<< | #137 ; La futuro estas en niaj propraj manoj kaj kapoj |
>> |
La apude fotita - kredeble teknike tute sporada kaj neracia - aro da elektronikaj partoj sur spegulo estas iu eksterdoma arta verko en la korto de "domo de naturo" Arkki en urbo Pori. Ĉu ĝi estas tre artista?
Kredeble la elektroniko de ĉi tiu granda majstra verko ne plu funkcias. Mia propra celo tamen certe estas konstrui ion kio vere funkcias. Tekniko estu festo de racio kaj bona konsekvenco, neniel nur malestima objekto de moko kaj rido.
Dum la somero mi volas plibonigi miajn paĝojn kiuj rakontas pri elektroniko kaj malgrandaj elektraj motoroj. Elektro-mekaniko estas alloga kaj pitoreska temo ek de infaneco. Elektroniko donas bonaj eblecoj por gvidi mekanikaj aparatoj.
Sube ni vidas kiel antidoto kaj kontraŭmaso bildon pri utila kaj inteligenta tekniko. Inĝenieroj prosperu kaj sukcesu en la mondo. Scienco kaj tekniko portu bonaj fruktoj por la homara socio. Longe vivu bonaj inĝenieroj!
Jam alvenos mezo de norda somero, la longe atendita somermeza festo. Kredeble la takto de vivo nun iom malrapidiĝos en Finnlando. Tio okazis laŭ mia sperto ĉiam post la somermeza festo. La homoj ĝenerale ferias kaj ripozas dum la tradicie plej varma sezono.
Kiuj estas la plej altaj spiritaj valoroj en nia vivo? Trankvila kaj bona vivo povas esti valoro. Bona sano kaj bona farto povas esti valoro.
Sed ĉu mono per se
estas spirita valoro? Mi kredas ke multaj homoj opinias ke laboro estas grava valoro. Mi devas tamen opinii ke laboro kaj mono ne estas altaj spiritaj valoroj. Mono kaj laboro tute ne estas valoroj. Ili estas rimedoj.
Por mi bona kaj fruktodona vivo estus valoro. Persona riĉeco kaj bonstato povus esti valoro por multaj homoj. Bona socia partopreno estus valoro. Feliĉa kaj utila vivo certe estas valoro. Paco en la mondo estas grava valoro (kvankam ĉiam estis milito ie en la mondo kaj kredeble tio pravos plue en futuro).
Kelkaj homoj opinias ke unu granda valoro estas ankaŭ tio se la finna socio konsistas el kiel eble plej multaj diversaj eksterlandaj homamasoj, negroj, mongoloj, homoj de Proksima Oriento kaj tiel plu. Tion mi tamen ne aprobas. Finnlando estu kiel eble plej finna. Finnlando neniel povos savi la tutan mondon kaj solvi ĉiujn problemojn de homaro.
Mono kaj laboro tamen estas nur rimedoj. Oni povas aĉeti laboron kiam oni ĝin bezonas. Eble oni ricevas monon por salajro kiam oni laboras. Oni povas interŝanĝi monon kaj laboron. Tial mono kaj laboro estas la sama afero. Nek mono nek laboro signifas feliĉan vivon. Principe vivo povas esti feliĉa sen mono kaj sen ordinara rekompencita laboro. Vivo certe estas valora eĉ sen laboro kaj mono.
Kaj mono kaj laboro povas kaŭzi malfeliĉon. Eble mono kaj laboro povas iam gajigi la vivon de kelkaj homoj, sed ankaŭ la kontraŭo eblas. La robotoj estas tre bonaj kaj efektaj por labori. Ĉu efekta laboro de robotoj produktas ĝojon por homaj senlaboruloj? Kial ni bezonus homan laboron kiam robotoj jam laboras tiel multe? Laboro povas iam eĉ kaŭzi malutilon. Tial estas ja klare ke laboro per se
neniel povus esti ia absoluta valoro.
Do vi ne zorgu se vi ne havas laboron. Laboro per se
ne estas senco kaj la plej bona enhavo de vivo. Ĉu la dekstre fotita naĝanta birdo estas vana ĉar ĝi ne laboras diligente en fabrikoj de granda kapitalo?
Maldekstre la tombejo de 319 sovetiaj soldatoj de dua monda milito. Iu jam forigis la malnovajn mortajn florojn kaj purigis la lokon post la Tago de Venko, la naŭa tago de monato majo. Vivo, ĝi ne daŭras tiel longe.
Jen somero. La batalo de vivo tamen provizore daŭras. Gracon, korfavoron oni nek donas nek petas. Nur kelkaj, eble nur unu, povos vere venki en la kruela batalo de vivo. Aliaj malvenkos kaj ili estas tre multaj. Sekve nia socio certe bezonas aliaj valoroj ol venko. Plej multaj neniam venkos, sed ĉiuj certe rajtas vivi.
Sed mi tamen firme kredas ke kiel sendependa nacieto fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |