<<

#71 ; Vojetoj de vivo, ĉu eblas antaŭvidi kien ili gvidos?

>>

La monato julio jam komencas. Julio estas ĝenerale varma kaj hela, tradicia monato de fojnado en kamparo. Nuntempe almenaŭ ĉevaloj bezonas fojnon kiel seka furaĝo. Miaj spertoj de agrikulturo tamen plejparte nur devenas el junaĝo. La mondo de agrikulturo ŝanĝiĝis tre multe post mia infaneco, dum ĉirkaŭ 50 jaroj.

Julio estas monato tre somera kaj ankaŭ tre tedia en urboj. La tempo kiel haltas dum julio. Aŭ ankoraŭ la lando Finnlando preskaŭ haltas dum monato de ĝeneralaj someraj ferioj.

Ĉi tiu jaro sentis ĝis nun iom malrapida. Ĉiuj eventoj sentis malrapidaj. Ĉu la mondo malrapidiĝis aŭ ĉu eble mi mem fariĝis pli rapida ol antaŭe? Eble mi nur estis pli bonfarta ol antaŭe kaj tial la tempo ŝajnis pasi pli malrapide. Ĝenerale la tempo ŝajnas flugi kiam homo maljuniĝas.

En Finnlando oni ja parolas la finnan lingvon. Apuda teksto sur dekstra elireja pordo de urba aŭtobuso estas ĉi tie iom stranga, eble norvega lingvo? Se mi bone komprenas kun mia nur sveda lingvoscio, la teksto avertas la pasaĝeron pri transiro de vojo antaŭ ol aŭtobuso ekiras post halto.

Vojoj kurbaj kaj vojoj rektaj. Vojoj stretaj kaj vojoj larĝaj. Kien ili viron portos? Ĉu estas la destino de vojaĝo la senco de homa vivo aŭ ĉu estas la vojo mem la tuta intenco, la tuta vera enhavo de homa vivo? En fino de vojaĝo ja atendas nur novaj vojoj kaj novaj vojaĝoj. Aŭ eble nenio, nur la fino.

Se norma civito ne rajtas filosofiadi eĉ dum mezo de somero, do kiam?

Ni humile lernu el tio ke se vi ne priĝuas vojaĝon de vivo, la irotan vojon, la kurbojn kaj kavojn, la pluvon kaj venton, do vi verŝajne malŝparas vian vivon.

Ĵus nun mi ne eltrovas ion signifan por plendi aŭ apelacii. La vivo ŝajnas relative stabila. Certe multaj aferoj povus estu pli bone, sed ankaŭ multaj aĵoj povus esti multe pli malbone. Mi restas relative kontenta kaj optimisma. Ĉio ne estas perdita. Ekzistas ankoraŭ espero, multe da espero.

Antaŭe mi estis tre malkontenta, sed la irota vojo ebeniĝis kaj kvietiĝis, fariĝis pli facila por pasi. Aŭ eble mi mem paciĝis.

Malfacilaj cirkonstancoj povas esti kialo de kolero, sed ankaŭ manko de vera kontentiganta enhavo de vivo povas fari la homon kolera. Ni certe bezonas ripozon, manĝaĵon, trinkaĵon kaj tiel plu, sed ni ankaŭ bezonas defion, revojn, taskojn, celojn, progreson, laboron, streĉon, eĉ malfacilaĵojn. Ni estas komplikaj tutaĵoj.

Robotoj certe estus tute kontentaj sen iaj postuloj, sen devigo kaj sen ambicioj. Sed ni ne vivos kaj fartos bone sen gloramo kaj sen celoj. Sed ... ni tamen venkos!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)