<<

#442 ; Jam komencu la loka oficiala somero

>>

La vetero ĉi tie estis lastatempe fakte iom malvarma por somera vetero, sed mi tamen decidis ke la oficiala somero komencu la unuan tagon de junia monato. La florantaj arboj estas jam plej belaj. La novaj folioj de arboj estas hele verdaj, puraj.

El ĉiuj ĉi tie florantaj arboj mi speciale ŝatas hipokastanon. Feliĉe mi trovis grandan florantan hipokastanon en la apuda rifo "Kirjurinluoto". La folioj de hipokastano estas kiel fingroj de homa mano. La floroj staras bravaj kaj potencaj.

Jes, la multaj rifoj de loka rivero, kiel ekzemple "Kirjurinluoto", certe estas iom grandaj kaj gravaj. Ili havas historion de proksimume 500 jaroj.

La origino de urbo Pori estis en marfundo. Post la lasta glacia epoko la tero iom post iom leviĝis el maro. La rivero transportis sedimentojn al ia delto. Iom post iom naskiĝis la rifoj de rivero "Kokemäenjoki". Naskiĝis ankaŭ la urbo Pori.

La rifoj estis jam frue utiligitaj por agrikulturo. Kredeble ankaŭ agrikulturo dum jarcentoj multe influis al la evoluo de rifoj.

Por mi estas la historio de urbo jam interesa temo. Nature Pori estas moderna urbo de someraj eventoj, sed plej multe min ĉi tie interesas nur strukturoj kaj pasinteco. Mi ne bezonas multe da nova muziko.

Nuntempe sur la rifoj estas ekzemple parko. Mi kredas ke antaŭe sur la rifoj de granda rivero laboris terkulturistoj. Kredeble sur la suda flanko de rivero estis la vera urbo. Sur la norda flanko de rivero estis iam miascie la fabriko BMV, sveda nomo "Björneborgs Mekaniska Verkstad", kio evidente estis norma mekanika laborejo, sed oni produktis tie ankaŭ ŝipoj kaj aliaj inĝenieraj produktaĵoj.

Tre interesa estas la altaĵo aŭ monteto sur la suda bordo de rivero.

Sur tio altaĵo situas nun ekzemple la malnova urbodomo. Mi firme kredas ke tie situis la origina centro de urbo Pori.

Nuntempe oni ofte nomigas la areon "Ŝtona-Pori" pro la ŝtonaj domoj kiojn oni konstruis post brulego de jaro 1852. En loka muzeo estas modelo de urbo el tempo antaŭ la lasta granda incendio, eble interesa vidindaĵo. La pli malnovaj domoj estis lignaj. Mi kredas ke la malnova kirko estis ligna kaj brulis dum la granda incendio 1852. La nova brika kirko estis miamemore konstruita 1863. La plej granda alto por kirko de centra Pori estas 73 metroj.

Laŭ mia kompreno tie, sur la urba monteto, vivis la originaj loĝantoj de "Bärnäs" ekzemple 500 jaroj antaŭe. Tial mi opinias ke ankaŭ la lokaj naturaj Dioj kaj Diinoj de origina finna natura religio ankoraŭ vivas tie. La spiritoj de maljunaj porianoj nepre vivas tie eterne. Por mi la monteto do estas ia sankta loko.

Mi partoprenis al mallonga somera rusa kurso de popolaltlernejo pri la historio de urbo en majo eksterdome sur la rifo "Kirjurinluoto", do sur la norda flanko de rivero. Nia rusa instruistino - de eble rusa origino - opiniis ke la ŝtonaj domoj sur la suda bordo de rivero iom similas al la urbo «Санкт Петербург» de Rusujo, kies nomo esperate estas Sankt-Peterburgo.

Nu, povas ja esti, kvankam mi ne bone konas Sankt-Peterburgon. Sube mi fotis la sudan bordon trans la rivero el du aliaj lokoj. La turo de malnova urbodomo estas videbla en ambaŭ fotoj.

Eble estas iom malfacile por prezenti la monteton en fotoj. Mi tamen provas. Unue du fotoj norden el la centro de urbo, alto de fotilo proksimume 1,7 metroj el tero. Malnova urbodomo estas iom videbla en ambaŭ la fotoj.

La urba monteto sur la suda flanko de rivero estas nun eble preskaŭ 6 ... 7 metroj super la moderna nivelo de rivera akvo? Piediranto ĝin certe observas.

Sekvantaj fotoj estas fotitaj al la kontraŭa direkto, suden el bordo. La strato estas relative kruta. Nu, ĝenerale la stratoj en Pori estas tre plataj. La alto de riverborda strato estas proksimume 2,5 metroj super la surfaco de rivera akvo.

Kredeble la monteto sur la suda bordo de rivero estis unu el la unuaj lokoj kioj restis super la akva nivelo ĉe la nuna rivero. Do konjekteble interesa loko por ekzemple fiŝkaptistoj.

Certe mi bezonas lerni pli multe pri la loka historio.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)