<<

#86 ; Dubinda futuro de norma homa laboro

>>

Sube ni vidas someran foton de antaŭa kotona fabriko Porin Puuvilla, trans la rivero. Nune ĝi servas kiel centro de universitatoj en urbo Pori kaj ankaŭ kiel komerca centro.

Antaŭe la kotona fabriko estis signifa dunganto por laboristoj, fonto de ekonomiaj valoroj kaj vivrimedoj por multaj loĝantoj de urbo. Sed poste la mondo ŝanĝiĝis. Altaj brikaj fumtuboj de grandaj fabrikoj ne plu povis prezenti sufiĉan porvivon por dungitoj.

Nia mondo daŭre ŝanĝiĝas, sendepende de tio ĉu ni tion deziras aŭ ne. Laŭ onidiro ekzemple en Finnlando oni devus dum venontaj 10 jaroj denove eduki ĉirkaŭ unu miliono da plenaĝuloj al nova profesio, aldone al norma kvanto de junuloj samtempe.

Tiuj 1 miliono da plenaĝulaj homoj jam havas metion, sed ili perdos sian metion pro futuraj ŝanĝoj en labora vivo. Ilia malnova metio malaperos. Iliaj malnovaj vivrimedoj malaperos. Kaj la tuta loĝantaro de Finnlando estas nur ĉirkaŭ 5 milionoj, inkluzive infanoj kaj maljunuloj. Ĉu relative signifa afero por civitanoj en labora aĝo?

Finnaj politikistoj apenaŭ vidas ion problemon. Amasa senlaboreco tute ne estas problemo por politikistoj. Nur manko de laborforto povas esti problemo por politikistoj. Ili nome ne prezentas senlaborulojn, sed industrion.

Laŭ politikistoj mi mem kiel finna civitano apartenas al la "perdita generacio". Mi nur miras kiom da novaj "perditaj generacioj" la politikistoj devas inventi por klarigi la futuron de tiuj miliono da finnaj plenaĝuloj, laboristoj en norma labora aĝo.

Finnlando ja ne staras sole fronte de tiu futura pejzaĝo. Surprize kaj mirige kiom malmulte politikistoj volas trakti la aferon. Ĉu civitanoj tute de bezonas vivrimedojn, enspezojn? Ĉu post 10 jaroj sufiĉas nur rapida reta komunikado kaj portebla telefono por norma homa vivo? Ĉu laboro eĉ donos vivrimedojn por normaj homoj en futuro?

Politikistoj preferas silenti. Rimedoj de informo jam preskaŭ tute difektigis politikon. Ne valoras preni riskon. Politika memmortigo okazas facile. Ĝusteco kaj respondeco ne plu valoras. Demokratio kaj gazetaro mortigis veran respondecan politikon. Nuna politiko estas nur distraĵo por balotantoj, amuzoj de cirko por la popolo.

Tekniko ne ŝajnas esti tre respektata fako. Scienco estas pura kaj nobla. Tekniko estas malpura kaj hontinda. Kvankam por mi estas tre malfacile kompreni kiel ni nuntempe vivu sen tekniko. Ĉu ni do ĉiuj fariĝu noblaj sciencistoj? Ĉu pura estimata scienco nin ĉiujn bone vivtenu en futuro?

"Estas multe da frajo en Sveduja lando!" Sufiĉaj vivrimedoj de ordinara popolo estos granda demando en futuro. Se industrio ne plu bezonas laborforton, se robotoj plenumas taskojn de laboristoj, kiel ordinara popolo akiru porvivon?

Sed nia kara nacieto Mueleja Insulo tamen venkos!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)