<<

#508 ; Ĉu io malbona dum la jaro 2026?

>>

Jam alproksimiĝas la fino de la jaro 2025. Mi legis el ioj sensaciaj artikoloj en la Interreto pri la malnovaj personoj sinjoro "Nostradamus" kaj la sinjorino "Baba Vanga". Laŭ la artikoloj tiuj famaj individuoj profetis kaj antaŭdiris tragikaj eventoj speciale por la venonta jaro 2026.

Mi ne komprenis kial iliaj profetaĵoj estus speciale validaj precize por la jaro 2026 kaj kion ili vere sciis ekzemple pri la artefarita intelekto, pri la moderna kaj futura plivarmigo de tutmonda klimato kaj aliaj modernaj fenomenoj. Mi tamen kredas ke la planedoj Venuso kaj Marso havas laŭ iliaj senbridaj teorioj ion por fari kun la aferoj, se mi bone komprenis.

Nu, mi tamen scias iom pri la videbleco de por la nuda homa okulo videblaj planedoj, kiel Venuso kaj Marso. Tial mi volas nun esplori, ĉu vere Venuso & Marso donos kialon por zorgo dum la venonta jaro. Mi kredas ke astrologistoj nomas Venuson al la planedo de amo kaj al la planedo de virina sekso. Ili ankaŭ opinias ke Marso estas la vira planedo de milito. Mi ne estas astrologisto, sed volas simple nur rakonti pri la videbleco de plej brilaj planedoj sur la ĉielo.

La supra mapo de ĉielo montras ke januaro de 2026 eble ne estas la plej bona monato por vidi planedojn. Ekzemple Marso kaj Venuso estas proksimume en la direkto de Suno kaj tial por ni nevideblaj. Tamen dum meznokto (loka suntempo 0/24 horoj) estos la brila planedo Jupitero (J) alte sur la suda ( E ) ĉielo, se ni rigardas la ĉielon el nordaj landoj. Miaj mapoj estas por la norda geografia latitudo 60°, sed la situacio ne estas tre alia ekzemple por geografiaj latitudoj 40° ... 50° Norden el terekvatoro.

Ni certe volas esplori nur tiajn tempojn kiam la Suno estas sub la horizonto, kion reprezentas la kurba verda streko sur la mapo. Ĝenerale tio en praktiko signifas aŭ vesperon post la sunsubiro aŭ matenon antaŭ la sunleviĝo.

Dum la monato marto estos la planeda situacio jam pli bona. La brilega planedo Venuso (V) aperos sur la vespera ĉielo, en okcidento ( LÄNSI ) iom post sunsubiro, proksimume dum loka suntempo 19 horoj. Kaj certe la brila Jupitero estos ankoraŭ bone videbla dum la tuta vespero.

Eĉ sur la relative hela ĉielo de monato Majo eblos vidi la brilajn planedojn Venuso kaj Jupitero vespere sur la okcidenta ĉielo proksimume je loka suntempo 21 horoj. Dum la someraj monatoj estas la ĉielo ĝenerale tro hela en la nordaj landoj. Somere estas la steloj kaj planedoj tial nur malbone videblaj ekzemple en Finnlando.

Tamen post helaj someraj monatoj por ni venos la jam relative malhela monato augŭsto. Nun ni tamen pli bone pensu pri la mateno anstataŭ vespero. Matene je la (iom frua) loka suntempo 04 horoj estos Jupitero denove videbla. Sur la orienta ( ITÄ ) ĉielo estos krom Jupitero ankaŭ videbla la alia interesa planedo Marso (M). Marso tamen ne estos tre brila dum la jaro 2026, kaj tial eble ne tre facila por trovi inter la steloj, se oni ne scias la precizan direkton, aŭ ne konas la konstelaciojn de steloj tre bone.

Dum monato novembro eblos vidi la planedojn Jupitero kaj Marso preskaŭ en la sama direkto. Ĉi tio kredeble povos faciligi identigon de la - ne tre brila - ruĝeta planedo Marso apud la brila Jupitero, se oni sekvas la planedojn dum multaj sinsekvaj matenoj. La planedoj estas videblaj ekzemple dum loka suntempo 6 horoj sur la suda ĉielo.

En decembro eblos denove por vidi ankaŭ la planedon Venuso matene ekzemple je loka suntempo 7 horoj. La brileco de Marso kreskos iom post iom dum la vintraj monatoj 2026/2027. Dum la sekvanta printempo 2027 estos Marso jam pli proksima al nia Tero kaj por niaj okuloj iom brila.

Mi preskaŭ forgesis la pli distancan planedon Saturno (S). Saturno certe estos vespere bone videbla dum la aŭtuno de 2025. Saturno situos proksima al la direkto de printempa ekvinokso (Rektascensio 0/24 horoj, deklinacio preskaŭ 0°) dum la tuta jaro. La ankoraŭ pli distancaj planedoj Urano (U) kaj Neptuno (N) estas ĉiam malhelaj kaj apenaŭ videblaj por la nuda homa okulo. La al la Suno plej proksima planedo Merkuro (m) estas ĝenerale iom malfacila por vidi el nordaj landoj.

Nu, ĉu estos malbona la jaro 2026, speciale kiam ni pensas pri Venuso kaj Marso? Miaopinie 2026 ne estos speciale malbona jaro por la por nudaj okuloj videblaj planedoj. Tamen mi ja ne estas astrologisto. Eble astrologistoj scias pli bone? Kredeble kaj amo kaj milito eblos bone dum la jaro 2026, same kiel dum ĉiuj aliaj jaroj.

Mi ne scias speciale multe pri amo kaj milito, sed mi scias iom pri la ĉielo. Tial mi pli bone rakonti nur pri la Suno kaj planedoj. "Suutari pysyköön lestissään" admonas malnova finna proverbo, tradukite esperante eble proksimume "Ŝuisto restu ĉe sia ŝuformilo" ; Ĉiu persono sin koncentru al la temo kion li/ŝi plej bone konas.

Sidera tempo ("steltempo, tempo de steloj") estas tre grava koncepto por la amikoj de nokta ĉielo, ĉar ĝi kurte kaj bone esprimas la pozon de loka ĉielo, tiel ke eblas estimi la direktojn de steloj sur la ĉielo. Tial ni pli bone zorgeme pensu pri la sidera tempo dum la jaro.

Nun ni pensu pri la jaro, pri la kvar sezonoj de jaro. Ni pensu pri la astronomie plej tipaj reprezentantoj de sezonoj, pri la aŭtuna ekvinokso, pri la vintra solstico, pri la printempa ekvinokso kaj pri la somera solstico. Ni pensu pri la loka meznokto kiam la Suno estas en nordo. Mi desegnis kvar bildojn pri tiuj situacioj de ĉielo.

Aŭtuno estas bona sezono, ĉar la loka sidera tempo estas egala al la loka suntempo. Nome meznokte estas la loka suntempo nul horoj kaj ankaŭ la loka sidera tempo estas samtempe nul horoj, ĉar la Suno estas en la direkto de punkto de aŭtuna ekvinokso, kio estas kontraŭa al la direkto de printempa ekvinokso. Meznokte la punkto de printempa ekvinokso do estas en sudo kaj la horangulo por la punkto de printempa ekvinokso tial estas nulo. Tial loka suntempo kaj loka sidera tempo egalas aŭtune je la fino de septembro. Meznokte rekte en la suda ĉielo do estas videblaj steloj kies rektascensio estas nul horoj (aŭ proksimume 24 horoj, kio estas egala al 0 horoj).

Dum la vintra solstico estas la Suno en la direkto de punkto de vintra solstico, proksimume 90° maldekstrumen el la direkto de aŭtuna ekvinokso. Meznokte estas la loka sidera tempo 6 horoj, ĉar la horangulo por la direkto de printempa ekvinokso estas 6 horoj, aŭ egale 90°. Meznokte dum la fino de monato decembro sur la suda ĉielo estas videblaj steloj kies rektascensio estas 6 horoj. Oni nome mezuras la rektascension el la punkto de printempa ekvinokso maldekstrumen, do al la kontraŭa direkto kompare al la sidera tempo, kion oni mezuras el sudo horloĝdirekte.

Printempa ekvinokso estas la temo por la sekvanta bildo. La Suno estas en la direkto de punkto de printempa ekvinokso. Je meznokto estas la loka sidera tempo 12 horoj, ĉar meznokte la horangulo de printempa ekvinokso estas 12 horoj. Nome meznokte estas la direkto de printempa ekvinokso en la direkto de nordo, same kiel la Suno. Tial estas dum la fino de marta monato en suda direkto de ĉielo videblaj steloj kies rektascensio estas 12 horoj.

Nu, somere estas la ĉielo eĉ meznokte tro hela en Nordo. Ni tamen povas konstati ke la loka sidera tempo estas 18 horoj kiam la loka suntempo estas nulo, do meznokte. Se eblus vidi stelojn en suda ĉielo, estus ilia rektascensio 18 horoj.

Ekzistas simpla malnova proksimuma regulo por loka sidera tempo. Loka sidera tempo (en horoj) je 18 horoj suntempo estas duoble la numero de monato je la 21-a (aŭ la 22-a) tago de monato. Ekzemple dum la 21-a tago de marto (la 3-a monato de jaro) je 18 horoj estas la sidera tempo do 2 * 3 = 6 horoj. Nature je meznokto, 6 horoj poste, estas la sidera tempo 6 horoj pli, do 12 horoj.

Ni povas diri ke la sidera tempo kreskas 2 horoj por monato, por la sama suntempo. En komenco de monato, du semajnoj pli frue, do proksimumme je la 7-a tago, estas la sidera tempo 1 horon malpli. Ekzemple: Kiom estas la loka sidera tempo dum la 8-a tago de novembro meznokte? Novembro estas ja 11-a monato, do por la 21-a tago kaj suntempo 18 horoj estus la sidera tempo 2 * 11 = 22 horoj. Por meznokto 6 horoj pli: 22h + 6h = 28 horoj, sed unu horon malpli por la 8-a tago: 28h - 1h = 27 horoj. Ni tamen fine reduktu la tempon por la norma intervalo 0 ... 24h, tiel ke ni subtrahas 24 horoj ; La fina rezulto do estas: 27h - 24h = 3 horoj.


Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)