<<

#167 ; Propra ligna ujo por la 5" montrilo & RPi 3

>>

Mi kredas ke mi jam trovis bonan ideon por kiel konstrui sufiĉe bonan lignan protektan ujon por la malgranda 5" LCD-montrilo de Raspberry Pi, eble kun la fotilo kaj 30 mm ventumilo. Antaŭe mi jam iom skribis pri ĉi tiu montrilo en la fino de artikolo #157.

Bezonos ankoraŭ pli da laboro antaŭ ol la ujo estos preta, sed la ĉefaj trajtoj ni vidas ĉi tie.

Mi ne estas tre bona lignaĵisto kaj miaj laboriloj estas nur simplaj. Tial mi uzas kelkaj pretaj partoj. Ĉi tiuj lignaj kadroj estis parietoj de malgrandaj kestoj. Mi vere kredas ke ĉi tio povus esti bona ideo.

Certe multaj partoj de tutaĵo estos ekster la ujo, la fonto de elektra energio, "muso", klavaro, aŭdilo. Bona kaj uzebla klavaro estas multe pli granda. Povas tamen esti ke fakte ni uzos SSH en ĉi tiu komputilo kaj la vera uzanto estas ĉe iu alia komputilo, je fino de ekzemple 10 metroj longa Ethernet-kablo.

Malnova finna proverbo diras ke "oni neniam montru nepretan laboron por frenezuloj kaj grandaj sinjoroj", sed mi nezorgas. Mi estas viro libera, viro brava. Mi ne timas kritikon.

La montrilo havis origine metalaj piedoj, sed la ujo mankis. La komputila karto RPi estas kune kun la montrilo, kiel vi vidas en la maldekstra foto. Ili uzas HDMI-konektilojn.

La komputila karto kaj la montrilo estos inter lignaj kadroj aŭ framoj, distanco inter la framoj proksimume 30 milimetroj. Mi ankoraŭ devas iom pligrandigi la fenestron en la fronto de ujo (dekstra foto) tiel ke la tuta aktiva alto de montrilo estos videbla tra la truo.

Mi aldonos kelkaj 30 mm altaj apogiloj inter la kadroj. La ujo ne bezonas esti tute fermita. La multaj konektiloj de RPi bezonas aperturon en la ujo.

Eble mi povus aldoni 30 mm altan 190mA@5V ventumilon je unu flanko de ujo tiel ke eblus malaltigi la temperaturon de RPi. Kelkaj videosignaloj de komputila reto altigas la temperaturon de RPi sen ventumilo eĉ super +80°C kaj mi opinias ke estas jam tro multe. Certe la iom forta ventumilo kaŭzas iom da bruo.

En la postaĵo de ujo estas travidebla vitro. La spaco estas limigita, sed mi esperas ke eblos munti la fotilon de Raspberry ĉi tie.

La arango en la apuda foto estas nur provo. Certe la fotilo (la nigra parto je fino de blanka kablo en la dekstra foto) bezonas pli bonan apogon.

La fotilo estos bone protektita en la ujo. Tamen ne eblas direktigi la fotilon per motoro. La ujo tamen staras bone sur rando tiel ke mi eble ne bezonos ion apartan stativon por klinigi la ujon.

Plej multaj konektoj estos en la maldekstra flanko kaj la supro de ujo.

Multe da laboro restas, sed mi estas optimisma.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)