<< | #497 ; Aŭ vintro aŭ printempo? Aŭ paco aŭ milito? |
>> |
Situacio en Eŭropo kaj eble eĉ en la tuta mondo ŝajnas jam nestabila kaj minaca. NATO evidente volas komenci grandan militon dum la jaro 2025 en Eŭropo. Nu, certe ankaŭ Rusujo estas fakte geografie plejparte en Eŭropo. Politikistoj de okcidentaj landoj tamen volas pensi pri Eŭropo tute sen Rusujo.
Miaopinie finnoj ne bezonas Ukrajnon. Estas tro multekoste por subteni la tute vanan militon en Ukrajno. Ukrajno fakte jam malvenkis en la milito. Estus pli racie por kapitulacii sen kondiĉoj. Miaopinie Ukrajno simple apartenas al Rusujo.
Rusujo neniam akceptos NATO-membrecon por Ukrajno. Rusujo certe ne akceptos okcidentajn nukleajn armilojn ĉe la pordoj de Moskvo. Ĉu ne facile por kompreni? Ĉu vi kredas ke Usono akceptus rusajn nukleajn armilojn proksime, ekzemple en Kubo?
Evidente multaj homoj pensas ke ankaŭ aliaj eŭropaj landoj estos en danĝero dum la venontaj jaroj se Rusujo "oficiale" venkas la militon. Miaopinie en Ukrajno temas simple nur pri Ukrajno. Pli bone oni finigu la vanan militon kiel eble rapide. Ukrajno tute ne estas Finnlando.
Se oni permesas la militon por kontinui, ekzistas risko por pli granda milito en Eŭropo, eble eĉ la jam fifama kaj longe atendita Tria Mondmilito, eble eĉ nuklea milito en la tuta mondo? Eble estos kiel konsekvenco la tiel nomita "Nuklea vintro", seninterrompa vintro en la tuta mondo dum multaj jaroj.
Kion vi intencas por manĝi dum Nuklea vintro, kio daŭras seninterrompe por multaj jaroj? Eble vian propran familion aŭ eble tamen unue vian najbaron? Ĉu vian hundon aŭ katon? Viajn proprajn piedojn? Estus nome malfacile por trovi vegetaranan manĝaĵon dum Nuklea vintro. La plantoj ne kreskas dum vintro en la naturo.
Klare ni ordinaraj homoj tamen bezonas ion alian ol nuran idiotan atendadon de 3-a mondmilito. Arto kaj interesaj artaĵoj povas esti fonto de forto por multaj individuoj. Homa aktiveco helpas por eliri kiel venkinto en la vivo.
Por mi estas kaj espereble ankaŭ estos gravaj temoj dum la venontaj jaroj inter alie la rusa lingvo, kemio kaj biologio. Mi esperas por lerni multe.
Estas certe interese por studadi kaj kelkaj partoj de historio estas interesaj, sed mi lastatempe lernis ke tamen ĝenerale ne estas interese por studadi historion en universitato. Historio de universitato estas nur parte interesa. Bedaŭrinde ne eblas studadi en universitato ekzemple historion de tekniko, armiloj, agrokulturo, scienco, kemio, biologio kaj aliaj interesaj temoj.
Labora vivo klare estas jam por mi tute neebla, sed ekzistas vivo ekster oficiala laboro. Nu, oni povus eĉ diri ke vera kontentiga vivo eblas nur ekster ordinara laboro.
Jes, la granda mondo estas tute freneza kaj mensmalsana. En nia malgranda mondo tamen eblas por ni por vivi utilan kaj racian vivon.
Por trankviligi la tutan frenezan mondon mi tamen nun volas prezenti la vortojn por la naskiĝtaga kanto de fama rusa krokodilo "Gena".
Ĉi tiojn vortojn de kanto oni povas trovi en Interreto ekzemple en youtube.com
serĉante la anglan frazon "LYRICS Crocodile Gena's song". Jen la tuta adreso: Kanto de krokodilo Gena
Песня крокодила Гены Пусть бегут неуклюже Пешеходы по лужам, А вода по асфальту рекой. И неясно прохожим В этот день непогожий, Почему я веселый такой? А я играю на гармошке У прохожих на виду. К сожалению, день рожденья Только раз в году. |
Прилетит вдруг волшебник В голубом вертолете И бесплатно покажет кино. С днем рожденья поздравит И, наверно, оставит Мне в подарок пятьсот эскимо. А я играю на гармошке У прохожих на виду. К сожалению, день рожденья Только раз в году. К сожалению, день рожденья Только раз в году. |
Estu la granda mondo senespera kaj kaosa. Nia propra malgranda mondo povas tamen esti trankvila kaj serena. Ni estu kiel pupoj kaj koboldoj en ilia miniatura hejmo.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |