<< | #166 ; Ĉu etaj infanoj de Finnlando savos la tutan mondon? |
>> |
Ne, tion ni diru rekte. Infanoj ne savos la tutan mondon. Finnoj ne savos la tutan mondon. Finnaj infanoj neniam savos la tutan mondon. Tio simple ne eblas. La respondo por la demando en la rubriko estas firma NE.
Eble la maroj de nia planedo la Tero jam estas plenaj je ruba plasto, sed tio ne estas kulpo de infanoj. Infanoj ne plenigis la marojn per plasta rubo.
Normala finna metodo estas kulpigi infanoj pri ĉioj problemoj kiujn la plenkreskuloj kaŭzis. Tio ne estas la ĝusta metodo. Ĝi estas nur nejuste.
Kial maltrankviligi infanoj vane. Tio helpas neniom. Ni devas akcepti tion kion ni ne povas aliigi. La vivo de infanoj devas esti sekura. Infanoj tute ne povas esti iaj oferaĵaj ŝafoj por "verdaj" politikistoj. Ni ĉiuj ja nepre devas morti iam, sed infanoj tamen ne bezonas suferi sen utilo, kiam vera solvo ne ekzistas.
Infanoj ja ne detruas la mondon. La cela grupo de kampanjo estas malĝusta. Ne ĉagrenu infanoj vane kaj senutile.
Finnoj tute ne kapablas savi la mondon. Kia ridinda ideo.
Ni ne spitas al la problemoj de mondo, sed ili ne estas nia kulpo. Ni kiel individuoj certe zorgas pri la aferoj, sed niaj propraj eblecoj por vere helpi la situacion estas tre tre malgrandaj, praktike sensignifaj.
Nura angoro kaj maltrankvilo por malgrandaj infanoj ne estas ia solvo kaj ĝi tute ne helpas. Oni ne uzu infanoj kiel perkutinstrumentoj.
Histerio pri klimato, angoro pro klimato. Tiuj estas modernaj neraciaj fenomenoj. Ili estas kvazaŭ nova religio. Pli bone oni protektu infanojn de tio.
Malgraŭ ĉio mi certe aĉetus propran aŭton se mi havus la monon. Aŭto estas praktike neevitebla en kamparo.
Estas multe da bonaj aferoj en nia mondo. Komputiloj certe estas unu el ili. Tamen la vojo el teorio kaj principoj ĝis praktika efektivigo estas tre longa. Ne eblas konstrui komputilon mem el silicia sablo kaj plasta rubo.
Por avida konstruisto ekzemple la ordinaraj kutimaj PC-Windows-komputiloj estas iom ĝenaj. Estas tro malfacile por kupli ilin kun propraj aparatoj. Certe novaj pretaj komputiloj estas kompaktaj, decaj kaj imponaj, sed konstruisto volas konstrui mem.
Ekzistas ja tamen Raspberry Pi. Mi certe volas koni bone la malgrandan karton de RPi. Raspberry Pi 3 estas bona kombinaĵo de forta moderna komputilo kaj facile uzebla aparato por scivola konstruisto je modera prezo. La teknike plej simplaj komputiloj ne estas tre simplaj por uzi.
Unu novan problemon mi renkontis dum pasinta somero. Mi provis munti du RPi-komputiloj kun nur 8GB memoro en microSD-karto. Tio tamen ne plu sukcesis. Antaŭe mi muntis sukcese unu RPi kun 8GB da memoro, sed ne plu eblas modernigi la sistemon el la komputila reto.
Tial mi devas nun opinii ke la 8GB "NOOBS" karto en la Raspberry Pi 3 Premium Kit (por la malnova vario RPi 3B sen la + marko) estas jam tro malgranda. Oni jam nepre bezonas 16GB memoran karton por munti modernan sistemon de Raspbian por RPi.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |