<< | #122 ; Venu jam baldaŭ la unua tago de monato majo |
>> |
La unua de majo estas tradicia festo de printempo. Monato majo estas tre urĝa tempo por studanto de universitato pro multaj ekzamenoj kaj ekzercaj laboroj, sed mi volas ĉi tiel pase haste bonvenigi la unuan tagon de majo.
Mi provos atingi mian plej bonan rezulton. Kion mi kapablas, tion mi faros. La reston mi devas nur interrompi kaj eble kontinui poste se eblas aŭ provi ion alian. Ĉio ne eblos, bedaŭrinde. Tempo estas kruela kunlaboranto.
La polena situacio en Finnlando estas ĉiprintempe malfacila por alergiaj homoj. La antaŭa somero estis tre varma kaj arboj produktis multe da poleno. Betulo estas unu el la plej vulgaraj propekaj kaproj. Multaj finnoj estas alergiaj por la poleno de betulo. Eble betulo estas bela arbo, sed ankaŭ iom ĝena dum komenco de somero.
Arboj jam kreskigas hele verdaj folioj. Baldaŭ la videblecoj en arbaro grave ŝanĝiĝos pro multa nova foliaro.
Multe da studado min fervore atendas. Mi ne scias ĉu mi iom sukcese povos plenumi la ekzamenon de diploma inĝeniero, sed studado certe ne finiĝas en la mondo.
Eblecoj de praktika laboro ŝajnas provizore tre magraj. Mi povas nur esperi ke post la printempaj ardaj studadaj hastoj estos iom pli da bona sorto tiel ke la ekonomiaj eventualecoj aperos pli bonaj.
Propra firmo estus praktike la sola ebleco por labori, sed tian monon mi ne havas. Eblas plejparte nur revi kaj plani. Iom da praktika elektroniko kaj elektro-mekaniko tamen verŝajne eblos dum venonta somero. La demonstra teko de malgrandaj elektraj motoroj ankoraŭ atendas pli bonan tempon.
Multaj malgrandaj plantoj jam kreskas en naturo pro la varma vetero. Tamen daŭras iom da tempo antaŭ ol fanerogamoj produktos floroj.
Estas ĝenerale tre malfacile scii la ekzaktan specon de planto antaŭ ol la floroj estas pretaj. Tial kolektado de floraj plantoj povas ankoraŭ atenti sian plej favoran tempon. Mi bezonos novan "libron" kaj multe da molaj puraj novaj paperoj por sekigi plantojn.
La plantoj tamen ja devas scii sian propran specon. Ilia identeco ekzistas kaŝita ie en iliaj ĉeloj, en iliaj genoj. Por la ekstera mondo ili tamen ofte malkovras sian veran naturon kaj esencon nur per siaj pretaj folioj kaj siaj pretaj floroj.
Kaj, ĉu vi ankoraŭ tion dubas ..........
CERTE NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |