<< | #70 ; Nur malgrandaj vortoj kaj tekstoj kun kelkaj bildoj |
>> |
La mezo de somero jam pasis, sed la somero ankoraŭ restas varma kaj hela. Baldaŭ komencos monato julio, ĝenerale la plej varma monato de jaro. Multaj plantoj de naturo jam atingis sian plej grandan pompecon kaj belecon.
Malicaj insektoj, kuloj, tamen abundas en arbaro. Kuloj tute senkompate kaj sen ia indulgo atakas kaj kruele pikas ĉiujn senkulpajn homojn kiuj paceme promenas laŭ vojetoj de arbaro. Estas jam malfacile kolekti plantojn kaj florojn de naturo. Kolektanto de plantoj sentas sin kvazaŭ persekutita eksterleĝulo en arbaro pro sangavidaj kulopikaĵoj. Ili estas preskaŭ kiel elsuĉulaj vampiroj. Nu, eble tamen iom pli malgrandaj.
Lingvo estas grava laborilo. Nuraj vortoj sur papero signifas ion. La rekomendinda internacia lingvo estas kompreneble nia kara komuna posedaĵo Esperanto, la kulture kaj politike neŭtrala lingvo de internacia egaleco kaj justeco.
Angla lingvo estas populara en praktiko, sed ĝi ne estas vere internacia lingvo, nome konvena lingvo inter egalaj nacioj. Angla lingvo estas Usona lingvo, NATOa lingvo, lingvo de okcidenta imperismo, kiel lingvo por mastro por doni ordonojn al sklavo. Ĉu la perfekta lingvo por prudenta komunikado inter egalaj nacioj? Vera internacismo ne eblas kun naciaj lingvoj.
Ekzistas tamen ankaŭ bonaj tekstoj en la ĝenerale suspektinda angla lingvo.
It's all about the money ... and I don't think it's funny ... It's all about the dum-dum-da-da-dum-dum ... And I think we got it wrong anyway ...
La supraj vortoj aperas en iu moderna kanto. Oni povas ja ĉiam libere interpreti la signifon de vortoj tiel kiel oni volas. Mi interpretas tiujn vortojn tiel ke multe tro ofte, preskaŭ ĉiam, mono signifas ĉion. Mono propradire ne povas esti la tuta senco de vivo. La vivo devas inkluzivi iom pli ol laboron/senlaborecon kaj monon/mankon de mono.
La okcidenta mondo totale miskomprenis la sencon de homara vivo, la veran enhavon de homa vivo. Ĝi vere ne povas esti nur mono. Pli bone vera enhavo de homara vivo estu sekura ĉirkaŭaĵo, interesa agado laŭ kapabloj, sento de respekto, persona atingo kaj sukceso, bona partopreno en la socio. Oni ne puŝu membrojn de socio ekster la socio. La socio ja ne povas aparteni nur por riĉuloj. Burokratoj vere prirespondu pri ĉio se (kaj ĉar) ili volas ordoni.
Ĝenerale la vivo ŝajnas nun relative favora por la fino de jaro kaj por la venonta jaro. Mi jam havas oficialan situon por studado en teknika universitato ĉi tie en urbo Pori. La futuro de nia propra ŝtato ŝajnas pli bona ol antaŭe. Oficiala studado estas multe pli bona alternativo ol neoficiala.
Mi selektis aŭtomatan teknikon en universitato. Alia alternativo estis "administrado kaj informa tekniko". Mi tamen ne volas vere esti iu direktoro. Mi volas kompreni, skribi kaj foti, raporti, esplori, studadi, plani, disvolvi, efektivigi en realo. Mi volas studadi almenaŭ ĝis diploma inĝeniero, ĉar mi sentas min pli bona ol norma inĝeniero. Realo estas multe pli kontentiganta ol virtualo. Virtualo estas nur anstataŭaĵo. Konkreta mondo venkas superforte.
Kaj nature ni kiel civito Mueleja Insulo iam venkos en la batalo de vivo!
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo