<< | #496 ; Jam alvenis vera vintro? |
>> |
En februaro jam ŝajnas ke la vintro vere fine komencis, eĉ ĉi tie en okcidenta Finnlando. Kelfoje dum frosto eblas vidi el prujno blankaj suproj de betulo kontraŭ sennuba blua ĉielo.
Oficiale estas blanka kaj blua la koloroj de Finnlando. Io finna kanto ankaŭ asertas ke la samaj koloroj estas la koloroj de libereco. Nu, mi ne scias ĉu en malgranda EU- kaj NATO-lando vere povus superregi aŭtentika libereco? Estas dubinde ĉu eĉ libereco de opinioj kaj vortoj realiĝas en Finnlando kaj Eŭropo.
Landoj de okcidenta Eŭropo estas jam en grava krizo pro la milito en Ukrajno. Ili volus ke Ameriko defendus Ukrajnon kontraŭ Rusujo pro iliaj propraj armeoj. Usono volas pacon kun Rusujo. Eble tia paco tamen ne plaĉas por la landoj de okcidenta Eŭropo? Eble ili volas militi pli? Eble ilia plej alta deziro estus la tria mondmilito?
Politikistoj volonte parolas pri Eŭropo kiel unu tutaĵo. Ĝi tamen fakte estas disa. Okcidentaj politikistoj emas forgesi ke ankaŭ Rusujo parte apartenas al la vera geografia Eŭropo. La politikistoj prefere memoru la jaron 2008 kaj kion Rusujo tiam informis.
Miaflanke Rusujo povos posedi eĉ la tutan Ukrajnon. Tio ne estus nia problemo. La milito en Ukrajno estas tute vana kaj senutila. Bedaŭrinde ankaŭ Finnlando uzis miloj da milionoj da eŭroj de impostpagula mono por subteni la vanan militon en Ukrajno. Prefere oni uzus la monon por subteni la jam tre mankhavan sanitaran servon de Finnlando, por la civitanoj de propra lando, anstataŭ malŝpari la malabundan publikan monon al fremda lando.
La freneza granda mondo sendube estos en futuro pli kaj pli freneza. Laŭ onidiro la okcidentaj landoj timas pri futura atako de Rusujo, sed nun en Ukrajno tamen temas nur pri Ukrajno. La eŭropaj politikistoj parolas tre multe, sed nur diablo scias ĉu ili iam sukcesos fari pli ol tion. Apenaŭ eblus por landoj de okcidenta Eŭropo por protekti Ukrajnon sen Usono. Do, pli bone simple akceptu la plej rapidan pacon. Estas norme ke venkinto regas la areojn kiojn ĝi konkeris dum milito.
Estas tre malbona ideo por plilongigi la militon en Ukrajno. Rusujo fakte konkeris jam parton de tio lando kaj por Ukrajno ne eblas por venki la militon. Rusujo neniam akceptos NATO -membrecon por la proksima lando antaŭ la pordoj de Moskvo. Rusujo neniam akceptos okcidentaj nukleaj armiloj antaŭ la pordoj de Moskvo. Plej bone fari pacon kiel eble plej rapide kaj simple. Ukrajno bezonas iom da sana realismo.
Evidente mia vivo ankoraŭ kontinuas. Historio estas por mi grava temo, almenaŭ kiel hobio, kvankam mi apenaŭ iam sukcesos ĝin vere bone studadi en la universitato de urbo Turku, ĝis ekzameno.
Eble mia vivo estas jam en oficiala sakstrato? Eble mi estas nur unu senespera oficiala malbonsanĉulo?
Kelkaj eblecoj por racia vivo mi tamen ankoraŭ vidas. Eblas nome studadi iom da kemio kaj eble eĉ biologio en la aperta universitato de Turku. Ĉiuokaze estas jam tute klare ke norma laboro en finnaj entreprenoj ne plu eblos por mi.
Ĥemio certe estis la amafero de mia juneco. Mi kredas ke mi estus tute kontenta kun la ioma studado en la aperta universitato.
Espereble mi povos studadi la samajn temojn pli eĉ post la kursoj de aperta universitato. Ekzamenon, laboron, kariereon, ĉapelon de doktoro ... mi tute ne bezonas.
Baldaŭ komencos la kurso de organika ĥemio. Mi tre multe ŝatas organikan kemion. Aŭtune mi espereble povos kontinui kun aliaj interesaj kursoj.
Bonan relative modernan lernolibron ("Fundamentals of Organic Chemistry", McMurry, 1998) mi trovis en urba biblioteko de 'Pori'. Sufiĉe klarbilda libro. Mi posedas ankaŭ alian modernan lernolibron "Fessenden Fessenden", kio kredeble estas eĉ pli bona..
Historion mi certe neniam forlasos, sed oficiala studado de historio en universitato kredeble estas plejparte por junuloj. Kaj tia mi 66-jarulo ne estas.
Dum jarŝanĝo mi devis studadi angle pri kristnaska religio dum historia kurso. Tio tamen estis iom tro multe por miaj nervoj. Ĉiuj la temoj de historio certe ne estas kiel eble plej interesaj. Mi volas studadi nur interesan parton de tradicia historio. Tro modernaj temoj ne plaĉas por mi.
Vivu kaj prosperu Esperanto! Biologio, Esperanto, Historio, Ĥemio kaj Tekniko, tiujn gravegajn temojn mi neniam forlasos! Eble mi iam studados eĉ iom da biokemio?
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |