<< | #138 ; Jen jam estas la somero ... jen mi do saltu |
>> |
El mia infaneco mi iom memoras faman rakonton pri skola antikva historio. Eble estis Roma. Iu pompa viro rakontis por siaj kamaradoj kiel li sur iu distanca insulo ... mi ne rememoras la nomojn ... plenumis nekredeble longan salton, eble en danĝero.
Li ŝajne argumentis ke la tre longa salto estis ebla ĉar okazis sur tiu ekskluziva insulo. Tiam unu el iliaj pli kritikemaj kamaradoj diris ion kiel "hic [la nomo de insulo], hic saltu!"
La moralaĵo: Se vere eblas efektivigi tian longan salton aŭ alian korelativan miraklan heroaĵon, tio eblas preskaŭ kie ajn kaj kiam ajn. Tio ne povas dependi de iuj ekskluzivaj cirkonstancoj.
Mia situacio estas nun iom la sama kiel la embaraso de tiu bombasta antikva fanfaronulo. Dum vintro kaj printempo mi jam multe promesis ke dum ĉi tiu somero mi plibonigos ĉiujn miajn artikolojn pri malgrandaj elektraj motoroj.
Kio ne eblis dum printempo, eblos dum ĉi tiu somero, tio estas la celo. Estus tempo ekspedi kaj liveri tion kion mi antaŭe promesis.
Grandaj promesoj estas facilaj por fari, iom pli penigaj por plenumi. Ankoraŭ restas multe da laboro antaŭ ol la promeso estos plenumita, sed almenaŭ mia sincera intenco estas labori multe kaj sukcese.
Mi intencas perlabori la tekston de malnovaj artikoloj, sed mi ne intencas skribi ilin tute denove. Estos ankaŭ iom da nova teksto. Ĉi tie estos la situo de "librotenado". En ĉi tiu artikolo mi intencas dokumenti kiel miaj ekzercoj de longaj saltoj evoluas dum ĉi tio somero.
Mi esperas ... malvarman kaj regnan someron ekstere, bonan laboran veteron endome.
Certe ankaŭ la malnova artikolo #98 pri astronomia horloĝo devus esti plibonigita, sed mi ne scias pri tiu rompiĝita sonĝo ... ĉu tro multe da laboro?
Plibonigitaj artikoloj:
Aŭtune en la universitato la studplano de nova studjaro por aŭtomatigo enhavas ekzemple temoj kiel "Robot Vision", "Machine Learning"", "Robot Programming" kaj ankaŭ la kurso "Model-based Real Time Control and Rapid Prototyping"".
Ekzistas artikoloj en Vikipedio en la iom simpligita angla lingvo "Simple English" kiel Computer vision kaj Machine learning sed mi ne trovis ion en la plej bona internacia lingvo, nia kara Esperanto. Certe tamen troviĝas en Vikipedio artikolo en Esperanto pri la bona arto de Aŭtomatigo kaj pri baza kono de elektro.
Mi ankoraŭ ne scias kiom eblos bone lerni pri tioj kaj kiom eblos vere labori kun tiuj fakoj. Ĉu por tiuj ekzistas liberaj laboriloj kiujn mi povus uzi ekster labora vivo? Se eblas ilin praktike uzi nur en laboro, tiam mi ne estos tre interesita. Mi ne vidas ion okupon en industrio. Mia propra vojo estos tute alia ol la vojo de granda kapitalo kaj pompaj direktoroj.
Nur malgrandaj aferoj kaj malgrandaj kostoj eblos por mi. Vana klopodo, senespera senelirejo kaj morna sakstrato ne estas tre alloga. Tiujn problemojn mi jam sufiĉe multe travivis. Mi ne plu havas superfluaj rimedoj. Mi ne plu havas vivon de junulo.
Mia propra futuro povas esti iom alia ol la edukado de universitato. Tasko de universitato nome estas produkti normaj inĝenieroj por la industrio. Mi verŝajne neniam estos tia norma produkto, preta por la bretoj de fabriko de granda kapitalo.
Ekzistas tamen multe da espero en libroj pri elektroniko kaj elektrotekniko. Mi kvazaŭ trovas mian perditan junecon kun tiaj ĉarmaj fontoj. Certe la tekniko iom progresis post mia juneco, sed la bazo jam estas konata.
Mondo de elektro estas alloga kaj agrabla, kvankam la mondo de hidraŭliko estis tiel teda kaj enuiga.
Probable hidraŭliko ne gravas por mi, ĝi prezentas nur malŝparitan tempon kaj vanan klopodon.
Do mi komencos serĉi mian propran estontecon el mia pasinteco. Elektro kaj elektroniko proponas kelkaj bonaj spektakloj.
Kaj sendube kiel fajnaj kaj honestaj civitanoj de Mueleja Insulo ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |