<<

#121 ; Malpezaj robotaj laboroj de Tampere Universitato, Hervanta

>>

Ni vizitis el universitata centro de Pori iom pli ol 100 kilometroj distancan urboparton Hervanta de urbo Tampere denove. Ni nome volis partopreni en kelkaj bazaj praktikaj ekzercaj laboroj apartenantaj al nia studplano. Nun ni laboris kun kelkaj robotoj.

Ambaŭ ĉi tiuj robotoj estis pretigitaj de entrepreno ABB. Ekzistas ja iom pli da aŭtomata tekniko en Hervanta ol ĉi tiuj. Nia baza laboro estis relative simpla. Nia edukado pri robotoj estas plejparte teoria. En praktiko pretaj robotoj estas relative simplaj por uzi.

La unua roboto estis malgranda industria roboto. Kutime industriaj robotoj estas fortaj kaj bruemaj. Ĉi tiu malgranda roboto ne estis tre bruema, sed ankaŭ ĝi estas forta kaj devas esti protektita en kaĝo tiel ke homoj ne povas difektiĝi pro iliaj movoj.

Oni povas programadi la robotojn loke, apud la roboto, aŭ de malproksime. Oni tamen ĝenerale bezonas permeson el loka uzanto por uzi la roboton de malproksime, tial ke la situacio ĉe la roboto eble ne estas eĉ videbla por la malproksima uzanto. La uzanto tute apud la roboto devas esti unue avertita pri la malproksima uzo.

Industriaj robotoj ne permesas homojn inter ilia labora areo kiam ili estas aktivaj. Ekzistas protektaj aranĝoj por sekurigi la sanon kaj bonfarton de homoj. Normaj industriaj robotoj devas esti izolitaj ekster la regionoj intencitaj por homoj. La teno kaj premo de industria roboto estas tiel forta kaj firma ke vi ne volas manpremi kun la roboto.

Preta moderna roboto scias la pozojn de siaj raŭperoj. Ekzistas pretaj programadaj funkcioj por movigi la ilon tiel kiel oni volas. La programisto de roboto ne bezonas scii precize ĉiujn teknikajn detalojn pri la efektivigo de ĉiu unuopa roboto.

Ni povas veturigi aŭton sen scii ĉiujn teknikajn detalojn pri la koncernita aŭto kaj ni ankaŭ povas programi industrian roboton sen scii ĉion pri la roboto.

La alia roboto estis pli malforta kaj sendanĝera por homoj. Ĝi estas oportune mallaŭta. Ĝi havas du brakoj kiel homoj. Unu el siaj manoj enhavis fotilon (kiun ni tamen ne uzis). La fotilo havas fiksan optikon "6.2F5" kiel vi vidas en la suba foto. Do la aperturo estas nur iom pli ol unu milimetro (Fokusa distanco dividita per nombro de aperturo : 6,2mm / 5).

Ni efektivigis nur kelkaj simplaj movoj per unu brako de roboto. Se ĝia brako kolizias ekzemple kun homa mano, ĝi aŭtomate haltas. Tial oni ne bezonas izoli tiun roboton ekster la regiono de homoj. Ĝi tamen ne kapablas levi pezaj objektoj.

Tia leĝera roboto eble povus en futuro labori en niaj hejmoj? Hejma roboto tamen nepre bezonas bonaj sensoj por povi utile interagadi kun sia ĉirkaŭaĵo ... kaj certe tre bonan programon por esti vere utila.

La baza tekniko de industriaj robotoj ja estas jam preta. Ĝenerale oni ne bezonas konstrui tute novaj robotoj por industrio. La escepto estus mia malnova revo ... En la malnova artikolo #41 vi vidas kelkaj desegnaĵoj pri aparato kiu povus simuli la geometrion de movado de Suno sur ĉielo por iu sunhorloĝo kies loko estus en la centro. Ĝi iom similas al roboto, sed tia preta kaj uzebla roboto tute ne ekzistas en industrio.

Ni volas simuli la horan angulon de Suno per normaj astronomiaj kordinatoj, el sunleviĝo ĝis sunsubiro dum unu tago. La deklinacio de Suno ne varias tre multe dum unu tago kaj ofte oni povas en praktiko ĝin tute ignori. La geografia latitudo restas konstanta por la selektita loko. La geografian longitudon de situo oni povas atenti en la hora angulo, konsiderante ankaŭ la selektitan tempan sistemon (ekzemple la tiel nomata "somera tempo", UTC + kiom da horoj).

Eblus ja iel movi la lampon (kiu prezentu la Sunon por la sunhorloĝo) per pretaj robotaj efektivigoj samtempe en X-, Y- kaj Z-kordinatoj kaj samtempe ankaŭ turni la lampon al centro ĉirkaŭ X-, Y- kaj Z-aksoj. Ĉu tamen aperus nature? Ĉu estus ekonomia kaj prudenta efektivigo? Certe ne! Krome la natura loko de sunhorloĝo estas en la centro. En la centro de norma roboto estas tamen la trunko de roboto mem! Tute erara aranĝo por ĉi tiu destino. La sunhorloĝo certe devas situi en centro.

La proponita strukturo havas gravaj avantaĝoj por simulado de movoj de Suno, pensante ekzemple demonstron de sunhorloĝo. La lampo ĉiam montras al centro. Oni ne bezonas aparte turni la lampon. La mekanika strukturo prizorgas pri la direkto de lampo. Normale oni bezonas nur unue meti la deziritan geografian latitudon de loko kaj la deklinacion de Suno (aŭ la koncernan monaton kaj tagon). Sekve oni povas turni la akson de hora angulo por simuli la movon de Suno kaj la lampo tuttempe indikas precize al la sunhorloĝo en centro sen pluaj reguligoj. La tutaĵo aperos natura, trankvila kaj bela, sen multaj komplikaj, superfluaj movoj.

Certe oni devus pensi pri la sekureco de spektantaro. La roboto ne rajtas noci homojn. Tia demonstro apenaŭ povus situi en iu kaĝo. La spektantoj devas bone vidi la sunhorloĝon en centro, ĉar ĝi ja estas la vera ĉefaĵo. Do spektantoj nepre devas stari apud centro. La movoj de roboto devas esti singardaj kaj ĝentilaj. Venonta tempo montros ĉu ĉi tiuj revoj eble iam kondukos ĝis vera efektivigo.

Apliko de robotoj bezonas pli da tekniko kaj pli da programoj. Roboto bezonas ekzemple fonton de forto, sed la roboto mem estas nur ia stativo sen granda intelekto kaj sen potencaj talentoj.

Iamaniere robotoj estas certe interesaj. Ili tamen kaŭzas por mi melankolion. Eĉ simpla roboto estas komplika konstruaĵo. Apenaŭ eblus konstrui tian tute mem. Roboto devas scii la pozojn de siaj fustoj kaj raŭperoj. La amplekso, rapido kaj formo de movoj devas esti precize reguligeblaj. Oni bezonas bonajn programojn, bonajn servojn kaj bonan mekanikon.

Bonaj robotoj ne estas ĉipaj. Praktike vere utilaj bonaj robotoj eblas nur por granda kapitalo. Tial mi verŝajne en praktiko neniam povos vere labori kun pli bonaj robotoj. Certe mi bezonus multe pli da praktikado por povi bone koni la robotoj en praktiko. La principoj sole ne sufiĉas.

Do robotoj apenaŭ estos la rapida solvo por nia malgranda nacio Mueleja Insulo. Ni bezonas trovi ion alian vojon ĝis bona sukceso. Ni tamen kontinuos la diligentan studadon de tekniko kaj esperos bonan sorton. Nia plej konvena areo de agado estos provizore malgrandaj teknikaj detaloj de mekaniko kaj elektromagnetiko. Grandaj, komplikaj kaj multekostaj tutaĵoj ne estas nia propra kampo.

Kaj, ĉu ni eble venkos .......... JES, CERTE NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)