<< | #87 ; Muziko, kanto, pentraĵoj, kaj aliaj artistaj aferoj |
>> |
La urbo Pori estas ja fama pro muzikaj eventoj kiel "Pori Jazz" en julio. La boneside vestita urso en la suba foto evidente prezentas muzikan urbon Pori. Urso estas ia simbolo de urbo Pori - Björneborg.
En parko troviĝas inter alie statuo de finna artista idolo Akseli Gallen-Kallela (origine nomita Axel Gallén, vivis dum jaroj 1865 ... 1931) kiu pentris multaj por finna nacia identeco gravaj pentraĵoj, ekzemple pri la finna nacia epopeo Kalevala.
Mi opinias ke ĉiu respektinda lando nepre necesas sian propran artan linion. Propraj artistoj ni ne havas en Mueleja Insulo, sed certe ni volas esti respektindaj.
Mia propra stilo estas konsiderinde konservativa, kvankam ne tre intensiva. Mi povus facile vivi tute sen arto. Oni povus eĉ priskribi min kiel artista stultulo, viro kiu ne komprenas arton tre multe. La plej fajnaj nuancoj kaj abstraktaj artaj enigmoj sendube tute perdiĝos por mi.
Tradicia finna arto ekzemple el periodo de finna nacia romantiko, 1890-a jardeko kaj komenco de 1900-aj jaroj, plaĉas por mi bone, kiel verkoj de Gallen-Kallela.
En muziko mi ŝatas tradician finnan muzikon kaj kanton. Certe mi respektas ankaŭ tutmondan junularan muzikon de 1950-a kaj 1960-a jardekoj, muzikon de mia juneco. Jazz tamen povas esti iom ... tro laciga, precipe se estas moderna. Klasika muziko estas plejparte tro altfluga kaj patosa.
Kia do estas la rilato de nia malgranda nacio Mueleja Insulo al arto, muziko kaj tiel plu?
Finnlando volas ja nepre esti EU-lando. Tiun oni povas interpreti tiel ke EU-Finnlando forlasis kaj rezignis ekzemple finnan kulturon de 19-a kaj 20-a jarcento.
Nun, tiu probable signifas ke ekzemple tuta finna arto de 1800-aj kaj 1900-aj jaroj estas libera por kapti. Sekve mi sentas ke nia malgranda civito libere povas adopti kaj proprigi al si la kulturon kiun EU-Finnlando tiel senpripense malaprobis. Ili evidente preferas kulturon de Bryssel kaj Maastricht.
Literaturo estas ankaŭ formo de arto. Mi apenaŭ povus nomi min verkisto, ho ne. Eble tamen mi iom post iom lernos skribi pli bone kaj fariĝos aŭtoro?
Ĉiuokaze nia propra nacio Mueleja Insulo venkos!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |