<<

#441 ; Almenaŭ unu piedo sur la sojlo de somero

>>

Ankoraŭ estas monato majo, sed lastatempe regis relative varma vetero en Finnlando. Oni povas fragi, kio nun mankas el plena somero? Oni povus respondi aŭ optimisme ke praktike nenio mankas aŭ pesimisme ke baldaŭ la vetero estos iom pli malvarme, norma maja vetero.

Somere mi nature volas ripeti kaj ekzerci la rusan lingvon. Mi esperas ke aŭtune eblos kontinui por studadi rusan lingvon en la loka popolaltlernejo.

Unu ebleco por ripeti la rusan estas miaj malnovaj lernolibroj «КАФЕ ПИТЕР», libroj 1 kaj 2. Feliĉe mi trovis CD-diskojn por ambaŭ la libroj en urba libropruntejo. Por la dua libro tamen okazis ioma problemo. Mia propra lernolibro estas presita 2010 kaj la korelativa biblioteka libro estas la renovigita vario, presita 2022. La libroj estas iom diferencaj kaj tial mi ne povas uzi mian malnovan lernolibron kiam mi aŭskultas la novan CD-diskon.

Nu, nenio granda problemo. Mi nur uzas la novan libron kiam mi aŭskultas la novan tekston. Ĉiuokaze estas granda avantaĝo por aŭdi veran rusan lingvon. La parolantoj ja estas aktoroj kaj normaj praktikaj personoj eble ne parolas same klare. Ilia artikulacio eble estas tro bona, sed ili parolas relative rapide kio estas por mi bona praktikado.

La unua libro «КАФЕ ПИТЕР 1» kaj sia CD-disko tamen estas senproblemaj por uzi. La biblioteka libro kun CD-disko estas el jaro 2009 kaj mia propra libro el jaro 2013, sed ili estas sufiĉe similaj.

Longe vivu Rusujo kaj la rusa lingvo! Ukrajnon kaj la ukrajnan lingvon mi tamen tute ne apogas.

La lingva politiko en nia civito "Mueleja Insulo" estu ĝenerale tia ke por internacia komunikado oni uzu la kulture neŭtran internacian lingvon Esperanto. Por enlanda uzo oni uzu aŭ la finnan aŭ la svedan lingvon. Por komunikado kun aliaj landoj eblas alternative uzi la lingvon de tio alia lando, se estas por ni bone konata, tamen tute ne la anglan nek la ukrajnan lingvon. Tioj du lingvoj estu por ĉiam malbenitaj.

Oni ja konstruas 'riveran centron' en urbo Pori. Ŝajnas jam klare ke la konstrua laboro ne pretiĝos dum ĉi tio somero. Espereble ĝi estos preta aŭtune. La laboro malfruiĝis ekzemple pro la vintra akcidento kion mi iom fotis por la januara artikolo #420. Ne estas tute simple kaj facile por konstrui je la rivera bordo.

Eblas bone foti la maran flankon de konstrua laboro el la malpeza somera pontona ponto "Taavi" ĉar la ponto estas proksima. La apuda foto prezentas la maran flankon de venonta 'rivera centro'. Evidente multe da laboro restas. Klare ankoraŭ estas nenia malvarmeta biero tie kelnerita por soifaj klientoj.

Evidente la rivera konstrua laboro kaŭzas ĉisomere iomaj konsekvencoj por boatistoj ĉar la ponto "Taavi" estas proksime.

La ponto "Taavi" ja ne tute blokas boatan trafikon en la rivero. Estas ia pordo por boatoj. Kiel la sekvantaj fotoj indikas, eblas por norma boato por sekure naĝi sub la ponto, kvankam la turno estas iom kruta kaj abrupta.

Mi tamen kredas ke la vera konstrua laboro - ekzemple muldado de betono - okazas malantaŭ la baraĵoj de gruzo kiojn oni povas malfari kiam la nova kajo estos preta. Poste espereble restos iom pli da spaco por stiri la boaton. La iom grandaj gruzaj baraĵoj espereble estas nur pasemaj.

Nu, certe motoraj boatoj kaj ŝipoj estas principe interesaj. Se mi estus miliardisto, mi povus loĝi en granda boato plejparton de jaro.

Miliardisto mi tamen ne estas, nek eblas posedi eĉ relative malgrandan boaton. En Finnlando la politikistoj klare volas puni kaj imposti hobiajn boatistojn severe. Ordinarulo ne rajtas vivi libera en Finnlando.

Maro eble ŝajnis iam libera kaj streĉa. Libereco tamen estas en praktiko limigita, ekzemple per la kvanto de mono.

Mi uzis dum jaroj iom multe da rimedoj por lerni navigadon de motora boato, speciale la teorion de tradicia astronomia navigado, la matematikon. La modernaj metodoj de navigacio tamen estas aliaj. Maŝinoj kaj aŭtomatigo jam estas ĝenerale uzataj en navigacio.

Jam ŝajnas ke eblecoj por ŝnurligi boaton al la pontona ponto estos ĉisomere iom limigitaj. Buoj por ŝnurligi boaton ekzistas nun nur en la mara flanko de "Taavi". Evidente oni volas rezervi pli da spaco en rivero por la konstruaj laboroj de 'rivera centro'. Eble tamen ekzistos alternativaj lokoj por boatoj.

Tre altaj kaj grandaj boatoj ja ne povas veni al la centro de urbo. Ekzemple eĉ relative malgranda velboato havas maston tro altan. Cetere mi povas rakonti ke la libera alto el akva surfaco sub la ponto "Taavi" de apude fotita pasejo (dekstre) por boatoj estas 3,2 metroj.

Somere kredeble ekzemple la vizitantoj de muzikaj eventoj multe uzos la ponton "Taavi" por promeni el centro de urbo al "Kirjurinluoto" ( kies vera nomo miaopinie tamen devus esti "Raatimiehenluoto" ).

Mi nur afable esperas ke ili tie kontentiĝus al iom pli malforta muziko post la meznokto. Ĝenerale personoj en ekzemple la proksima "Pormestarinluoto" - kiel ekzemple mi mem - nome volus nokte dormi.


Sekve kelkaj fotoj pri la printemp-somera loka naturo en urbo Pori:

Antaŭe mi planis ke mi somere farus iom pli longan ekskurson al urboparto "Vähärauma" por foti la tieajn arbojn, sed nun mi observis ke ekzistas ja multe da diversaj arboj ankaŭ ĉi tie proksime en "Pormestarinluoto" kaj "Kirjurinluoto". Estos sufiĉe por batali ankaŭ kun la lokaj plantoj.



Novaj buoj por boatoj!

Mi tamen poste observis, la 30-an tagon de majo, ke jam ekzistas novaj buoj ankaŭ sur la alia flanko de pontona ponto "Taavi". Do kredeble tie nun estos pli da eblecoj por ŝnurligi boatoj inter la ponto kaj la buoj.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)