<<

#491 ; Bonaj promesoj pro 66 jaroj

>>

Jam pasis la varma norda somero, alvenis regna aŭtuno. La sablaj kasteloj kaj sablaj kukoj de loka naĝa bordo (por infanoj) estas jam historio. Mi estas 66 jaroj aĝa je la 30-a tago de septembro 2024. Nu, sufiĉe maljuna viro. Ion bonan mi tamen ankoraŭ volas atingi. Vivo certe ankoraŭ estas interesa aventuro.

La imagoj kaj atendoj pri la estonteco ĝenerale eble estas iom melankoliaj kaj pesimismaj, en Finnlando same kiel en plejparto de mondo. La karikaturisto desegnis Dion en remila boato kaj grandan ŝipon kies nomo estas Homaro ("IHMISKUNTA"). La ŝipo de homaro evidente baldaŭ fatale kolizios kun glacimonto. La Dio parolas por du malgrandaj grizaj musoj kies nomoj estas Aatami kaj Eeva. Ŝajne la Dio estas malkontenta pri la homaro kaj opinias ke jam estas - anstataŭ la homoj - vico por la musoj por provi.

La granda ŝipo en la karikaturo kredeble estas kopio de fifama "Titanic", la laŭdire nesinkebla giganto, kio tamen facile sinkis post parta kolizio kun glacimonto.

Nu, vera daŭra kaj firma [teknika & ekonomia] evoluo tutmonde estas en praktiko ege malfacila celo por atingi rege kaj bone dominante. La tuta homaro volas kreski, por produkti kaj konsumi pli da energio, nutraĵo, produktaĵoj, ... pli da ĉio. Se la homaro iam atingos ekvilibron kun la naturo de planedo, tio estas, se la homaro elturniĝos kun alta teknika kulturo kaj alta vivnivelo, mi kredas ke tio povas okazi nur tra grandaj katastrofoj kaj post longa tempo. La tuta homa mondo apenaŭ povas eliri kiel venkinto, sed kelkaj malgrandaj lokaj mondoj povos. Tutmonda merkata ekonomio estas tre problemhava.

Certe mi ankaŭ devas realisme skribi, ke la moderna granda mondo ne estas speciale esperdona. En la loka malgranda mondo tamen eblas prosperi kaj sukcesi. Eblas lerni kaj labori, kvankam la ekonomio estas problemhava, malfacila. Malriĉulo certe devas pensi pri la kostoj de vivo, sed ĉio valora tamen ne estas tre multekosta.

Daŭra tutmonda ekonomia kaj industria kreskado ne plu estas fortika ideo por la futuro. La homaro pli bone trovu aliaj valoroj. Bedaŭrinde aŭ ne, sed moderna materalismo finfine ne gvidos al 'Eldorado' por la tuta homaro.

Apude estas fotita - dum ĉi tio monato septembro - la domo kie mi vivis miajn unuajn jarojn. Estis lernejo en vilaĝo Alavalli, komunumo Jalasjärvi en Sud-Ostrobotnio. La koloro en la muroj de domo estas alia ol dum mia infaneco. Arbaro ĉirkaŭ la malnovaj konstruaĵoj klare iom progresis. Antaŭe ekzistis multaj vojetoj en la arbaro, sed kredeble oni ne plu ilin uzis por dekoj da jaroj kaj la vojetoj malaperis?

Mia patrino Armi instruis tie la du unuajn klasojn de popollernejo ek de jaro 1957. En la sama domo estis tiam ankaŭ kuirejo por la tuta 6-klasa lernejo. La lernejo ne plu funkcias post 1995 kaj la du unuaj klasoj estis ie alie post proksimume 1970 kiam oni renovigis la lernejon. Ĉi tion domon oni tamen kredeble ne renovigis.

Mi kredas ke en ĉi tio domo ne plu iu loĝas. Kredeble la vilaĝanoj tamen iom uzas la domojn de eksa lernejo. Kelkaj malnovaj konstruaĵoj estas jam en malbona stato. La domoj kaj dometoj de eksa lernejo tamen ankoraŭ signifas por mi ion. Mi vivis tie grandan parton de mia infaneco kaj juneco.

Oni tamen ne kapablas vivi en pasinteco. Ni prefere pensu pri la futuro. Ni provu por trovi pli bonan estontecon. Jes, certe granda parto de ĉio ebla estas nura rubo, sed eblas selekti la plej bonajn eblajn temojn kaj aferojn por la propra persona vivo.

Kion mi do selektu por mia persona vivo? Kiojn bonajn promesoj mi promesu por la venonta jaro? Esperanto ja estas klara favorito. La uzo de nia bona internacia lingvo estas progresinda kaj progresebla. Ni nature kiel eble plej forte konstruu novan Esperantan mondon, pli bonan mondon. Nu, tio ja povas esti ankaŭ nia relative malgranda loka mondo, aŭ eble ekzemple en la Interreto?

La kulture neŭtra internacia lingvo estas tre valora ideo. Naciajn lingvojn ni nature uzu en niaj propraj nacioj. Inter la nacioj ni tamen bezonas la bonan neŭtran internacian lingvon Esperanto. Ĉiu nacia lingvo portas kune la nacian kulturon. Ekzemple la angla lingvo tute ne estas kulture neŭtra kaj tial ĝi ne estas taŭga por internacia komunikado.

Historio estas por mi grava temo, nun eĉ oficiale. Mi provos antaŭ sekvanta somero plenumi la bazan kurson de ĝenerala historio (kaj arkeologio) en la "aperta" universitato de Turku en la Interreto. Poste eble mi povus studadi pli da historio oficiale, sed tio estas pli necerta afero. Estas multekoste por studadi en "aperta" universitato. La baza kurso kostis sume 380€ kio estas por mi multe da mono. Feliĉe mia frato helpis min por pagi la kostojn de studado. Sen lia ekonomia helpo la oficiala studado tute ne estis ebla.

Eblas tamen ankaŭ por studadi mem. Mi daŭre provas por pli bone lerni la rusan lingvon en la kurso de loka popolaltlernejo. Rusa lingvo kaj la historio de Rusujo estas por mi gravaj temoj. En Finnlando oni ordinare tute ne ŝatas Rusujon, la rusan popolon kaj la rusan lingvon, sed ili eraras. Rusujo estas grava najbara lando por Finnlando. La finnaj politikistoj finu sian frenezecon kaj lertiĝu.

Sed kion alian mi solene promesas?





Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)