<<

#145 ; H-ponto sendube estos nia tre bona amiko

>>

Estas facile interŝanĝi la rotacian direkton de ordinara DC-motoro mane. Oni nur kuplas la du dratojn de motoro en kontraŭa ordo kaj - simbsalabim - la motoro turnas al la alia direkto.

Kiam ni tamen pensas pri fiksa cirkvito, preta alligo de komponantoj, tia operacio povas esti problemo se oni ne rajtas tuŝi la fizikajn alligojn, sed povas nur uzi la programon de mikroregilo.

Oni uzu H-ponton por interŝanĝi la direkton de elektra kurento. Oni uzas eĉ du H-pontoj samtempe por gvidi paŝan motoron tipo bipolar. Ĉi tie ni tamen pensas nur pri ordinara DC-motoro kaj unu H-ponto estas sufiĉa. Apude ni vidas tian cirkviton el la libro ARDUINO PROJECTS BOOK. Ĝi uzas la cirkviton L293D kiu enhavas H-ponton de malgranda efekto. Ĝi ne havas malvarmigan platon. Fakte estas du H-pontoj, sed DC-motoro bezonas nur unu H-ponton. Pli moderna vario de sama cirkvito estus SN754410NE.

Ni iom pritraktu la bazan principon de H-ponto. Ni povas simple kompreni H-ponton kiel elektra cirkvito kiu havas 4 ŝaltiloj kiel en la sekvanta desegnaĵo. La pelita kargo - DC-motoro en nia kazo - situas kiel en la horizonta streko de granda litero H. La ŝaltiloj laboras kune laŭ certa plano tiel ke oni povas startigi kaj haltigi la motoron kaj eĉ interŝanĝi la rotacian direkton de motoro. Simpla sed utila principo.

En la unua desegnaĵo maldekstre la elektra kurento ne fluas tra la cirkvito kaj la motoro estas haltita. Ekzistas uza tensio en la cirkvito, sed la pozoj de ŝaltiloj estas tiaj ke la kurento ne povas flui. Alidire la ŝaltiloj estas malfermitaj.

Ekzistas 2 aliaj permesitaj kaj utilaj kombinaĵoj de pozoj de ŝaltiloj por H-ponto. Ili estas desegnitaj en la bildo. Du ŝaltiloj estas fermitaj kaj du ŝaltiloj restas malfermitaj en ambaŭ kazoj. La kurento fluas laŭ la verdaj strekoj.

Por la motoro la situacio estas tute alia en tiuj du kazoj. Ni vidas la direkton de elektra kurento I tra la motoro, ĝi estas kontraŭa en la 2 kazoj kaj tial la motoro turnigas al kontraŭaj direktoj.

Estas esence ke oni ĉiam fermas samtempe nur du konektiloj en kontraŭaj flankoj de H-ponto. Estus nome kurta cirkvito se oni samtempe fermas konektilojn en la sama flanko de ponto. Tion ni ja ne volas. La kurento povus tiam flui rekte el pluso (+) ĝis minuso (-) sen pasi tra la motoro kiu havas pli grandan rezistancon. La rezistanco de cirkvito estus tiam praktike nulo kaj la kurento sendube tro granda por la fonto de elektra energio.

Teorie oni povus ankaŭ bremsi la rotaciantan DC-motoron per H-ponto. Tiam oni rompigus la uzan tension de motoro ekzemple tiel ke oni malfermas ambaŭ la du suprajn konektilojn tiel ke la kurento de ekstera fonto de elektra energio ne povas pasi tra la cirkvito. Samtempe oni fermas ambaŭ la du subajn konektilojn tiel ke la motoro kiel generatoro de elektro estas en kurta cirkvito, sed nur kun si mem. La ekstera fonto de elektro estas sekura. Estas ja iom da rezistanco en la bobenilo de motoro. Tiam estos pli malfacile turnigi la motoron per ekstera forto kaj la motoro fakte agas kiel bremsilo. Mi tamen ne tre multe ŝatas kurtajn cirkvitojn kaj tial mi prefere ne provu tion ideon.

En ĉi tiu simpla teoria ekzemplo la ŝaltiloj estas kiel elektro-mekanikaj ideoj, sed en vera H-ponto la kvar konektiloj de H-ponto estas elektraj kaj oni ne bezonas uzi ilin mane. Oni gvidas ilian funkcion per komputila programo. Ordinara DC-motoro eble ne bezonas tre ofte aliigon de konektiloj de H-ponto, sed paŝa motoro tipo bipolar certe bezonas tian operacion tre ofte en norma laboro kaj estus tute nepraktike kaj multe tro malrapide por laborigi ĝin mane.

Mi ankoraŭ en praktiko ne konstruis cirkviton kun H-ponto, sed espereble ni iam estonte provos tian konstruaĵon. La bipolar -motoro ja bezonas du fortaj H-pontoj ĉar ĝi havas 2 diversaj bobeniloj por peli. Espereble ni estonte povos provi iom uzi fortan bipolar -motoron kun 2 fortaj H-pontoj, kvankam veran utilan laboron por ĝi mi ankoraŭ ne havas.

Fakte ni povas desegni H-ponton kiel du fortigiloj kiam ni gvidas la funkciadon de H-ponto per programo de mikroregilo. Apuda bildo prezentas DC-motoron kun H-ponto kiu konsistas el 2 fortigiloj. Eble estas iom konfuze ke tero ne estas videbla en la skemo.

La ideo estas ke unu fortigilo donas kurenton kaj tiam la eliro de alia fortigilo laboras kiel tero kaj ricevas la kurenton. La fonto de uza efekto ne estas videbla en la skemo. La fortigiloj ne turnas fazon. Do alta tensio en la eniro de fortigilo signifas ankaŭ altan tension en sia eliro.

Laŭ la sama ideo de fortigiloj oni povus desegni la du H-pontoj kiujn oni bezonas por peli bipolar -motoron. Nun ni bezonas 4 fortigiloj por 2 fortaj H-pontoj. Unu H-ponto kun 2 fortigiloj pelas unu bobenon kaj estas 2 bobeno en la motoro.

Mikroregilo ja donas nur malfortaj signaloj. Ni uzas fortigilon por fortigi tiujn signalojn por la motoro kiu bezonas multe da kurento.

Nature fortigilo ne estas io senĉesmovilo kiu produktus energion el nenio, el vakuo. Certe ĝi bezonas eksteran fortan fonton de elektra energio, sed tion mi ne desegnis en la bildo.

Labortereno estas klara. Fortigilo fortigas la elektrajn signalojn kiujn la mikroregilo produktas kaj pelas la motoron helpe de ekstera fonto de elektra energio.

Alta tensio, unu aŭ 1 en la eniro de fortigilo kaŭzas altan tension en la eliro kiu kapablas doni multe da kurento. Malalta tensio, nulo aŭ 0 en la eniro de fortigilo kaŭzas malaltan tension en la eliro. La malalta tensio en la eliro de fortigilo estas kapabla por konsumi multe da elektra kurento, ĝi laboras praktike kiel tero, GND. Tial ni ne desegnas teron aparte en la skemo.

Ĉiuokaze ... ni ne forgesu ke .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)