<<

#492 ; Ni revu pri propra bona domo

>>

Eble mi neniam konstruos aŭ ricevos propran domon kie mi vere povus loĝi, vivi kaj labori? Mi ja ricevis la malnovan kamparanan dometon de mia patro en 2006 kiel heredaĵo kun iom tro multekosta prezo 30000€, sed bedaŭrinde ne plu eblas vivi tie. La dometo estas en malbona stato. Mi ne posedas rimedojn por ĝin subtenadi. Tio certe estas senfina motivo de malica ĝojo por la malbenitaj finnaj burokratoj.

Oni tamen povas revi pri propra loĝebla domo. Almenaŭ mi povis vidi kelkajn interesajn pupodomojn, dometojn por pupoj en la ekspozicia vitrino de loka popolaltlernejo. Nu, klare la fotoj prezentas plejparte nur la ilaron de pupdomoj.

Mi estas jam iom maljuna kaj malriĉa viro. Apenaŭ eblus por mem konstrui novan domon. La reguloj por novaj konstruaĵoj en Finnlando estas jam tre pezaj kaj multekostaj. Burokratoj ja ĉiam volas malfaciligi la vivon de ordinaruloj kaj EU ilin helpas por tion celon efektivigi.

La sekvanta foto tamen principe povus prezenti min en mia propra ĉambro sidante en lulseĝo?

Provizore propra vera domo tamen estas por mi nura teorio. Historio de domoj kaj aliaj konstruaĵoj ankaŭ estas interesa temo, sed mi ne scias ĉu vere eblus detale studadi la temon. Eĉ miniaturaj modeloj certe estas interesaj, preskaŭ same kontentigaj kiel la korelativaj veraj konstruaĵoj?

Kaj certe estos Julo.



Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)