| << | #509 ; Итоги года 2025 |
>> |
Grandaj politikaj estroj kutimas ĉe la fino de jaro referi kaj komenti gravajn aferojn de mondo el sia propra perspektivo. Mi ne estas tre granda estro, sed mi sole reprezentas la mikronacion "Mueleja Insulo" kaj mi volas jen esprimi miajn pensojn pri aktualaĵoj de nia propra malgranda mikronacio kaj de la pli granda mondo.
Kun la mikrokomputiloj Raspberry Pi modeloj 4 kaj 400 mi lastatempe longe uzis nur la varion 11, "Bullseye" de operaciumo Raspberry Pi OS. La pli malnova vario 10, "Buster" estis ioma elreviĝo kaj mi por longa tempo ne volis ŝanĝi la operaciumon, kiam mi fine trovis la bone funkciantan varion Bullseye.
Progreso tamen devas progresi. Tial mi jam ankaŭ nun uzas la pli modernajn operaciumajn variojn 12, "Bookworm" kaj 13, "Trixie". El Trixie ekzistas du varioj: 32 B kaj 64 B. Ili ĉiuj ĝis plue sufiĉe bone funkcias. Raspberry Pi nome estas honesta 64B komputilo. La laborajn tablojn de la modernaj operaciumoj vi vidas en la supraj fotoj.
Novaj varioj de operaciumoj iom-post-iom estas la fakto de vivo. Tiam oni bezonas aliigi la memoran karton de operaciumo. Tial oni pli bone konservi siajn proprajn gravajn datumojn en aparta USB-memoro (kion oni ne bezonas renovigi kiam oni renovigas la operaciumon) kaj ne sur la memora karto de operaciumo.
La programo por la propra fotilo de RPi estas jam alia ol por la varioj 9, "Strech" kaj por la famaĉa Buster. Tial mia uzo de RPi-fotiloj bezonas novan komencon. Malnova tempo ne returnos, ni devas kapabli vivi kun la moderna mondo kaj kun la futuro.
La jaro 2025 jam ŝajnas tre bona por la operaciumo Linux. Mi estas tre optimisma. Ni bezonas lerni por vivi sen Windows kaj sen Microsoft. Nova komputilo kun Windows 11 estus tro multekosta por multaj uzantoj. Ni bezonas simplajn kaj ekonomiajn solvojn. Malmultekosta "inteligenta" telefono kaj malnova, sed surprize efika Linux komputilo estas bona kombinaĵo.
La tagoj ĝenerale estas iom mallongaj kaj - dum nuba vetero - iom malhelaj ĉirkaŭ la vintra solstico. En la supra foto vi vidas la lokan riveron de Pori je preskaŭ loka tagmezo, fotita el la ponto "Porinsilta" okcidenten. La temperaturo estis super 0°C kaj tial la koloroj de tero kaj akvo estas malhelaj, nenia neĝo, nenia glacio.
Sed kiom longa estis la plej mallonga tago de jaro en la urbo Pori? Kiam leviĝis kaj subiris la Suno por la urbo? Ni pli bone konsulti la finnan almanakon de jaro 2025 por trovi bonan solvon.
La almanako ne donas rekte la horojn de sunleviĝo kaj sunsubiro por la urbo "Pori", sed ĝi donas la horojn ekzemple por la urboj "Helsinki" kaj "Jyväskylä". Eblas kalkuli la horojn el tioj informoj utiligante la mapon de almanako.
Ni povas desegni sur la mapo rektan linion inter la urboj "Helsinki" kaj "Jyväskylä". Ĝi estas proksimume 25 milimetrojn longa. Ni povas desegni el nia urbo al la unua linio horizontan linion kio proksimume reprezentas nian geografian latitudon. La latitudo de urbo "Tampere" estas preskaŭ la sama.
El "Helsinki" ĝis la krucaĵo de linioj estas la mezuro sur la mapo proksimume 16 milimetroj. Plue ni povas taksi ke la diferenco en geografiaj longitudoj inter la urbo kaj la krucaĵo de linioj estas proksimume 13 minutoj de tempo.
Ni ekzamenu la horojn de sunleviĝo kaj sunsubiro por la urboj "Helsinki" kaj "Jyväskylä" por la tago de vintra solstico de jaro 2025, por la dato 21.12.2025. La almanako donas la sekvantan informon por la tempa sistemo UTC + 2 horoj kion ni en Finnlando uzas vintre:
Helsinki Jyväskylä ------------------- -------------------- sunleviĝo sunsubiro sunleviĝo sunsubiro 9:24 15:13 9:43 14:47 |
El ĉi tioj ni povas kalkuli ke la Suno leviĝas en Jyväskylä 19 minutoj pli malfrue ol en Helsinki kaj la Suno subiras en Helsinki 26 minutoj pli malfrue. Ni kalkulu unue la horojn por la krucaĵa punkto de mapo.
Jen mia ia enkonduka parta solvo : Tempo por Helsinko + 16/25 * diferenco de horoj
La diferencoj estas +19 minutoj por la sunleviĝo kaj (negativa) -26 minutoj por la sunsubiro. Kaj mi kalkulas por la sunleviĝo en la krucaĵa punkto : 9:24 + 16/25 * 0:19 = 9:36 proksimume
Same mi kalkulas por la sunsubiro en la krucaĵa punkto : 15:13 + 16/25 * (-0:26) = 14:56 proksimume.
Sed ni ja fine volas la horojn, ne por la krucaĵa punkto sur la mapo, sed por nia urbo Pori. Tial ni aldonu la tempan diferencon +13 minutoj, kion kaŭzas la diferenco en geografia longitudo. Tempoj ja estas pli multe por okcidento kiam ni pensas pri la movado de Suno ĉar la Tero rotacias orienten.
La finaj rezultoj por la plej mallonga tago de jaro en la urbo Pori do estas:
Sunleviĝo ; 9:36 + 0:13 = 9:49 Sunsubiro ; 14:56 + 0:13 = 15:09
En praktiko tamen fakte estas ĝenerale malfacile por observi la horojn kun la teoria precizeco ±1 minuto de tempo. La tempoj do estas en praktiko nur proksimumaj. La tuta longo de tago estis ĉirkaŭ 5 horoj kiam ni pensas ke tago estas la tempo el sunleviĝo ĝis sunsubiro. En praktiko la diurna heleco tamen iom varias. Kaj certe la civitanoj ankoraŭ ne dormas je 15 horoj.
Interese ke la Suno subiras en Pori iom pli frue ol en Helsinki. Dum vintra solstico estas la deklinacio de Suno plej suda, δ = -23,44° . La situacio certe estas alia ekzemple kiam la deklinacio de Suno estas 0° dum printempa kaj aŭtuna ekvinokso.
Nu, kredeble ni kontinuos por agi kaj skribi ankaŭ dum la sekvanta jaro 2026. Ankaŭ la sekvanta jaro verŝajne estos bona jaro por la operaciumo Linux.
La tradiciaj ludilaj raketoj kaj bomboj de nova jaro jam bruas en la malhela vintra vespero. Animaloj de naturo kaj multaj dombestoj sendube timas la laŭtajn krakojn kaj klakojn.
Nature raketoj kaj bomboj ankaŭ min tre interesis kiel junulo, sed nuntempe mi povus bone vivi sen ili.
Mi ne kutimas doni bonaj promesoj por la nova jaro. Mi tamen esperas ke la jaro 2026 estos bona jaro por la studado de kemio kaj por la studado de rusa lingvo. Ambaŭ ili estas gravaj temoj. Certe mi devos somere diligente labori por novaj varioj de miaj planedaj programoj, ankaŭ por PHP.
La Jula viro jam finis labori por ĉi tiu jaro, sed por la sekvanta Julo mi esperas multe da mono, ekzemple grandan senimpostan lotaĵon, almenaŭ kelkaj milionoj da €.
Kaj certe fine .......... NI VENKOS!
| La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |