<<

#157 ; Mirinda mondo de malgrandaj montriloj

>>

Ĉi tiu artikolo estos pri la malgranda diametre 3½ cola montrilo de Raspberry Pi -komputilo. La vario de ĉi tiu RPi estas 3B sen la marko plus (+) kaj ĝi havas 16 GB memoran karton mikroSD. Estis problemoj kun la origina 8 GB memora karto kaj mi jam kelkaj fojoj muntis la sistemon denove.

Mi unue kredis ke oni konektas la montrilon al RPi rekte per DSI -konektilo, sed fakte ĝi uzas nur GPIO-konektilon. Ĝi uzas la 26 unuaj pintoj de GPIO. Tamen la HDMI-konektilo estos libera.

Apude estas fotita ankaŭ ia el partoj amasigebla ujo por la montrilo kaj RPi. Mi devas ankoraŭ provi kaj testi ĉu fakte estus vere bona solvo aŭ ĉu mi devas trovi alian. Mi nome volus uzi ankaŭ ventumilon en la sama ujo. La temperaturo pli ol +70°C estas iom tro alta por komputilo miaopinie.

Estas facile amasigi la ujon kaj fizike kupli la montrilon al GPIO. La tutaĵo estas ankoraŭ iom problemhava, sed progreso espereble progresos.

Mi devas munti plie programon korekte. La montrilo ne funkcias sen modifo de programo eĉ kiam ĝi ricevas uzan tension. HDMI-montrilo estas ankoraŭ la norma supoza montrilo por RPi.

La nova travidebla ujo estas iom alta kaj eble ekzistus eĉ sufiĉa spaco en la ujo por malgranda aparta ventumilo inter la kartoj de RPi kaj la montrilo.

Tamen la konektilo de montrilo kovras la por ventumilo gravajn GPIO pintojn #2 kaj #14 kaj mi devas inventi ian solvon por tiu problemo. La ventumilo ja nepre bezonas sian uzan elektron kaj estus idiote uzi eksteran fonton de elektro kiam la elektro estas jam havebla en la ujo.

La ventumilo ankaŭ ne povas ŝvebi en aero ene en la ujo. Tial mi devas improvizi ian rakon por la ventumilo inter la kartoj de RPi kaj montrilo. Mi intencas uzi 19 mm longajn bambuajn stangetojn kaj iom da gluo por fiksigi la rakon de proksimume 10 mm alta ventumilo en la ujo sur la karto RPi. Eble ne tre bela solvo, sed tamen uzebla.

Mi probable bezonos ankaŭ iom pli da truoj en la ujo por pli bona malvarmumo de komputilo. Normale la ventumilaj truoj estas super la komputila karto, sed certe ne indas bori truoj en la montrilo kiu ĉi tie estas kiel kovrilo de ujo. La novaj truoj do estos en supraj partoj de 2 aŭ 3 flankoj de travidebla ujo.

La fotilon mi provizore ne provas kunigi kun ĉi tiu aparato. Estas jam granda miraklo se la 3½ cola montrilo vere funkcias. Eble la malgranda montrilo tamen estos tro malgranda por vera laboro?

... La artikolo estos poste daŭrigota ...



Certe la 3½ cola montrilo estas tre malgranda por laboro. Eĉ la dekstre fotita 7 cola oficiala Raspberry Pi 7" Touchscreen Display estas iom malgranda por kelkaj intencoj. Ĝi tamen staras bone sur tablo en klinigebla stativo (plia produkto).

Estas facile munti la montrilon. Ĝi havas oficiale 800*480 punktoj, sed komence, sen plia muntado "nur" 720*480 punktoj kaj eble mi kontentiĝos je tio. La konekto al RPi estas per plata DSI-kablo. La ujo bezonas iom pli longan kablon ol alvenas kun la montrilo. Oni ne povas uzi ĉi tiun montrilon per HDMI-konektilo de RPi. La moderna montrilo estas jam komence sentema por tuŝo, sed mi ne intencas uzi la kvaliton.

Estas nun RPi en la sama ujo kaj eblas facile konekti la komputilon kaj la montrilon tiel ke oni bezonas nur unu fonton de elektro por ambaŭ aparatoj. La montrilo bezonas proksimume 0,5 amperoj da kurento kaj mi kredas ke la normala fonto de elektro por RPi kapablas tion liveri sen problemoj.

La ujo kun stativo estas principe bona kaj fortika. Iaj konektiloj estas iom malfacilaj por uzi pro la limigita spaco poste de ujo, apud la raŭpero de stativo. La montrilo per DSI ne havas sonon kiel HDMI. Oni uzu aŭdilon, orelumon, se oni volas aŭdi la sonojn de ekzemple la sekreta agento Johnny English en filmo de youtube.com.

Bedaŭrinde oni devas fari kompromisoj kun malgrandaj montriloj. Oni tamen kredeble povus bone uzi 5 ... 7 ... 10 colan montrilon en aŭto apud la sidilo de ŝoforo.

La fotilo estas konektita per LEGO-tekniko al la supro de ujo. La konekto certe ne estas tre fortika. Eble tamen estas pli bone ke la leĝera LEGO-konekto cedas en kolizio. Alternative nome io pli grava parto povus rompiĝi.

La maldekstre sur mia magra monbiletujo fotita 5 cola montrilo por RPi estas en praktiko notinde pli malgranda ol la supre videbla 7 cola montrilo. Oni certe devas lerni iom da novaj metodoj por uzi programoj. Oni devas ekzemple uzi pli malgrandan presliteron aŭ tipon.

Oficiale ĝi havas 800*480 punktoj, sed ĝi laboras komence per nur 640*480 punktoj. Evidente mi devus munti ion plian programon por atingi la tutan kapablon de tiu montrilo. Mi tamen opinias ke 640*480 estas jam iom bona kaj mi evidente estas tro maldiligenta por pretendi pli multe. Oni povus kredeble munti la montrilon tiel ke estus sentema por tuŝo, sed mi ne bezonas tiun econ. Mi prefere uzas apartan dratan "muson" per USB-konekto. Estas ja sufiĉe da USB-konektoj en RPi.

La malgranda montrilo uzas kelkaj GPIO pintoj sed la vera konekto por RPi estas tra HDMI-ponto. La komputilo Raspberry Pi 3 estas muntita rekte sub la montrilo. La montrilo ricevas uzan tension el RPi sen pliaj dratoj, evidente tra la GPIO-konekto.

Ni vidas ĉi tie amuzaj aventuroj de Jönssonligan en la reta paĝaro youtube.com. Ili estas distraj svedaj senperfortaj krimuloj. La filmo estas "Den svarta diamanten", certe unu el miaj favoritoj. Sono de filmo estas aŭdebla nur tra orelumo ("Analog").

Verŝajne mi devas mem produkti la ujon por ĉi tiu montrileto. La montrilo havas piedoj, sed nenian ujon. La ujo devus esti facile klinigebla tiel ke oni povas rigardi perpendikle al la surfaco de montrilo, ĉar la angulo por rigardi bone estas iom streta kaj malgranda. Certe la punktoj de tiu malgranda montrilo estus sufiĉaj por multaj intencoj. Jam 640*480 estus bona por fotilo.

Mi komence revis pri du RPi & fotilo & montrilo kombinaĵoj por rapidaj stereobildoj, sed mi ne plu konfidas al tiu iluzio. Estas iom malfacile efektigebla.

Ekzistas ja la pli malgranda vario de RPi, Raspberry Pi Zero. Ĝi povas uzi la saman fotilon kaj ion montrilon tra DSI-konekto. Ĝi tamen ne havas la retan dratan Ethernet-konekton kaj la konektiloj estas iom aliaj. Mi kredas ke la fotilo bezonas montrilon por foti. Eble oni povus munti du Zeroj kun fotiloj flanko ĉe flanko, sed ambaŭ Zeroj bezonus sian propran montrilon por foti? Mi pensas pri la kapo de roboto kun stereovidkapablo. Uzeblaj kaj utilaj montriloj tamen estas multe pli grandaj ol la eta Zero. Anstataŭ la drata Ethernet oni povus uzi la sendratan WiFi- konekton de Raspberry Pi Zero W? Ĉi tiuj estas tamen nur eblecoj de futuro.

Ĉiuokaze ion belan tagon .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)