<<

#41 ; Kiel desegni stereoskopajn bildparojn el 3D-modeloj

>>

Stereoskopaj bildparoj estas malnova ideo. Antaŭe oni rigardis ilin tra stereoskopo, simpla optika ilo. Kun iom da praktiko eblas tamen vidi ilin ankaŭ sen stereoskopo.

Por soleni la 58-an naskiĝtagon (30.09.2016 19:30 UTC+2h) de fondinto de sendependa nacio Mueleja Insulo ni ĉi tie prezentos kiel oni povas fari stereoskopajn bildparojn el 3D -modeloj kun komputera programo SolidWorks.

La bildoj presentas ian optikan ilon taŭgan por testi sunhorloĝon kiu konsistas el speguloj. La mezuroj kaj la skalo estas nur arbitraj. En la centro estus la sunhorloĝo kiun oni testas, sed ĝi ne estas videbla en la bildoj. En la supra bildo "la Suno" estas en sudo en iu printempa aŭ aŭtuna tago.

Laŭ mi la esenco de bona stereoskopa bildparo estas ke la bildoj estu same grandaj kaj horizontalaj. Oni tamen devas rigardi la bildparon de sufice malproksime, rilate al ĝia grando.

En la suba bildparo ni vidas kiel "la Suno estas en okcidento", estas jam vespero. Estas printempo aŭ aŭtuno ĉar "la Suno" estas en la ĉiela ekvatoro. Certe ĉi tie nur ia lampo prezentas la Sunon.

En la programo estas facile prezenti la modelon el certa direkto. Ni tamen ja ne volas rigardi la ambaŭ bildojn de stereoskopa bildparo el sama direkto.

Ĉi tie mi prezentas la bildojn tiel ke estas angulo de 5° inter ili. Mi ne kredas ke la grando de angulo estus tre grava. Same bone la angulo povus esti ekzemple 2° aŭ 3°. Ni ja ne fakte scias kiel fore la objekto vere situas kaj kiel granda ĝi estas.

Kiel oni do procedu kun la programo? Mi faras apartan skizon al la horizonta nivelo. La centro de 3D-modelo estu en la centro de tiu skizo.

En la centro de horizontala skizo estas angulo kies grando povas esti ekzemple 20° au 25°. Kiam oni fiksas la 3D-modelon al la linio kies angulon oni povas facile ŝanĝi, oni povas fari bildparon tiel ke unu el bildoj estas kiel vidita de maldekstra okulo kaj la alia kiel vidita de dekstra okulo.

La okuloj ja ne vidas sole. La cerbo de homo vere formas la bildon kiun ni vidas. Bezonas eble iom da praktiko por vidi la stereoskopan efekton sen stereoskopo.

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)