<<

#69 ; Pli bona vidaĵo jam aperas por mi kaj por la sendependa ŝtato

>>

Mi vere fine atingis ekzamenon de inĝeniero, malgraŭ al multa dubo kaj longa senespereco. Krome mi ankoraŭ jam ricevis informon pri unu ebleco por kontinuigi studadon en vera teknika universitato ĝis diploma inĝeniero. Mi ankoraŭ atendas ĉu eblus alia loka alternativo kiun mi aspiris.

Mi jam kredas ke mi studados aŭtune en la Poria loka instituto de Teknika Universitato de Tampere. Tiu instituto situas en malnova fabriko de kotono Porin Puuvilla kune kun reprezentantoj de 3 aliaj universitatoj.

Teknika Universitato de Bulwania tamen ĉiuokaze restas grava afero en mia vivo. Mia sangopremo jam multe pliboniĝis kaj nervoj malstreĉiĝis. Mi estas konvinkita ke mi havos pli bonan futuron.

La apuda foto prezentas Ĵuron de Arkhimedes kiu estis aligita al ekzamena atesto. Supozeble la antikva greka Arkhimedes iamaniere estis la unua inĝeniero. La ĵuro ŝajnas iom superflua, sed mi escepte tradukas ĝin:

Ĵuro de Arkhimedes

Inĝeniero partoprenas en kreado de tekniko,
kiu rezultiĝas en bonaĵoj por naturo kaj homaro.

Inĝeniero en ĉiuj siaj agoj protektas
vivon de plantoj, animaloj kaj homoj.

Inĝeniero evitas malhonestecon kaj malkonkordon kaj aspiras
evolui al ĉiam pli lerta solvanto de problemoj.

Inĝeniero pensas pri direktojn de evoluo
kaj evitas efektivigon de malutilaj celoj.

Nu, tre pompa ĵuro. Ĉu mi povas subskribi?

Tamen en realo apenaŭ eblos por mi havi grandan efekton al mondo laŭ tiuj tre altflugaj direktoj.

Maldekstre ni vidas malnovan bildon de kotona fabriko Porin Puuvilla el jaro 1933. La brika domo estas nuntempe iom pli malgranda. Tiam oni pretigis tie kotonon. Nuntempe tie situas inter alie "centro de universitatoj", kie estas reprezentantoj de 4 universitatoj.

Pri la kotona fabriko de Pori mi havas sekvantan malgrandan rakonton.

Unu el miaj 6 onkloj laboris en instituto de metalurgio de entrepreno Outokumpu en Pori dum mia junaĝo. Mi bone memoras kiel li paseme vizitis nian hejmon en Ostrobotnio, en provinco, en skolo de vilaĝo Alavalli en komunumo Jalasjärvi meze de 1970-aj jaroj.

Tiam la kotona fabriko de Pori ankoraŭ funkciis kaj la "metalaj" inĝenieroj de metalurgia instituto havis iom da kontaktoj kun la inĝenieroj de kotona fabriko.

La "metalaj" inĝenieroj nature sentis sin iom pli dignaj kaj virecaj ol la molaj "kotonaj" inĝenieroj. Laŭ mia onklo ili kutimis ludeme ĉagreni kaj blasfemi la kotonajn inĝenierojn ĉi tiel:

- Saluton al vi, knaboj de vatobulo!
- Ĉu vi jam hodiaŭ produktis multe da vato?

Jes, aŭtune mi estos iamaniere unu el la "molaj vatobulaj knaboj". Kvankam mi vere estas tre malmola metala viro.

Mi estas tamen relative kontenta en ĉi tiu situacio. En la universitato mi provos kaj klopodos kiel eble plej bone plenumi la postulojn de ekzameno de diploma inĝeniero dum 2 aŭ 3 jaroj. Kaj eble mi eĉ fine fariĝos respektata sinjoro doktoro?

Tekniko estas tre interesa kaj entuziasmiga temo. Sciencisto mi verŝajne neniam fariĝos. Konkreta mondo sufiĉas por mi. Tekniko subtenas vivon. Mi preferas realon. Konkreta estas vera. Virtuala estas falsa.

La estonteco de nia eta nacio fariĝos pli bona pro tio. Ni venkos!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)