<<

#72 ; La vera realisma baza ideo de nia kara sendependa nacio

>>

Maldekstre ni vidas foton de epilobio, pli precize laŭvorte en Finnlando nomata "lakta epilobio", speco epilobium angustifolium, komuna alta trudherbo kiu floras post meza somero.

Dekstre pli malalte ni vidas foton de kampanulo, ĉi tie laŭvorte "sonorilo de kato", speco campanula rotundifolia, konata pro siaj belaj bluaj kloŝformaj floroj, kiuj estas kiel malgrandaj sonoriloj en formo.

Naturo kaj plantoj estas esencaj por homa vivo sur nia planedo. Ĉi tiu artikolo tamen ne temas nur pri belaj floroj.

Tradicie en monato julio kolektiĝas finnaj politikistoj ĉi tie al urbo Pori por publike diskuti la nunon kaj estontecon de Finnlando. Nin tamen pli multe interesas la nuno kaj estonteco de nia propra kara malgranda nacio Mueleja Insulo.

Estis tre amuze kaj distre establi ĉi tiun propran memstaran ŝtaton multaj jaroj antaŭe. Ĝi ŝajnis ankaŭ necesa kaj utila ago por mi en mia persona situacio. Politikistoj de Finnlando inkluzivas min al "la perdita generacio". Destino kaj sorto de miaj samaĝulaj senlaboristoj ne interesas finnajn politikistojn. Ni ja estas nek junaj nek pensiuloj. Do evidente ni meritas ricevi nek futuron nek pension.

Ni, "la perdita generacio", ne apartenas al postmilitaj "grandaj aĝoklasoj" (naskiĝitaj ĉirkaŭ la jaroj 1945 ... 1955), en kies ombro ni vivis dum multaj jarodekoj. Laŭ politikistoj ni eĉ ne bezonas futuron, kiel junaĝuloj. Plejparte ni estas por politikistoj kiel tute travidebla celofano, nevideblaj, kiel bizaraj senekzistuloj, vivantaj mortuloj.

Propra nacio estas bona ideo, certe. Ĝi helpas kondukadi personan vivon kaj studadon. Ĝi kreas pli da signifo por ekzisto. Ĝi donas fortojn por ataki kaj venki malfacilaĵojn.

Kio tamen estas la vera definitiva "portanta" ideo por nia propra memstara civito?

Ĉu ni vere iam povus kreski al vera granda aŭtentike sendependa ŝtato? Ĉu ni povus fariĝi tradicia ordinara nacio, kiel Finnlando, aŭ eĉ kiel vere sendependa nacio ekster EU? Eĉ Finnlando ja ne estas tute sendependa ĉar ĝi apartenas al EU kaj obeas la ordonojn de EU. Pli grandaj landoj de EU havas grandan influon al finnaj politikistoj.

Verŝajne nia kara ideo Mueleja Insulo neniam fariĝos kiel tradiciaj grandaj nacioj.

Ne eblas fariĝi tute sendependa de ĉirkaŭaĵo, eĉ kun multe da mono. Kaj la mono ja mankas al ni. Ni ja ne povus agi kiel SPECTRE, la fama maligna organizaĵo de James Bond-filmoj, kiu vivas el terurismo, eldevigo, turmentado kaj aliaj seriozaj krimoj. Ni ja - tute kontraŭe - volas agi kiel bona nacio, utila al mondo, naturo kaj homaro.

Estas ja tre multaj seriozaj problemoj en ordinaraj grandaj nacioj. La tiel nomata demokratio en praktiko baziĝas al mensogoj kaj perforto, fizika aŭ ekonomia, indiferente. En praktiko la plej abunda mono ĉiam administras ordinarajn grandajn landojn, per iu maniero aŭ per alia maniero. Estus ja multe por ripari. Nia malgranda civito tamen ne povas ripari la difektojn de mondo. Ekzistas grava konflikto inter bezono kaj niaj tre limigitaj eventualoj.

Por ni ne eblas formi geografian tutaĵon kiel tradiciaj landoj. Fizika proksimeco ĝenerale ne eblas por civitanoj. Nia nacio devas funkcii sendepende de nombro de loĝantaro. Fizike la membroj de nia malgranda civito vivas ie en areo de aliaj ŝtatoj, nominale kiel civitanoj de alia civito.

Vera fizika nacio provizore ne eblas por ni. Ni devas malkovri la ideon de nacio el tute nova fundo. Nia nacio devas esti mensa kaj intelekta, nacio de kaplaboristoj. Nia propra nacia havaĵo kaj ŝtata posedaĵo estas scio, lerteco kaj sperto, scipovo, informo, bona komunikado. Ni batalos kun skribilo kaj vortoj kiel niaj armiloj. La civitanoj havu altan scienc-teknikan kulturon kaj edukadon. Oni tamen ne forgesu bonan intencon kaj favoran pozon, pozitivan sintenon. Nura kapablo ne decidas, oni bezonas ankaŭ bonan grupan spiriton, taĉmentan senton.

Iamaniere ni povos esti pli ol ordinaraj nacioj. Ni estu libervola grupo de bonintencaj kaj scipovaj civitanoj. Ni ne naskiĝis kiel civitanoj de Mueleja Insulo, sed ni mem selektis ĝin. Tiu estas multe pli ol deviga denaska membreco de iu ordinara fizika lando.

Se nia malgranda nacio Mueleja Insulo iam multe riĉiĝos, ni povos fundi veraj fizikaj bazoj de operacioj en aliaj landoj. Kaj kompreneble ni fine venkos!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)