<< | #63 ; Malnovaj fontoj sed tamen eterna valoro |
>> |
Fine mi trovis la bone sidan animstaton kaj la taŭgan libran fonton por komenci vere serioze labori por prepari la finan verkon de skolo. Restas ankoraŭ pli ol unu monato da tempo por akiri la rezulton. Mi kredas ke tiu tempo sufiĉos. Atmosfero estas nun agrabla kaj mi sentas min tre optimisma.
Temas ankaŭ pri pli ol nur la fina verko de skolo. Ĉi tiu bezono ne pasas kaj malaperas. Strukturoj estu por ĉiam esenca parto de propra grava scipovo de nia kara sendependa nacio Mueleja Insulo. Latine oni diris non scholae, sed vitae ...
kiun ni komprenu tiel ke oni prefere ne lernu nur por iu pasema skolo, sed por la tuta vivo, por si mem, por la propra futuro.
Apude ni vidas taskon el iom malnova finna libro. Ĝi estas skribita jam en 1981, tio estas 37 jaroj antaŭe. Oni kalkulu kaj analizu informon por ĉi tiu ŝtala latisa subtenilo. La tabulega kaj latisa strukturo estas longa je 7 metroj kaj alta je 2 metroj. La ŝarĝoj de apogilo estas en du punktoj F1 = 20 kN kaj F2 = 30 kN.
Krude kaj malmoderne oni do povus diri ke la strukturo estas sume ŝarĝita de pezo de ĉirkaŭ 5000 kilogramoj, kvin tunoj. Eble tio estas unu parto de ponto kaj sur la ponto staras kamiono kiu pezas 10 tunoj? Unu ponta portilo devas porti duonon de tuta pezo de kamiono se estas du tiaj portiloj por la ponto, unu en ambaŭ flankoj.
La strukturo ja estas simetria, sed la ŝarĝo estas nesimetria. Eĉ 16 gradoj da libereco en tiu strukturo, multe pli ol en strukturoj kiujn ni mem kalkulis en skolo kun la komerca programo Excel. Do tiu estas impresa kaj impona tasko. Certe iom tro granda tasko por kalkuli mane. Nature oni ankaŭ bezonas kelkaj aliaj detaloj por komplete solvi la taskon.
Latiso konsistas el stangoj aŭ bastonoj. Stango signifas strukturan parton kiu kapablas elporti nur tiran kaj preman ŝarĝon laŭ sia longo, en direkto de tiu bastono. Stango ne povas elporti fleksigon, kargon ortan al la direkto de sia longo. Juntoj de latiso ne povas oferti apogon en tordigo. Oni ŝajnigas en kalkuloj ke en juntoj de stangoj de latiso estas nefrikcia raŭpero, ĉarniro aŭ artiko.
Tabulego kapablas kontraŭe, krom elporti tiran kaj preman ŝarĝon kiel stango, ankaŭ elporti fleksigan ŝarĝon kiu efikas orte, perpendikle al la direkto de longo de tabulego. Tabulego povas ankaŭ oferti apogon en tordigo, se tio estas laŭcele.
Fakte estas nur unu kontinua tabulego en la tasko. Pro kalkulaj kialoj oni tamen devas partigi la tabulegon al 4 partoj. Pro la apoga latiso estas ekstraj kalkulaj nodoj en la tabulego. Tial oni en kalkuloj ŝajnigas kaj hipokritas ke estas 4 sinsekvaj tabulegoj anstataŭ nur unu unueca kontinua tabulego. En kalkuloj la tabulego en kvar partoj kondutas en principo same kiel unueca tabulego ĉar la juntoj de partoj en kalkulaj nodoj povas oferti apogon en tordigo same kiel unueca tabulego.
Ĉu libro de jaro 1981 estas tro malnova fonto por prepari inĝenieran laboron? Probable la skolo opinias ke ĉiuj fontoj pli malnovaj ol 10 jaroj estas jam maljuniĝitaj kaj eksvalidiĝitaj. La libro eĉ enhavas programan kodon en malnova FORTRAN kiu uzas kartojn por legi informon. Mi tamen opinias ke la libro estas en principo tre bona por evoluigi propran programon por analizi relative simplaj strukturoj.
Baza scio, kompreno kaj povo neniam eksvalidiĝos. Mi ja preparas la finan verkon de skolo por mi mem, por mia propra firmo kaj mia propra - kvankam malgranda - memstara ŝtato. La celo ja estas lerni per laboro, lerni mem, anstataŭ stulte nur uzi la pretajn rezultojn de aliaj.
Certe mia vera celo estas iom alia ol analizi apogilon kie la tabulego estas sube kaj horizonta. Plejparte mi pensas pri tegmentoj de domoj. En tegmenta apogilo la tabulegoj estas supre kaj latisoj sube. La tabulegoj de tegmenta apogilo ne estas horizontaj. La ŝarĝo sur tegmenta tabulego ne estas en nur kelkaj punktoj. La ŝarĝo sur tegmento ne efikas perpendikle al tabulegoj.
Tamen la diferencoj estas relative malgrandaj kaj adapteblaj. La fonto prezentas kelkaj bonaj ideoj, malgraŭ sia iom alta aĝo. Grave estas ke oni kombinas tabulegojn kaj latisojn en la sama strukturo. Grave estas ankaŭ ke eblas sekurigi la numeran rezulton de mia propra programo el fonto. La programo estos en JavaScript kaj certe iom alia en strukturo ol malnova FORTRAN.
Apude ni vidas kiel la strukturo de suprecitita tasko transformiĝas sub ŝarĝo. Oni tamen prizorgeme notu ke la skaloj en tiu desegnaĵo estas tre aliaj. Alto de strukturo estas 2 metroj aŭ 2000 millimetroj kaj ĝi fleksiĝas pleje nur neplene 2 millimetroj. Rimarku la strekon kiu donas longon de 1 mm.
Fakte multaj apogiloj estas vere 3-dimensiaj strukturoj. Estas tamen ordinare analizi la strukturon nur en 2 dimensioj. Ofte oni uzas multaj tiaj apogiloj paralele kaj proponas iun alian apartan sistemon por sekurigi ke la apogiloj ne falas sed restas en norma stara pozicio. Kutime la vertikalaj fortoj en apogiloj estas multe pli grandaj ol tiuj fortoj kiuj eble povus faligi la apogilojn.
Estas ja eble ke mi tamen ne kvalifikiĝos antaŭ somero. Eble mi ne atingos la ekzamenon. Tamen ĉiuokaze strukturoj kaj ilia bona analizo estas tre centra temo en mia vivo kaj en la vivo de nia kara civito. Ĉi tiu povoscio nepre devas enesti en nia profesia repertuaro kiel esenca parto.
Ni venkos! La vivo kontinuas. Ni certe venkos! Ni havos bonan tegmenton super niaj kapoj. Ni progresos.
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo