<<

#493 ; Kiam leviĝis Sirius antaŭ la Suno?

>>

Aŭtune estas denove facile por iom vidi la noktan ĉielon de steloj, speciale la tiel nomitan "someran triangulon". Miaopinie la plej bela tamen estas la vespera ĉielo de printempo. Sube ni vidas iom da suda ĉielo de printempa vespero el germana perspektivo, el 10° pli suda loko ol la suda Finnlando. La plej sudaj steloj ne estas videblaj en Finnlando. Baldaŭ malaperos la brila stelo Sirius al la pompa lukso de Suno, kiam la somero alproksimiĝas.

Mateno tamen estas alia afero. Pri matena ĉielo de antikva Egiptujo mi bone memoras el historio la ĵusan antaŭsunan leviĝon de Sirius, kio miamemore okazis dum printempo. Oni tiam uzis la antaŭsunan leviĝon de la brila stelo por antaŭdiri la jaran inundon de rivero Nilo, kio estis tre grava okazo por la egipta agrokulturo.

Sed kiam leviĝas la brilega stelo Sirius ĵus antaŭ la Suno nuntempe? Miaopinie tio okazas en suda Finnlando dum septembro, do nur post la somero, aŭtune kaj tute ne printempe.

La sekvanta stelmapo - por norda geografia latitudo 60° - por mateno de la mezo de monato septembro indikas la Sunon proksimume 9° (altitudo -9°) sub la horizonto proksimume en nordorienta direkto kaj la stelon Sirius iom super la horizonto proksimume en sudoriento. En bonaj cirkonstancoj kredeble eblas vidi la brilegan stelon kiam la Suno estas eĉ malpli ol 6° sub la horizonto.

Do almenaŭ en moderna Finnlando eblas vidi la brilegan stelon Sirius matene ĵus antaŭ la sunleviĝo nur aŭtune, kiel dum monato septembro, klare post la somero. Ĉu la afero do estus tute alia en moderna Egiptio? Ni pensu pri la norda geografia latitudo 30°, kio estas 30° pli suda ol suda parto de Finnlando. Temas pri norda parto de Egiptio.

Nova stelmapo por geografiaj latitudoj 30° ... 60° Norden el ekvatoro. La direkto de Suno estas por iom pli frua tempo, la komenco de monato aŭgusto.

La plej nordaj strekoj por horizontoj estas por geografia latitudo 60° N. Ni vidas ke la Suno estas jam klare super la horizonto inter nordoriento kaj oriento. La stelo Sirius tamen restas nevidebla sub la horizonto inter oriento kaj sudoriento. La ĵuse antaŭsuna leviĝo de Sirius do ne okazas por suda Finnlando dum komenco de aŭgusto.

La situacio tamen estas kontraŭa por la geografia latitudo 30°, kiel la plej sudaj strekoj de horizonto indikas. Suno estas iom sub la horizonto kaj tial la ĉielo krepuska, iom malhela tiel ke eblas vidi la brilajn stelojn. La stelo Sirius estas klare super la horizonto kaj en bonaj cirkonstancoj kredeble videbla en norda Egiptio.

Do kredeble nuntempe okazas la ĵuse antaŭsuna leviĝo de la fama brila stelo en norda Egiptio matene dum julio/aŭgusto en bonaj cirkonstancoj. Tamen estas aŭtuna fenomeno dum moderna tempo. Antikva Egiptujo estas alia afero.

Certe estus interesa projekto por kalkuli la ĉielan situacion de antikva Egiptio. Stelaj mapoj ekzemple por la distancaj jaroj -3000, -5000, -7000 (tio signifas 5000, 7000, 9000 jaroj antaŭ la moderna jaro +2000) povus esti interesaj ankaŭ por antikva Finnlando. Ni ja scias ke la direkto de rotacia akso de nia planedo ne estas konstanta en spaco kaj aliiĝo de polara direkto dum jarmiloj rekte influas al la por ni videblaj steloj.

Kiel oni do klarigu la efekton de polara movo por steloj dum jarmiloj? Simpla modelo estas ke la direkto de ekliptiko restas esence la sama, sed la direkto de printempa ekvinokso movas sur ĉielo laŭ ekliptiko okcidenten. Ni povas kalkuli ke la printempa ekvinokso movas proksimume 50,2 arkaj sekundoj dum jaro okcidenten. Dum unu jarmilo la printempa ekvinoksa punkto do movas proksimume 14° okcidenten sur la ekliptiko.

La supra stelmapo estas por la moderna ekvinokso J2000 kaj la nuna ekvinoksa punkto aperas dekstren sur la mapo (+2000), en kruĉiĝo de ekliptiko kaj la ĉiela ekvatoro. Ekliptiko ja estas la vojo de Suno sur la ĉielo ... kaj tio restas fakto dum jarmiloj.

Antaŭ 2000 jaroj la ekvinoksa punkto (Jaro 0) estis proksima al la limo inter la konstelacioj PISCES & ARIES. Tial la nomo de ekvinoksa punkto estas angle "First Point of Aries", ĉar pli ol 2000 jaroj antaŭ la moderna tempo la ekvinoksa punkto vere estis en la direkto de konstelacio Aries.

Kie do estis la ekvinoksa punkto dum jaro -3000, aŭ 5000 jaroj antaŭ la moderna tempo, kiam oni konstruis la grandegajn piramidojn en antikva Egiptio? Ni kalkulu por 5000 jaroj malantaŭen en tempo: (5000y * 50,2"/y) / (3600"/°) = 69,7° kaj la rezulto do estas ke la ekvinoksa punkto situis tiam proksimume en longitudo 70° orienten el la nuna ekvinoksa punkto. Tiel ni povas desegni la longitudon de koncerna punkto (-3000) sur moderna stelmapo.

Same ni povas kalkuli por la 7000 jarojn distanca jaro -5000 ke la longitudo de ekvinoksa punkto estis proksimume 98° sur la moderna stelmapo kaj por la 9000 jarojn distanca jaro -7000 proksimume 125° sur moderna mapo.

Klare la koordinatoj estis aliaj multaj jarmiloj antaŭ la moderna tempo. Ni vidas ke la ekvinoksa punkto de jaro -5000 situas norden el la stelo Sirius. Tial mi kredas ke la antaŭsuna leviĝo de Sirius povis okazi dum printempo ekzemple por la jaroj -3000 ... -4000. Mi kredas ke la Suno situu iom okcidenten el la brila stelo por ke la koncerna fenomeno okazu.


Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)