| << | #506 ; Vilaĝo de feoj kaj elfinoj |
>> |
En la biblioteko de urbo Pori estis en aŭgusto junulara ekspozicio pri la vilaĝo de elf(in)oj kaj fe(in)oj. Nu, kredeble la artist(in)oj plej bone scias kia tia vilaĝo vere estas. Jen iom da ilia vidaĵo pri la serioze grava temo.
Miaopinie ni ĉiuj bezonas en ĉi tio kruela mondo nian propran - almenaŭ mensan kaj spiritan - vilaĝon de elfoj kaj elfinoj, koboldoj kaj gnomoj. Ni bezonas ion lokon aŭ ion temon, kio estas nia vera spirita hejmo, aŭ nia bona rifuĝejo.
Estas jam septembro, sed la vetero estas ankoraŭ somere varma. Kelkaj folioj de betulo estas jam iom malbelaj, flavaj aŭ brunaj. Ioj suproj de aceroj estas jam aŭtune ruĝetaj, sed aperas belaj. Plejparte la naturo tamen vivas forte preskaŭ same kiel somere.
Sciuroj estas iom tro kuraĝaj en la trafiko de urbo. Ili fidas tro multe al ilia propra movlerteco kaj supermezura vigleco. Tamen ekzistas absolutaj limoj por eblecoj. La kruela mondo neniam sentas nek kompaton nek penton.
Sed kia estas mia vidaĵo pri mia propra mensa kaj spirita vilaĝo de elfoj kaj koboldoj? Mia plej kara hejma temo, la domo de animo, menso, spirito, psiko?
Somere mia propra spirita vilaĝo certe estis la planeda programo kion mi konstruis. Mi rakontis pri tio en kelkaj antaŭaj artikoloj. La programo laboras en moderna Interreta foliumilo, sen aliaj programoj ol la propra "JavaScript" interpreta lingvo de foliumilo.
Nu, nature mi havas ankaŭ aliaj spiritaj vilaĝoj de elfoj ... ekzemple la interesaj kaj utilaj kursoj de kemio kaj la rusa lingvo.
En la esperanta artikolo #498 mi provis rakonti pri la plej belaj ĉielaj planedaj spektakloj de jaro 1953, uzante kiel helpilo navigacian jarlibron de la jaro.
Mi selektis kiel interesaj datoj la printempan vesperon de 20.03.1953 kaj la aŭtunan matenon de 23.09.1953.
Nun mi volas provi kaj testi kiel la planeda programo prezentas la supre menciitajn situaciojn de planeda ĉielo. Ĉu miaj malnovaj desegnaĵoj estis bonaj?
Vi notu ke en la mezo de mapo estas la rektascensio alia. Unue estas en la mezo de mapo la RA 0/24 horoj, tiel ke la Suno kaj planedoj estas bone videblaj proksime unu al la aliaj. En la dua mapo estas en la mezo la norma rektascensio 12 horoj, tiel ke la valuoj de rektascensio komencas el la dekstra rando de mapo, kio estas kutime.
La samajn mapojn vi povos vidi en la planeda programo kun ĉi tiuj: por la printempa vespero kaj por la aŭtuna mateno ; Espereble la kurba horizonto sur la ekvatora mapo ne ĝenas vin? Mi volas ke ekvatoro de ĉielo estu rekta linio sur la ekvatora mapo de ĉielo. Tial la horisonta linio devas esti kurba sur la sama mapo.
Vi tamen bezonas mem selekti la azimutojn por la horizonto en la programo se vi volas ilin vidi ... ĉar ekzistas nenia GET-parametro por tio ... kaj poste en la programo presu la butonon KALKULU!
La jaro 1953 estis tre bona por Venuso, ĉar la brila planedo estis bone videbla printempe sur la vespera okcidenta ĉielo kaj post somero aŭtune sur la matena orienta ĉielo.
Nu, tre belaj ĉielaj spektakloj. Sinjoro Martti Marttila certe devas honti se li maldiligentis kaj ne ilin vidis dum la jaro 1953 en la lernejo de "Alavalli", kvin jaroj antaŭ mia naskiĝo. Estas ja bone se oni posedas grandan palmon kaj grandan vostopianon en sia hejmo kaj eĉ relative malgrandan "Volkswagen" -aŭton, kiel sinjoro M.M. posedis, sed la ĉielo kaj la planedoj certe estas plej gravaj naturaj fenomenoj. Ilin oni ne rajtas ignori.
Tamen ekzistas ioma problemo kun la tempoj. La programo kalkulas koordinatojn nur por 0h Universala Tempo. Mi tamen uzis iom aliaj UT-tempoj por desegni la mapojn mane, helpe de navigacia jarlibro. Indas kontroli la rezultojn por 0 horoj UT. Nu, nenia superabunda problemo, estas ja bone por denove iom testi la rezultojn, ĉifoje por la jaro 1953.
Jen la rezultoj el la kalkula programo, por 0 horoj UT:
20.03.1953 23.09.1953
α δ α δ
Suno 23.9443h -0.3623° 11.9798h 0.1313°
Venuso 1.7685h 18.2109° 10.0688h 12.7115°
Marso 1.8468h 11.4173° 10.4994h 10.7371°
Jupitero 3.118 h 16.7188° 5.6875h 22.7898°
Informo el la navigacia jarlibro por la jaro 1953, por 0 horoj GMT (kio estas proksimume la sama kiel 0h UT):
20.03.1953 23.09.1953
Aries GHA : 177° 13,7' 1° 32.7'
G.H.A Dec. G.H.A. Dec.
Suno 178° 04.0' S 0° 21.7' 181° 51.0' N 0° 07.9'
Venuso 150° 42.0' N 18° 12.7' 210° 30.9' N 12° 42.7'
Marso 149° 31.6' N 11° 25.0' 204° 03.3' N 10° 44.2'
Jupitero 130° 27.5' N 16° 43.1' 276° 14.1' N 22° 47.4'
Ni povas uzi la apudan desegnaĵon por kompreni kiel oni kalkulas rektascension (RA), se oni scias la horangulon de objekto en Greenwich, la valuon GHA por la objekto.
La valuo "Aries GHA" en la navigacia jarlibro ja estas la sama kiel la loka sidera tempo de Greenwich -meridiano, GST.
Egalas ja GST = GHA(de objekto) + RA(de objekto) kaj tial ni povas kalkuli la valuon por rektascensio de objekto : RA = GST - GHA(de objekto)
Unue mi tamen pli bone kalkulu la angulojn de navigacia jarlibro al decimalaj gradoj. La "S" (por "South") en la deklinacio de Suno signifas sudan deklinacion, do negativan valuon. Kaj la "N" signifas Nordan kaj do pozitivan valuon por deklinacio, Norden el la ĉiela ekvatoro.
20.03.1953 23.09.1953
Aries GHA : 177.2283° 1.5450°
G.H.A Dec. G.H.A. Dec.
Suno 178.0667° -0.3617° 181.8500° + 0.1317°
Venuso 150.7000° +18.2117° 210.5150° +12.7117°
Marso 149.5267° +11.4167° 204.0550° +10.7367°
Jupitero 130.4583° +16.7183° 276.2350° +22.7900°
La valuoj de deklinacioj estas jam pretaj kaj oni povas kompari ilin al la deklinacioj kiojn la planeda programo produktis. Ni tamen volas kalkuli ankaŭ la rektascensiojn kaj aliigi ilin el gradoj al horoj por povi kompari la rezultojn kun la programo.
Tial ni kalkulas unue en gradoj la rektascension RA = GST - GHA = Aries GHA - G.H.A.(de objekto) ; se la rezulto estas negativa, ni aldonu 360° tiel ke la RA estas inter limoj 0 ... 360°. Poste mi dividas la gradojn per 15 por produkti la RA-valuojn en tempa mezuro, en horoj kiojn la kalkula programo uzas.
Por la dato 20.03.1953
Suno Venuso Marso Jupitero
Aries GHA 177.2283° 177.2283° 177.2283° 177.2283°
- GHA° -178.0667° -150.7000° -149.5267° -130.4583°
---------- ---------- ---------- ----------
RA° -0.8384° 26.5283° 27.7016° 46.7700°
(+360) 359.1616°
(/15)
RA (h) 23.9441h 1.7686h 1.8468h 3.1180h
Kaj la sama kalkulado GHA -> RA, uzante sideran tempon kiel helpilo, por la alia dato 23.09.1953:
Por la dato 23.09.1953
Suno Venuso Marso Jupitero
Aries GHA 1.5450° 1.5450° 1.5450° 1.5450°
- GHA° -181.8500° -210.5150° -204.0550° -276.2350°
---------- ---------- ---------- ----------
RA° -180.3050° -208.9700° -202.5100° -274.6900°
(+360) 179.6950° 151.0300° 157.4900° 85.3100°
(/15)
RA (h) 11.9797h 10.0687h 10.4993h 5.6873h
Nu, miaopinie relative bonaj rezultoj, eraro pli malgranda ol kion la nuda homa okulo povas vidi. La programo ja norme uzas la ekvinokson de koncerna tago kaj 'Apparent' koordinatojn, kio bone sidas kun navigado. Astronomia navigado nome funkcias kun la vera ĉielo de koncerna tago, kaj ne ekzemple kun la fiksaj J2000.0 koordinatoj de steloj.
Pri la grafike iom pli modesta finnlingva planeda programo por la jaroj 1960 ... 2039 mi lastatempe pensis ke eble mi tamen longigos la tempon de programo al jaroj 1930 ... 2039 aŭ eble eĉ por la jaroj 1920 ... 2039? Mia patrino "Armi" nome naskiĝis dum la jaro 1930 kaj mia patro "Veikko" dum la jaro 1922. Estus interese por vidi en la programo la planedajn ĉielojn de tioj distancaj jaroj.
Kaj certe fine .......... NI VENKOS!
| La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |