<< | #420 ; Bonvenon por la nova pli bona mondo |
>> |
Optimismo estas ege bela eco por la homaro, malgraŭ ĉio suferado kaj moderna politika frenezeco en la granda mondo, ĉi tion mi firme kredas. Kaj certe iam ekzistas vera kialo por optimismo.
Apude vi vidas foton de miaj nunaj komputilaj modemoj. Moderna modemo ebligas rapidan sendratan konekton kun la Interreto. Vikipedio iom rakontas ankaŭ en nia bona lingvo Esperanto pri la moderna komputila teknika koncepto modemo. Nu, nature ekzistas pli da informo havebla en multaj naciaj lingvoj.
En la foto vi vidas du malgrandaj 4G-modemoj, ambaŭ produktoj de firmo HUAWEI. Sur io relative malgranda 8-porda "Ethernet" -konektilo tamen staras la nova blanka 5G-modemo, produkto de firmo ZTE.
Mi multe ŝatas la novan 5G-modemon. Eblas alternative uzi tra "Ethernet" kablo kaj "RJ 45" -konektilo. La malgrandajn 4G-modemojn eblas uzi per akumulatoro, sed la 5G-modemon nur per reta elektro. La 4G-modemoj tamen estas utilaj kiel rezervaĵoj, kiam la reta elektro ne estas havebla, nu nature kondiĉe ke ankaŭ la komputilon eblas uzi sen reta elektro, per loka akumulatoro.
Miaj bonaj firmoj en Finnlando por bone funkcianta Interreta kontakto estas "Elisa / Saunalahti" kaj ankaŭ "Telia". La firmo "Elisa" estas pure finna firmo, la sola pure finna tia firmo. Miamemore la firmo "Telia" estas finna kaj sveda, antaŭa nomo "Sonera". La plej grandaj veraj praktikaj rapidoj estas almenaŭ kelkaj dekoj da Mbit/s, tute sufiĉaj por mia uzo.
La alian firmon "DNA" mi tamen tute ne ŝatas. En mia antaŭa loĝejo ekzistis unue drata, iom malrapida (nur 2 Mbit/s), sed senpaga Interreta kontakto, kiel parto de lupago. Ili promesis pli da libera rapideco (10 Mbit/s) por la Interreta kontakto, sed anstataŭ tio la konekto al Interreto tute malaperis. Oficiale ekzistis libera, senpaga konekto al Interreto, kiel norma parto de lupago, sed fakte nenio. Ili respondis nur ke tio estas nur mia propra problemo. Miaj problemoj tute ne estas iliaj problemoj. Nu bone, estu niaj vojoj aliaj. Mi ne bezonas nefidindan kompanianon.
Mi aŭdis ke estus en la nuna loĝejo printempe havebla iom rapida kaj senpaga Interreto (kredeble kun modemo), proponita de tio malbenita firmo "DNA". Mi tamen tute ne kredas ke estus vere senprobleme funkcianta kaj senpaga. Ekzemple la modemo certe ne estas senpaga. Mi ne plu fidas al tio malbenita firmo. Mi spertis tro multe da problemoj dum multaj jaroj kun ili. Pro io kialo ili klare havas bonan interrilaton kun burokratoj kaj la publika sektoro, sed por ordinaraj civitanoj tio tute ne valoras. Mi aŭdis ke tute ne ekzistas korupteco en la finna burokrataro, sed tion mi ne kredas. Miaopinie en la finna socio ekzistas multe da struktura korupteco.
Antaŭ proksimume 10 ... 15 jaroj estis la modemoj malgrandaj USB-aparatoj, ekzemple por 3G. Ekzemple la novaj tabulkomputiloj tamen ĝenerale tute ne havas norman USB-konektilon. La nunaj modemoj tial uzas (sendratan) komputilan lokan reton. Mi tamen uzas prefere la lokan reton per Ethernet-kablo, kiam eblas, kaj kun la nova bona 5G-aparato tio certe eblas.
Jes, tiel aliiĝas la moderna mondo. Ekzistas ankaŭ multe por aliiĝi, por ke la mondo fariĝu pli bona. En Finnlando estas la publika labora sektoro jam relative tro granda kaj tamen tre neefekta. Ekzemple la finnaj lernejoj evidente estas ĝenerale de malbona kvalito, inkluzive la altlernejoj. Klare io malsana en la publika sektoro.
La publika labora sektoro estos por finnaj impostpagantoj pli kaj pli granda ekonomia lacigo, sed la rezultoj estas nur malbonaj. La finnaj politikistoj evidente ankoraŭ kredas al alta kvalito de finna edukado, sed fakte la kvalito de lernejoj en Finnlando disfalis jam antaŭ pli ol 20 jaroj. Tial estas malfacile por kompreni la altajn salajrojn de instruistoj. Kaj kredeble la sekvanta renversiĝo okazos en publika sanitara servo. Pli multe da kostoj, pli malmulte da bonaj rezultoj. Finnlando jam ŝajnas la vera lando de sunsubiro kaj mallumo.
Certe ni tamen volas fidi al nia pli bona loka mondo, kvankam la granda mondo tute ne aperas bona. Okazos printempe baloto en Finnlando kaj mi esperas ke la nova finna parlamento estos pli realisma kaj prudenta. Mi esperas ke la publika ekonomio en Finnlando iom post iom estos pli kredebla kaj multe pli fortika. La alternativo tute ne estas bona.
Nu, mi jam antaŭe deklaris la komencon de plej malvarma sezono de jaro kaj esperis pli bonan futuron ... sed fakte la januara vetero estis lastatempe iom varma por vintra vetero. Neĝo multe degelis kaj pluvis iom da nova akvo. Kaj surprize, ŝajne la "printempa" glacirompiĝo en la loka rivero okazis jam je mezo de januara monato!
Nu, nature la absolute pli bona estonteco ja estus praktike malfacila por akiri ĉiuokaze. Miaopinie en la vere pli bona mondo nome tute ne ekzistus senutilaj kaj malicaj burokratoj.
La glacio de rivero movas kaj eble estas jam ioma troamasiĝo de glacio (kio iom blokas la fluon de rivera akvo) en la rivero je la mara flanko de urbo, ĉar la nivelo de akvo klare altiĝis en urbo "Pori". En la plej malbona situacio la akva nivelo en la rivero povus eble altiĝi eĉ kelkaj metroj pro la troamasiĝo de glacio?
Klare la plialtigita nivelo de akvo en la rivero kaj la kun akvo movanta glacio kaŭzis ioman problemon por la konstruaj laboroj je la suda bordo de urbo. Kiel la fotoj montras, rivera akvo fluis al la konstrua areo ĉe la bordo, al ia fosaĵo kion mi provis jam antaŭe foti kelkaj fojoj.
Kaj eble pli granda problemo estas ke la parte iom alta pramo, kion oni miaopinie uzis por fostigi la novan bordon en la konstrua loko, ŝajnas esti libera kaj flosas ale al la ponto "Raumansilta". Kredeble la pramo povas kolizii kun la ponto.
Nu, kiu kapablus anticipi ke la glacirompiĝo okazus jam je meza januaro, tradicie la plej malvarma monato de norda jaro!
La fajrobrigado kaj la polico jam estis ĉirkaŭ la ponto "Raumansilta" kiam mi promenis tie. Vi vidas la bluajn lumojn en la fotoj kiojn mi fotis el la alia ponto "Porinsilta". La ponto "Raumansilta" estis fermita el trafiko. Pluvis kaj tial la videblecoj kaj la eblecoj por foti ne estis kiel eble plej bonaj.
( Mi tamen aŭdis kaj vidis el novaĵoj ke la danĝera kolizio fakte ne okazis. Oni sukcesis ankrigi la pramon tiel ke ĝi ne trafis la ponton. Oni uzis grandan helikopteron. )
Jes, tre bedaŭrinda regreso por la riverborda konstrua projekto, sed espereble la laboro tamen estos preta dum aŭtuno ĉijare, laŭ planoj. Mi fotis sube la ŝildon de rivera konstrua laboro. Tiel bela la rivera areo espereble estos jam aŭtune.
Nu provizore ioma regreso, sed espereble la vivo tamen poste venkos kaj progreso progresos. Bataloj kontinuu! Mi fotis la pli fruajn fazojn de konstrua projekto antaŭ la vintro ekzemple por la artikolo #405, plejparte el la malpeza somera pontona ponto "Taavi", kion oni malkonstruas por vintro. Poste mi fotis el ponto "Porinsilta".
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |