<<

#498 ; Klaraj ĉieloj por la jaro 1953

>>

Mi vivis dum miaj fruaj jaroj ĉe flanka vilaĝa lernejo en ostrobotnia kamparo. Tie estis la estra instruisto la sinjoro Martti Marttila ĝis proksimume la jaro 1965 kiam li jam fariĝis pensiulo. Li estis tre alte respektita kaj grava figuro en la vilaĝo. Li havis aŭton Volkswagen kaj telefonon endome. En lia hejmo li kaj lia edzino havis belan grandan pianon kaj eĉ relative altan palmon. Certe ne ordinare en kamparo. Li laboris en la lernejo almenaŭ ek de 1920-aj jaroj, do iom longe.

Mi naskiĝis en 1958 kaj mi memoras sinjoron Marttila el la 1960-aj jaroj. Mi ekzemple memoras kiel mi ludis en la korto de lernejo kaj sinjoro Marttila kuretis tra la korto por alporti lian aŭton. Eble li bezonis viziti vendejon? Mi aŭdis kiel moneroj tintis kaj sonoris en lia poŝo. Ian veran haston li tamen tute ne havis. Liaj piedoj ne estis tre bonaj, sed ofte li kuretis mallongajn distancojn. Li kredeble estis en milito proksimume dum la jaroj 1939 ... 1944, sed liaj piedoj eble estis iom malbonaj jam antaŭe.

Certe la vivo en la vilaĝa lernejo estis iom alia ekzemple dum la 1920-aj jaroj. La instruistaj geedzoj havis almenaŭ unu bovinon kaj iom da kampoj por kreskigi ekzemple fojnon por la animaloj. Do kredeble ili ankaŭ iom laboris kiel bienuloj. Ili ankaŭ havis iom grandan ĝardenon. Dum mia tempo ili apenaŭ plu praktikis agrikulturon. La cirkonstancoj en finna kamparo certe multe aliiĝis dum la 1920-aj ... 1960-aj jaroj.

Mi ofte provis pensi kiajn cirkonstancojn sinjoro Marttila havis dum tioj longaj jaroj por observi la ĉielon, la stelojn kaj la plenedojn? Nu, nature li havis multaj aliaj banalaj aferoj por zorgi, kvankam ili ne havis proprajn infanojn, kaj mi tute ne scias ĉu astronomio kiel hobio lin eble speciale interesis. Mi tamen kredas ke ĝenerala natura scienco lin ravis.

Mi kelkfoje revis pri la vivo de sinjoro Marttila. Se mi estus li ekzemple dum la 1950-aj jaroj, mi certe utiligus la iom favorajn kamparajn cirkonstancojn por sekvi la movojn de planedoj sur la ĉielo, almenaŭ aŭtune kaj printempe. Somere estas la ĉielo nokte tro hela kaj miaopinie vintre estas ofte tro malvarma vetero kiam la steloj estas videblaj.

Hazarde mi antaŭ nelonge trovis la apude fotitan libron "THE ABRIDGED NAUTICAL ALMANAC for the year 1953". Tio jaro estis 5 jaroj antaŭ mia naskiĝo. Eble sinjoro Marttila estis tiam ankoraŭ en relative bona sanstato kaj lia vivnivelo estis jam bona? La cirkonstancoj por observi la noktan ĉielon estis tiam relative bonaj?

Mi iom enviias sinjoron Marttila. Se mi estus sinjoro Marttila dum la jaro 1953, mi certe observus la planedojn kaj stelojn. Jen mi provas prezenti la ĉielajn cirkonstancojn por la printempo kaj aŭtuno de jaro 1953. La menciita navigacia fonto donas bonan informon por la tasko. Ni povas supozi ke la geografia latitudo de loko estas proksimume 60° norden el ekvatoro, por uzi la sciojn en miaj fontaj libroj rekte. Mi selektas printempan kaj aŭtunan ekvinokson por esplori. Printempa ekvinokso okazis dum la 20. tago de monato marto kaj la aŭtuna ekvinokso dum la 23. tago de septembro 1953.

La sekvantaj fotoj el la navigacia fonto atestas multaj aferoj pri la videbleco de planedoj. El la suba parto ni vidas ke ĉirkaŭ la printempa ekvinokso (MARCH 20) estis la planedoj Venuso, Marso kaj Jupitero orienten el la Suno, do videblaj sur la vespera ĉielo post sunsubiro. El la supra parto ni vidas ke ĉirkaŭ la aŭtuna ekvinokso (SEPTEMBER 20) estis la planedoj Venuso, Marso kaj Jupitero okcidenten el la Suno, do videblaj sur la matena ĉielo antaŭ sunleviĝo.


Do, certe indas koncentriĝi al la nomitaj tri planedoj. La planedo Marso ne estis speciale brila dum la jaro 1953, sed tamen kredeble observebla.

La fonto donas ekvatorajn mapojn de ĉielo kaj la lokojn de navigaciaj steloj. Mi esperas por ilin utiligi. Por ni la plej utila estas la mapo por rektascensio en tempa mezuro 0h ... 12h kaj do en gradoj 0° ... 180°, ĉar tiu prezentas kaj la printempan vesperan ĉielon kaj la aŭtunan matenan ĉielon. La punkto de printempa ekvinokso estas en ĉiela ekvatoro je 0° (aŭ egale je 360°) kaj la punkto de aŭtuna ekvinokso je 180°. Navigistoj ofte uzas la nomon SHA kiu estas en gradoj SHA = 360° - rektascensio.

La supra mapo do prezentas la parton de ĉielo kie la ekliptiko estas norden el la ekvatoro. Tie estas la planedoj plej bone videblaj el nordaj landoj. En la suba mapo estas la ekliptiko suden el la ekvatoro kaj tie la videbleco de planedoj estus pli malbona. Printempa mateno kaj aŭtuna vespero ne estas por norduloj same favoraj por observi planedoj, pro la direkto de ekliptiko.


Ni povus jam desegni la proksimumajn lokojn de planedoj sur la stelmapo uzante la sekvantajn sciojn el la fonto. Por la 20.tago de marto estas la SHA-valuo por Venuso 333° kaj deklinacio +18°, por Marso estas SHA = 332° kaj deklinacio +11°, por Jupitero SHA = 313° kaj deklinacio +17°.


Por la 22.tago de septembro estas por Venuso SHA = 210° kaj deklinacio +13°, por Marso SHA = 203° kaj deklinacio +11°, por Jupitero SHA = 275° kaj deklinacio +23°. Deklinacio norden (N.) nome estas pozitiva.

Mi provas desegni la proksimumajn lokojn de Venuso (V), Marso (M) kaj Jupitero (J) sur la sama mapo, dekstre por la printempa vespera ĉielo kaj maldekstre sur la matena aŭtuna ĉielo. Jupitero klare estas bone videbla kaj dum printempo kaj dum aŭtuno.

El printempa ekvinokso al aŭtuna ekvinokso, dum proksimume duonjaro, la Suno do veturis en nia supra mapo el dekstra flanko al maldekstra flanko. Samtempe Jupitero movis el la dekstra desegnita loko al la maldekstra desejnita loko, do pli malmulte. La planedoj Venuso kaj Marso movis pli multe.

Ni bezonas pli da informo por la objektoj. Unue por printempa vespero:


Kaj sekve ankaŭ por la septembra mateno:


Grava demando estas la tempoj de septembra sunleviĝo kaj marta sunsubiro. Kiam estis la ĉielo konvene malhela por observi planedojn? Tempo en la navigacia fonto estas plejparte G.M.T. (Greenwich Mean Time), kio estas proksimume la meza tempo sur la geografia longitudo 0° de Greenwich kaj proksimume la sama tempo kiel UT (Universal Time).

Mi volas nun kalkuli la informon por la geografia longitudo 23° orienten el Greenwich, por Suda Ostrobotnio. Mi tamen kredas ke la tempoj por sunleviĝo (Sunrise), sunsubiro (Sunset) kaj krepusko (Twilight) estas por loka meza tempo, kio en mia hejma vilaĝo estas proksimume 23° / (1h / 15°) = 1,53 horoj pli multe ol UT (aŭ GMT), aŭ 1 horo kaj 32 minutoj pli multe ol la loka meza tempo sur la meridiano de Greenwich. La UT do estas 1:32 pli malmulte on la loka tempo

Por la tago de printempa ekvinokso mi vidas en la fonto por latitudo 60°N la tempon por sunsubiro 18:14 kaj por vespera krepusko 18:56. Tioj ne estas videblaj en la foto, ĉar la tempoj estas nur por ĉiu dua tago. Mi volas uzi ekzemple la informon G.H.A. (Greenwich Hour Angle) por tuta UT-horo kaj tial mi selektas lokan tempon 18:32 tiel ke ni ( subtrahante 1:32 ) atingas la UT tempon ekzakte 17 horoj. Eble estas iom frue por vidi Marson?

Por la tago de aŭtuna ekvinokso la fonto donas por latitudo 60°N la tempon por matena krepusko 05:03 kaj por sunleviĝo 05:44. Nu, mi selektas lokan tempon 05:32 tiel ke -1:32 donas la ekzaktan UT tempon 4 horoj. Jes, certe la ĉielo jam estas iom hela, sed ni ja volas kalkuli nur proksimuman informon por la planedoj.

Ĉifoje mi intencas uzi la pompan libron "SIGHT REDUCTION TABLES FOR MARINE NAVIGATION, VOL 4, Latitudes 45° - 60°" por trovi la horizontajn koordinatojn. La libro enhavas multe da pretaj rezultoj por multaj kazoj. Iom multekosta libro, sed facila por uzi.

Kiel ni do progresu. La navigacia libro donas por la selektitaj tagoj kaj tempoj kaj objektoj la ĉielajn koordinatojn GHA (Horangulo en meridiano de Greenwich, el sudo okcidenten) kaj deklinacio (Dec. ; angulo norden el ekvatoro). Ni bezonas kalkuli la lokan horangulon LHA = GHA + 23° ĉar ni situas 23° orienten el Greenwich.

Sekve ni povas uzi la nomitan libron por trovi el loka horangulo (LHA) kaj deklinacio (kaj nia proksimuma geografia latitudo 60°N) la horizontajn koordinatojn por la objekto. Mi kalkulas nur proksimumajn rezultojn. Fakte mi devus uzi latitudon 62° por la hejmvilaĝo, sed tio estas ekster la latitudoj de mia libro. La rezultoj tamen estos proksimume korektaj.

Por la printempa dato 20.03.1953, UT 17 horoj, Latitudo +60°, Longitudo +23°, oficiala finna tempo 19 horoj :

        Suno         Venuso         Marso        Jupitero
       ---------    ---------      ---------    --------
GHA      73,1°        46,4°          44,7°        26,0°
+23°
LHA      96°          69°            68°          49°

Dec       0°         +18,3°         +11,6°       +16,7°

Hc       -3°         +26°           +21°          34°
Zn      275°         261°           257°         241°

Jen estas Hc la kalkulita alto de objekto super horizonto kaj Zn estas la azimuto de objekto, el nordo horloĝdirekte (al oriento, sudo, okcidento).

Simpla desegnaĵo pri la vespera situacio. Proksimumaj direktoj de planedoj per literoj: V Venuso, M Marso, J Jupitero.

Kaj la kalkulado por la aŭtuna mateno 23.09.1953, UT 4 horoj, oficiala finna tempo 6 horoj:

        Suno         Venuso         Marso        Jupitero
       ---------    ---------      ---------    --------
GHA     241,9°       270,5°         264,1°       336,4°
+23°
LHA     265°         293°           287°         359°

Dec       0°         +12,6°         +10,7°       +22,8°

Hc      -2°          +23°           +18°         +53°
Zn      86°          104°            99°         179°

Kaj simpla proksimuma grafiko pri la matena ĉiela situacio.

Nu, la Suno ne estas tre malalte por tioj tempoj kaj tial la ĉielo estas iom hela, kvankam la Suno estas sub horizonto. La printempa tempo povus esti iom pli malfrua kaj la aŭtuna tempo iom pli frua tiel ke la ĉielo estus pli malhela kaj tamen estus la planedoj klare videblaj super horizonto.

Ĉiuokaze ni povas konstati ke sinjoro Marttila havis bonaj cirkonstancoj por observi la planedojn dum 1953 kaj printempe vespere kaj aŭtune matene.

Li hontu se li ne uzis ĉi tiujn bonajn eblecojn! Mi scias ke almenaŭ ĉirkaŭ 1970 li havis binoklon ... kaj verŝajne jam multe antaŭe.

El la parencara libro de "Petäys" mi vidas ke mi kaj sinjoro Martti Juhonpoika Marttila fakte estas iom parencaj. Li naskiĝis en komunumo Kauhajoki 1900 kaj mortis 1975 en komunumo Jalasjärvi. Lia edzino mortis jam 1972. Mi tamen kredis ke ŝia nomo estus Alma.

Liaj gepatroj estis ankaŭ instruistoj kaj ili transloĝiĝis el Kauhajoki al Jalasjärvi. Kurioze lia patrino mortis en 1952, en decembro, unu jaron antaŭ nia grava jaro 1953.

Nu, mi ne rajtas tro severe riproĉi sinjoron Marttila ĉar estas parenca. Kredeble li vivis fruktan kaj bonan vivon. Kaj eble li tamen observis planedojn?




Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)