluoto" sur seka tero kaj estas interese por pensi ke sur ĉi tiu loko estis nur maro ekzemple mil jaroj antaŭe, kredeble kelkaj metroj da akvo sur la marfundo.

Mi tute ne konas la nomojn de ĉirkaŭaĵo tre bone, sed eble mi lernos pli dum tempo. Plejparte mi konas nur urboparton "Vähärauma" kaj la centron de urbo (proksimume "Bärnäs" en la supra mapo de mezepokaj vilaĝoj). Tamen mi supozas ke la sveda nomo "Bredvik" estas nuntempe finne "Preiviikki". Eble la finna nomo por "Friby" estas "Friitala" kaj la sveda "Södermark" estus finne "Söörmarkku"?

Estas ankaŭ kelkaj origine finnaj nomoj sur la mapo, kiel "Koivisto", sed multaj nunaj finnaj nomoj estas nur iaj "tordaĵoj" el origina sveda nomo kaj ili ne signifas ion en la finna lingvo, kvankam la korelativaj svedaj nomoj kredeble havis ion veran signifon.

La pli modernaj profundaj havenoj de urbo en la apuda bildo estas iom distancaj el la centro de Pori. Ekzemple la principe interesan insulon "Reposaari" mi neniam vizitis.

La sveda nomo "Vetenskär" en apuda mapo estas finne "Tahkoluoto" kaj la sveda "Räfsö" estas finne nomita "Reposaari", esperante eble proksimume "insulo de vulpo". Ili tamen apartenas al la sama urbo Pori. Miamemore oni ofte prononcas la svedan nomon "Räfsö" kiel "Räpsö".

Certe mi devas legi pli por pli bone kompreni. Eble mi iom post iom kleriĝos, civilizos kaj lernos pli da valoraj malnovaj scioj pri la urbo.

Fine mi volas aldoni kelkaj malnovaj belaj koloraj pentraĵoj kioj aliĝas al la temo. Bonan bildon pri la origina urba haveno mi tamen ne havas. Nu, povas ja esti ke origine la haveno estis natura parto de urbo kaj nenia klare aparta konstruaĵo.

La sube fotita vaporŝipo estis nomita "Constantia", konstruita en Germanio de fabriko BMW 1890. Ĝi laboris por la loka firmo "Concordia" de grava loka sinjoro "Wilhelm Rosenlew" ekzemple por vojaĝoj al Londono. Kredeble iom bona vaporŝipo, 204 tunoj kaj 60 ĉevalfortoj.

La akurata jaro por la lasta iom pli malnova bildo tamen ne estas konata. Probable la pentraĵo estis farita aŭ je fino de 1840-aj jaroj aŭ je komenco de 1850-aj jaroj.

En la suba desegnaĵo estas videbla ekzemple la urbodomo ĉe centro de bildo kaj malnova kirko dekstre.

La vaporŝipo kun padelradoj portas jam finnan nomon "Sovinto", esperante "konkordo". Eble konkordo inter la finnlingvaj kaj svedlingvaj?

La vaporŝipo "Sovinto" estis la unua en la urbo. Origine ekzistis ioma rezisto kontraŭ la nova vaporŝipo. La fiŝkaptistoj supozis ke la "fajrŝipo" timigos fiŝojn kaj pelos ilin for.

Ĝin aĉetis komercisto "Hampus Oldenburg" 1847 el "Kalmar", Svedujo, kie ĝia malnova nomo estis "Öland". Eĉ 15 ĉevalfortoj en maŝino!

Oni uzis la ŝipon origine ekzemple por persona trafiko inter la centro de urbo kaj la insulo "Reposaari". Por savi la urbon el artileria bombardado oni devis transdoni inter alie la ŝipon "Sovinto" al la brita-franca mararmeo dum la milito 1854 ... 1856 ("Krimea milito"). Finnlando nome estis tiam parto de Rusujo kaj la malamikoj de Rusujo iom atakis ankaŭ Finnlandon.

Suomoj kutimas nomi la lokajn incidentojn de tio principe distanca milito en Krimeo finne kiel "Oolannin sota" ĉar multe da loka malamikeco okazis ĉe insulo Alando, svede nomita "Åland", prononcita [o:land]. Malnova finna kanto rakontas ke 300 militŝipoj tiam atakis la landon. Mi verve kantis la kanton dum infaneco je fino de 1960-aj jaroj en ostrobotnia popollernejo.

Ĉiuokaze la suba desegnaĵo estis farita antaŭ la jaro 1852, kiam okazis en la urbo granda incendio, kio iom multe aliigis la pejzaĝon. Post tio granda incendio multaj familioj en "Päärnäinen" longe vivis en iaj fosaĵoj en tero, sen vera norma domo.

Multe ankoraŭ restas por batali kun la historio de urbo Pori ...



Apropå, SKiB, d.v.s. (det vill säga)
«Svenska Kulturfonden i Björneborg» ...

La libera kaj senpaga finnlingva urba gazeto "Porilaine" enhavis kiel aldono dulingvan gazeteton pri la antaŭe nomita evidente grava loka sveda kultura fondaĵo "Svenska Kulturfonden i Björneborg", mallongigita "SKiB".

Evidente la sveda lingvo ne volas resti nur malgranda historia detalo en la pasinteco de urbo "Pori". La sveduloj havas novaj grandiozaj planoj kaj projektoj.

La svedan lingvon parolantaj finnoj certe estas nur malplimulto en Finnlando. En pli grandaj urboj "Helsinki / Helsingfors" kaj "Turku / Åbo" estas la svedlingvaj tamen multe pli videblaj kaj aŭdeblaj ol ĉi tie en "Pori / Björneborg", kvankam ankaŭ nia urbo estas relative granda, miamemore pli ol 80 miloj da loĝantoj.

Eble la origino de nunaj svedlingvaj en Finnlanda bordo estis multe en Svedujo, sed la loka sveda lingvo estas iom alia, eble iom pli malnova vario. Vortoj estas plejparte la samaj, sed oni tamen rapide lernas por distingi svedan parolon de Svedujo ("Rikssvenska") el la sveda parolo de Finnlando ("Finlandssvenska"). La akcento estas iom alia. Finnoj diras ke sveduloj en Svedujo "kantas" kiam ili parolas, sed ili ne konsentas al tio. Kelkaj el ili eĉ kontraŭdiras ke svedlingvaj finnoj "kantas".

Ĉiuokaze nun ŝajnas ke la lokaj svedlingvaj volas profiliĝi pli alte. Ili volas elveni kaj aperi el ŝranko. Ili volas oficiale ekzisti!

Povas esti ke antaŭe okazis ioma konflikt(et)o inter la finnlingvaj kaj svedlingvaj. Tradicie iom multaj finnoj opinias ke la svedlingvaj estas riĉuloj kaj elituloj.

Iam oni aŭdas la ekkrion "Pappa betalar!" (esperante "patro pagas!") aŭ eble "Svenskatalande bättre folk!" (esperante "svedan lingvon parolantaj [estas] pli bona popolo!") por sarkasme moki svedajn junulojn kiuj supozeble havas riĉaj gepatroj.

Povas ja esti ke kelkaj malnovaj svedlingvaj parencaroj posedas malnovan grandan monon. Tamen probable la ordinaraj svedlingvaj ne estas meznombre multe pli bonhavaj ol la finnlingvaj. Certe ekzistas ankaŭ malriĉaj sveduloj.

Nu, eĉ malnova sveda reklamo por aŭto proklamas : "Volvo-folket har det lite bättre!". Sed ĉi tio estis nur amuza ŝerco.

En la moderna mondo la vera kontraŭdiro inter la svedlingvaj kaj finnlingvaj tamen kredeble jam estas iom malforta. Kaj mi kredas ke la socia problemo estus eĉ pli malgranda se oni forlasus la svedan lingvon kiel nepra lernfako por ĉiuj finnlingvaj. Kaj oni povus ankaŭ forlasi la svedan lingvon kiel ĝenerale oficiala lingvo en Finnlando. Por plejparte svedlingvaj urboj oni certe povus libere uzi la svedan, kiel loka lingvo de malplimulto.

Realisme mi tamen devas diri ke mi fakte ne atendas grandaj aliigoj al la situacio de sveda lingvo kiel la dua oficiala lingvo en Finnlando. Bedaŭrinde la deviga sveda lingvo kredeble restos kiel vana ŝarĝo por la finnlingva plimulto. La plej grandaj politikaj partioj apenaŭ volus pridubi la gravecon de deviga sveda lingvo, kvankam estas ekstra ekonomia ŝarĝo por la popolo.

La fondaĵo SKiB ŝajne posedas surprize multe da konstruaĵoj en la urbo. Plej videblaj eble la lernejoj. Nun proksimume 300 infanoj kaj junuloj lernas en la lokaj svedaj lernejoj. Oni tamen intencas plivastigi la aktivecon kaj laŭ planoj en futuro estos en urbo eĉ 480 da svedlingvaj lernejanoj.

Sube mi fotis komputilan desegnaĵon el la gazeto. Nu, mia foto povus esti pli bona, sed la papero de gazeto ne estas la plej konvena por koloraj fotoj. Tia verŝajne aperos la futuro de svedlingvaj lernejoj en la urbo, kun nova kultura domo. Miaopinie la maldekstra domo jam ekzistas, sed la dekstra estos la nova sveda kultura domo. Oni volas konstrui 1100 m2 da nova areo. Ene estos inter alie restoracio, kafejo, scenejo. Parte la areo de kultura domo estos variebla por diversaj intencoj. Ili bonvenigas nin ĉiujn, do ankaŭ la finnlingvajn.

Evidente la estonteco de svedlingva "Björneborg" aperas iom pli hela. La svedaj lernejoj por infanoj kaj junuloj estas ankaŭ eblaj por pure finnlingvaj. Eble ĝi ne estas vera tre multekosta elita lernejo. Miamemore la tieaj liceanoj tamen bone sukcesis en abiturienta ekzameno. Nature estas bone se la lernejanoj havas bonan motivon por lerni.

Nu, evidente tio signifas bonaj novaĵoj por la porianoj kiuj volas paroli kaj la finnan kaj la svedan lingvon. Mi ne kredas ke loĝus en Pori sole la svedan kaj tute ne la finnan lingvon parolantaj homoj.


Por nia plej kara civito "Mueleja Insulo" la sveda lingvo ne signifas tre multe, kvankam evidente la sveda lingvo havis sian signifon dum la historio de Finnlando. Niaj propraj valoroj estas esence la tradiciaj finnaj valoroj. Modernaj valoroj de jam dekadenca mondo tamen estas iom aliaj. Substrekita kaj emfazita internacieco tute ne apartenas al niaj altaj sociaj valoroj. Internacia lingvo Esperanto estas la plej bona laborilo por kulture neŭtra internacia komunikado, sed internacieco certe ne estas tre alta valoro en nia civito. Ni ja akceptas plej volonte nur la ideon de nacia ŝtato. Nacia lingvo estas grava. Loka malgranda mondo pli grava ol la dekadenca granda mondo.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)