<< | #440 ; Kio estus la plej esenca moderna edukado? |
>> |
Por la popolaltlernejo la printempa semestro jam finis kaj somero komencis. Pli da aktiveco tie atendebla nur post la somero aŭtune. Tamen mi fotis tie interesan tabulon de ... Nordic Network for Adult Learning, esperante eble "Norda reto por plenkreskula lernado".
Mia patrino estis instruistino en kampara popollernejo ek de 1950-aj jaroj kaj ankaŭ tial mi volas scii pri bazaj aferoj lernejaj kaj studaj, ankaŭ pri la plej modernaj trajtoj kaj fenomenoj. Krome nun - kiam mi komencas skribi la tekston - dum la dua dimanĉo de majo, estas la oficiala patrina tago.
Mi divenas ke la apuda tabulo provas prezenti la neprajn bazajn sciojn & povojn de modernaj normaj nordaj civitanoj. Kioj ili do estas? Kion la moderna norda civitano almenaŭ lernu kaj/aŭ povu? Nu, mi provas diveni el la bildo.
|
Certe oni praktike bezonas ankaŭ multaj aliaj povoscioj kaj scipovoj en la moderna mondo kaj nuntempa socio. Miaopinie estus ankaŭ esperinde por scii iom pri la pasinta loka mondo, por kompreni nian nordan historion, por respekti nian propran nacian tradicion. Kaj miaopinie oni nepre devas scii iom pri la tekniko.
La nunaj politikistoj evidente aprezas nur komercan edukadon, edukadon al direktoro kaj burokrato. Miaopinie tamen komerca edukado estas nenia vera edukado kaj direktorojn & burokratojn la popolo vere tute ne bezonas. La popolo bezonas porvivon kaj prudentan personan vivon, liberecon de pensoj kaj vortoj.
Kredeble alvenos nova tekniko al la popolaltlernejo. Nova granda elektronika ekrano - grando miamemore diagonale 75 coloj - jam rezervis duonon de malnovstila kreta tabelo en nia printempa rusa klasejo. Mi ankoraŭ ne vidis ĝin en uzo kaj funkciado. Eble ĝi estas tiel nomita "inteligenta tabelo"? Eble oni iam povos vidi la enhavon de tabelo en Interreto?
Mi certe ne rezistas novan teknikon. Mi ne rezistas bonan edukadon. Tamen nura tekniko ne estas solvo por la problemoj de edukado. Oni povas uzi la novan teknikon bone kaj oni povas uzi ĝin malbone. Ankaŭ en edukado oni ne kredu ke nova tekniko sole estus la perfekta respondo por ĉiuj la problemoj kaj defioj. Tekniko estas nura laborilo, ankaŭ nova tekniko. Ĉiujn laboriloj eblas uzi nekorekte.
Intelekton kaj inteligentecon oni klare taksas tre alte, eĉ tro alte. Oni volas ke prefere ĉiuj la homoj kaj ĉiuj la novaj maŝinoj estu kiel eble plej inteligentaj. Aliflanke oni tamen evidente ne taksas tre alte ekzemple norman interhoman socian vivon, ĝentilecon, bonajn morojn, homaranismon, humanecon, filantropion, sufiĉan porvivon por ordinaruloj.
Praktika ĉiutaga sana civitana racio kaj prudenteco ŝajnas ofte jam minacata, preskaŭ formortinta. Nenio "inteligenta tabelo" kaj "inteligenta maŝino" tamen anstataŭigos bonan homan intelekton. La socio ja estas unuarange por la homaro, ne nur por maŝinoj, ĉi tion valoras memori. Tekniko certe grava temo, tamen tute ne la sola temo en homa socio.
Interesaj malnovaj libroj estas prezentitaj en apuda foto pri la vitrino de popolaltlernejo. Antaŭe la popolaltlernejo en Pori ja estis longe nomita "TYÖVÄENOPISTO", esperante laŭvorte "Laborista instituto".
En la moderna Finnlando estas la socia situacio iom problemhava. Ŝajnas malfacile por alĝustigi la grandajn bezonojn al la malabundaj rimedoj. Finnlando volus esti tre pompa okcidenta EU- kaj NATO -lando, sed fakte ĝi situas nur en rando de okcidenta Eŭropo kaj ekzemple la ekonomie grava kunlaboro kun la granda najbaro Rusujo nun tute mankas.
Finnoj evidente volus esti tre delikata okcidenta popolo, sed mankas rimedoj, mankas bona sanitara servo, mankas bona edukado. Flegistojn oni bezonus multe pli, sed estas malfacile por vidi kie oni povus ilin trovi kaj dungi en praktiko. Oni jam edukis tre multe da flegistoj, sed tamen superregas severa manko pri flegistoj. Finnoj nur malfacile povas trovi kuraciston por prizorgi sian sanstaton. La sistemo de sanitara servo estas tre komplika, neelasta kaj malnovstila.
Firmoj opinias ke por ili mankas multe da laborforto, sed estas multe da senlaboruloj en la lando. Evidente la finnaj senlaboruloj ne estas sufiĉe junaj, belaj kaj sufiĉe fajnaj personoj por la finnaj entreprenoj. La finna labora vivo ŝajnas mensmalsana. Estas tre malfacile por persono de mia propra socia kaj aĝa rupo por trovi novan prudentan profesian laboron. La pensio estas nur malgranda, tedas peza juĝa konfisko kaj relative multe da ŝuldoj.
Miaopinie Finnlando prefere reiru al bonaj rilatoj kun sia najbaro Rusujo. Oni forgesu pri EMU, EU kaj NATO. Rusujo ja restas malantaŭ la pli ol 1300 kilometroj longa limo. Finnlando nepre bezonas vivi kun Rusujo. Amikojn oni prefere trovu kiel eble plej proksime. Ekonomia kunlaboro kun Rusujo estus evidente tre grava afero. Por Germanio estas la EU tre grava kaj ekonomie gajniga, kiel la kvara [germania] regno, sed por Finnlando nur dubinda kaj multekosta interrilato.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |