<< | #88 ; Homa laboro ankoraŭ necesa en moderna homa socio |
>> |
Jenaj aŭtunaj fotoj provas prezenti la daŭran signifon de homa laboro en la nuna socio en urbo Pori. Robotoj tremu pro timo! Homoj ne kapitulacios sen batalo! Homoj laboras ankoraŭ!
Maldekstre ni vidas kiel progresas la malkonstrua laboro de antaŭa hotelo Omenahotelli ("poma hotelo") en centro de urbo. La hotelo suferis difektojn en brulego kaj estingo de fajro antaŭ multa tempo.
La strukturoj de konstruaĵo malsekiĝis severe dum estingo de fajro. Oni taksis la riparon negajniga. Tial oni fine decidis tute malkonstrui for la konstruaĵon.
Mi kredas ke la konstruaĵo originas el 1950-aj jaroj. Tiam oni ĝenerale uzis asbeston por izolado de varmo. Asbesto estas tre bona por izoli varmon, sed ĝi ne estas oportuna kaj saniga materio por homa pulmo.
La malkonstrua laboro jam atingis nivelon de kela etaĝo kiel ni vidas en la apuda foto. Origine la hotelo estis - laŭ mia memoro - 5 aŭ 6 etaĝoj alta super la surfaco de tero.
Tre proksime situas alia konstruaĵo kiun oni ne rajtas difektigi dum malkonstruado de hotelo, protektita konstruaĵo, malnova vendohalo de Pori. Tial oni malkonstruis la brulitan hotelon speciale singarde.
Dekstre ni vidas arbon kiu falis sur favorata sporta vojo pro forta vento kaj blokis la vojon en la apuda arbaro ĉi tie en urboparto Vähärauma. Estas jam aŭtuno. Aŭtune la ventoj povas esti fortaj.
Oni jam segis la arbon tiel ke ĝi ne plu blokas la vojon. Subĉiela sporto en libera aero kontinuas normale. Ekzemple lokaj hundoj ofte promenas sur tiu vojo kun sia mastro aŭ mastrino.
La arbo falis ankaŭ sur elektra konduktilo de lumigita irejo, sed mi kredas ke la konduktilo ne suferis gravan difekton, kvankam estis mekanike ekstre ŝarĝita.
Jes, homa socio ankoraŭ bezonas laboron de homoj. Ĉio ne estas preta kaj perfekta. Ĉio ne restas en bona ordo. Ĉio ne okazas laŭ planoj.
Almenaŭ mi forte esperas ke la homaro kaj speciale la industrigitaj landoj sukcesos pritrakti trankvile la estontan novan situacion kiam tradicia laborforto ne plu estas bezonata. Amasoj da tute senlaborulaj civitanoj ne povas esti normala situacio.
Oni devas esti optimisto. Oni devas serĉi bonaj novaj solvoj. Ni certe vivas en absurda kaj eĉ freneza mondo, sed ni ne kapitulaciu.
Ĉu iu tamen povas tion eĉ dubi, certe nia nacio Mueleja Insulo venkos!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |