<< | #168 ; Solena septembro, mia nomfesto kaj baldaŭ 61 jaroj |
>> |
La memoroj de pasinta somero rapide velkos kaj elvaporiĝos, sed en septembro estas la finna nomfesto de Vesa kaj je fino de monato mi atingos la respektinde altan aĝon de 61 jaroj.
Batalo de vivo kontinuas. Kelkaj stultuloj estas jam en paniko pro la monda klimato. Histerio kaj angoro pro la klimato de Tero ŝajnas jam serioza mensa malsano de popolo.
Paniko tamen neniam helpas. Ni trankvile koncentriĝu en niaj propraj aferoj kaj lasu klimaton en paco. La pli grandaj ŝtatoj determinos la destinon de monda klimato. Ĝi ne estas nia imperativo. Finnlando tute ne povas savi la tutan mondon.
Ni ne zorgu pri la futuro tro multe. Povas ja okazi ankoraŭ granda milito uzante nukleaj armiloj. Povas alveni "nuklea vintro". Ni ne scias la futuron tiel certe. La destino de klimato ne estas difinita. Speciale estas tre malbona etiko kaj senmorale ĉagreni malgrandaj infanoj pro la supozita futura plivarmigo de monda klimato.
"Ne ploru pro lakto kio jam falis sur tero", konsilis la malnovaj finnoj de agrikultura societo, kie lakto de bovino estis tre centra utilaĵo. Ne valoras zorgi pro akcidentoj kiuj jam okazis kaj kiujn oni ne plu povas helpi. Vivo de malgrandaj infanoj estu kiel eble plej sekura kaj trankvila. Ni ja ĉiuj mortas iun tagon, sed ne valoras plori vane pro stulteco.
Signoj de ekonomie malbona estonteco jam estas klaraj en Finnlando. Politikistoj provas kiel eble plej forte por ne vidi la veran problemon. La severa manko de labora forto ja estas la sola oficiale ebla problemo en Finnlando. Mi tamen povas vidi nur la problemon de manko de porvivo por la ordinara popolo.
Mia persona batalo de vivo plejparte nun okazu en la universitata centro de urbo Pori. Apude estas iaj malnovaj planoj de dua kaj tria etaĝo de "Puuvilla" kie nia lernejo situas. Certe mi konas nur kelkaj el tiuj ĉambroj detale. Lastatempe okazis ŝanĝoj en "mia" universitato.
Plejparte funkcias nur 2 universitatoj en la Centro de universitatoj en Pori. Mi pli bone konas nur la spacojn de "mia propra" universitato de Tampere. La alia universitato estas la universitato de Turku. Iliaj mallongigoj estas ĝene similaj, ambaŭ nomoj havas la literoj U kaj T.
Ĉu la tre pompa pli suda urbo Turku bonvolu aliigu sian oficialan nomon al la sveda formo Åbo?
Estus ja multe pli klare se la universitato de Turku estus nomita universitato de Åbo, UÅ, ĉu ne? Ekzistas ja ankaŭ la tute svedlingva Åbo Akademi en urbo Turku. Tial oni ne uzu la jam rezervitan nomon "akademio".
La litero Å ( aŭ la malgranda å ) estas nomita "la sveda O". Cetere oni prononcas la nomon de urbo Åbo svede proksimume kiel "OOBU", longa sono O en la komenco de vorto. En Esperanto ĉiuj vokaloj ( escepte la aparte markitaj diftongoj kiel -AŬ- kaj -ŬO- ) ja normale apartenas en aliaj silaboj, sed ĉi tie oni prononcu la du "O":oj kune, kiel unu longa sono.
La sveda nomo por la urbo Pori estas Björneborg, signifa "la kastelo de urso". La sveda nomo por la urbo Tampere estas Tammerfors, signifa ion fapidfluon aŭ torenton de rivero. Svedlingvaj tamen fakte estas nur malplimulto en Finnlando. Mi ne malamas nek svedlingvanoj nek la svedan lingvon. Nia civito havas bonan rilaton kun la (origina) sveda kulturo.
Kion do signifas la nomo de urbo Åbo? Mi kredas ke la origina signifo povus esti "la loĝejo apud rivero", aŭ eble "tiuj kiuj vivas ĉe rivero". Nome la sveda vorto "å" signifas riveron kaj la vorto "bo" aludas al loĝantoj. La nomo de tiu rivero kiu fluas tra la urbo Turku estas almenaŭ nuntempe Aurajoki.
La nin ĉirkaŭanta granda mondo, la mondo de sangavidaj burokratoj kaj pompaj politikistoj, certe ne estas sen problemoj. Ni tamen ne bezonas zorgi pri la granda mondo tuttempe. Ni zorgu nur pri nia propra malgranda mondo, mondo de ordinara civitano. Nia malgranda mondo ne bezonas esti senespere freneza kaj mensmalsana. Ni ne volas esti perkutinstrumentoj de burokratoj kaj politikistoj.
La problemoj aperas multe pli malgrandaj en nia propra malgranda mondo. La problemoj de nia malgranda mondo estas trakteblaj. La mensa sano de granda mondo estas jam perdita, sed eblas agi racie kaj prudente en nia malgranda loka mondo. Ni protektu nin mem kontraŭ la netrakteblaj problemoj de granda malbona mondo.
La granda mondo estas senespere freneza, sed nia propra malgranda mondo estas sana kaj bona, plena je verva espero. Lokaj valoroj estas la plej bonaj. Naciismo estas la plej bona ideologio por homaro - en sufiĉe malgrandaj apartaj naciaj ŝtatoj, kiuj ĉiuj havas sian propran originalan kaj tute unuecan kulturon. (Naziismo ja estas alia afero)
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |