<< | #120 ; Vizito por universitato de Tampere, Hervanta |
>> |
Ni restantaj 5 studantoj de aŭtomatiko en la universitata centro de Pori vizitis la urbon Tampere por atendi tie en kelkaj bazaj praktikaj ekzercaj laboroj kunigita kun aŭtomatika tekniko. La loko de universitato tie en urboparto Hervanta estas multe pli granda kaj komplika ol la universitata centro de Pori. Mi tie facile devojiĝus.
Ni veturis per aŭto de universitato. Printempo klare jam forte komencas. Nur tre malmulte da neĝo estis videbla dum vojaĝo, en iuj tre ombraj lokoj. Survoje mi vidis sur kampoj multaj grandaj birdoj, cignoj, anseroj kaj eĉ gruoj kun siaj escepte longaj piedoj.
Sed la ĉefa rolo de vojaĝo ja apartenis por tekniko. Ni volas fariĝi bonaj inĝenieroj. La apude fotita aparato por distili estis principe interesa, sed ĝi ne funkciis vere. Oni varmigas la aparaton per varmega vaporo.
Principe eblus distili alkoholo ĝis ĉirkaŭ 90% forto kun tiu "kolono". Plifortigado de alkoholo tamen estas severe ediktita en Finnlando. Nia propra civito Mueleja Insulo sendube estus multe pli liberala tiurilate. Alkoholo ja gajigas homaron!
Mi certe konfidas al libera alkohola politiko. Ni mem decidu pri nia propra vivo. Burokratoj estas senutilaj. Civitanaj rajtoj devus nepre inkludi liberan distiladon de alkoholo en hejmo por privata uzo. Ĉu iu alia povus decidi pri la vivo de plenkreska civitano ol la koncerna civitano mem?
Se mi havus multe da mono, fabriko por distili alkoholon certe estus unu interesa ebleco. Por tiu mi tamen en Finnlando bezonus oficialan permeson kaj licencon. Mi aŭdis ke la burokratoj supozas ke la aspiranto de permeso havis jam antaŭan sperton pri plifortigado de alkoholo.
Kiam tiu distilado de alkoholo tamen estas ĝenerale severe malpermesita, estas por mi iom malklare kiel oni povis laŭleĝe havigi la supozitan antaŭan sperton. Ĉu oni unue bezonas kondamnon por mallibereco pro senlicenca fabrikado de forta brando? La patro Veikko iom vendis alkoholon kontraŭleĝe kaj arestiĝis pro tio krimo, ĉu tio alkohola sperto en la familio sufiĉus por mia licenco por produkti brandon?
Alia teknika demonstro temis pri simpla hidraŭliko. Hidraŭliko havas grandan rolon en nia edukado. Oni ja uzas hidraŭlikon en multaj fortaj aparatoj kiel elkavatoroj aŭ ŝovelmaŝinoj, sed ankaŭ komune en industrio. Multaj moveblaj aparatoj ekspluatas hidraŭlikon.
Teknikaj eblecoj por industrio estas interesaj kaj tre multaj. Se oni havas monon aŭ estas juna, eblecoj abundas, almenaŭ principe. Mi nek havas monon nek estas juna. Do miaj solvoj de vivo devas esti aliaj.
Sendiskute mi envias la vastan mondon de teknikaj efektivigoj en industrio.
Se mi havus aŭton kaj povus movi libere. Se mi nur havus la monon por agi libere. Mi jam bone scius kion mi faru. Kun abunda mono mi kapablus dungi kaj "laboristigi" min mem.
La ideo de Finnhenge-monto eble estas tro aroganta por efektivigi, sed ekzistas multe da aliaj eblecoj.
Miaj propraj plej agrablaj aplikoj de aŭtomatiko certe estus astronomie motivaj kaj rilataj. Sunhorloĝo kun speguloj estas jam malnova revo. Teleskopoj povus uzi aŭtomatikon ekzemple por foti la ĉielon de steloj kaj planedoj nokte dum klara vetero. Multe da grandaj revoj kaj dolĉaj iluzioj. Tiuj tamen ne malŝparus la teknikon. Ili estus tre utilaj laboroj por evoluigi pli bonan teknikon kaj por disvastigi la profesian scipovon de bonaj inĝenieroj.
La ĉiutaga miraklo de lumo. La mirinda mondo de brilo kaj ombro, koloroj kaj formoj. Mi neniam ĉesos miri la lumon, admiri la stelojn.
Provizore tamen nur malgrandaj kaj malfortaj efektivigoj eblas por nia kara nacio Mueleja Insulo. Ni esperu pli bonan estontecon.
Kaj, jes ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |