<< | #64 ; "Komm lieber Mai und mache die Bäume wieder grün ..." |
>> |
Ĉi tiel komencas unu germana printempa poemo. Mi trovis ĝin iam en unu malnova skola libro por infanoj. "Venu kara majo kaj faru la arbojn denove verdaj..." instigas la vortoj de poemo tre kuraĝigante.
Ho ve, la tre fama tago "la unua de majo"! Jam venis la printempa tradicie esperema monato majo, kiel la Playboy -knabino apude atestas, sed la foliaj arboj en Finnlando ankoraŭ ne estas tre verdaj. La printempo estis ĉijare provizore iom malvarma.
La apuda Playboy -knabino uzas lignan perlokolĉenon kiun mi kolorigis per akvofarboj. La fakte lignaj "perloj" de kolĉeno estas iom grandaj, tiel grandaj ke ili multe kovras la rimarkeble grandan virinecan ĉarmon de tiu knabino. Ŝiaj brustoj estas vere notindaj. Almenaŭ en ĉi tiu kazo Playboy ne trompis aŭ perfidis la pravigajn atendajn esperojn de sia malsata vira klientaro.
Malgraŭ la multe parolata "varmeja fenomeno", plivarmumo de klimato, pliiĝo de monda meznombra temperaturo, timigas finnojn la ebleco ke Golf-marfluo eble malfortiĝos aŭ eĉ tute ĉesos. Almenaŭ por mia (proksimume jam 60 jara) generacio oni instruis en skolo ke la klimato en Finnlando estas relative varma ĝuste pro varma Golf-marfluo. Sen ĝi en niaj geografiaj latitudoj eble superregus ege malvarmaj temperaturoj kiel en Alasko? Alasko ja situas proksimume en samaj altaj nordaj geografiaj latitudoj ol Finnlando, kvankam malproksime kaj en alia kontinento, okcidenta bordo de Nord-Ameriko.
Nu, eble ankaŭ kelkaj aliaj faktoroj influas klimaton de Finnlando ol nur la fama Golf-marfluo. Fakte sciencistoj ankoraŭ kredas ke la klimato fariĝos pli varma ankaŭ ĉi tie en Finnlando pro la ĝenerala monda plivarmumo, malgraŭ la ebla ioma malfortiĝo de Golf-marfluo.
Ĉu la tutmonda "varmeja fenomeno" tamen estas grava kaj ĉu ni ion devus aŭ eĉ povus fari? Kies kulpo ĝi estas? Ĉu eĉ valoras serĉi kulpulojn?
La natura scienco ja atestas ke klimato estis tre varia dum la longa historio de nia planedo la Tero. Aŭtistoj, aviadistoj, hejtistoj de domoj kaj aliaj bruligantoj de fosilia karbo ne povas klarigi ĉiujn ŝanĝojn de tera klimato. La homoj estas relative nova fenomeno sur la planedo. Nia teknika civilizacio estas relative tre juna. Klare la homa aktiveco ne povas esti la sola faktoro kiu influas klimaton de nia komuna mondo.
Ĉu la tekniko estas kulpa? Ĉu ni ĉesu uzi teknikon? Ĉu ne eblas trovi pli bonan teknikon? Mi kredas ke ni ĉiam uzos teknikon en niaj latitudoj kaj ankaŭ tekniko povas renoviĝi kaj pliboniĝi. Ni devas travivi malvarman vintron. La energio de Suno ne sufiĉas por ni dum vintro, mallumo kaj malvarmo. Eĉ meznombre pli varma klimato ne signifas pli da sunbrilo kiam la geografia situo restas la sama. La vintroj povas fariĝi pli malvarmaj ĉe ni eĉ se la jara meznombra temperaturo kreskas.
En Finnlando oni uzas multe da arbara ligno por produkti energion. Kreskas ja multe da arboj en arbaroj de Finnlando. Hejtligno ja ne estas ĝenerale traktita kiel fosilia brulaĵo ĉar oni supozas ke daŭre kreskas pli da nova, anstataŭiga kaj substitua ligno en arbaroj de Finnlando. Ĉu do la tuta energia bezono de Finnlando povus esti kontentigita per uzo de ligno ekzemple dum vintro kiam la Suno praktike ne brilas por ni?
Mi konfidas al ligna energio. Ni tamen klare vidu la riskon. Nuntempe ligno ne estas traktita kiel fosilia brulaĵo, sed temas nur pri selektita politika linio. Estas tute eble ke en futuro EU selektas tian politikan linion ke oni traktas ĉiujn karbondioksidon CO2
produktigajn brulaĵojn tute same, sendepende de tio ĉu ili estas "renoviĝantaj" kiel arbara ligno aŭ ne. Ĝenerale ni estas kutimintaj pensi ke ĉe ni novaj kreskantaj arboj kiel aŭtomate anstataŭigas la bruligitan hejtlignon, sed tutmonde la situacio ne estas la sama. Probable ekzistas ĝenerale nenia garantio ke bruligita ligno estus certe kaj sendube anstataŭigita per novaj arboj, nova ligno. Kaj en kelkaj kazoj - en la tuta vasta mondo - hakado de arboj malpliigas kvanton de arbaroj konstante, sen renoviĝo.
Ni bone memoru kiel EU volas ke Finnlando speciale protektu la grandajn, eĉ senfinajn arojn de rusaj lupoj, grandaj rabobestoj kiuj abundas en orienta parto de ĉi tiu norda lando, ĉe la limo de Rusujo. La ridinda kaŭzo de tiu nenecesa protektado verŝajne estas ke lupoj estas raraj en iuj malproksimaj sudaj eŭropaj landoj. En Finnlando lupoj certe estas nek raraj nek minacitaj kiel animala speco. Novaj lupoj senĉese alvenas tra la rusa landlimo. Lupoj neniam finiĝos en Rusujo.
Germanoj jam antaŭ longe bruligis preskaŭ ĉiuj siaj arbaroj al cindro. Situacio en Finnlando estas iom malsama ol en pli sudaj grandaj eŭropaj landoj. EU tamen tre malbone atentas la malsamecon de Finnlando. La risko estas granda ke la konvenaj reguloj por la pli grandaj EU-landoj estos tre malkonvenaj por Finnlando. Kaj eble Finnlando eĉ estos punita pro la malnovaj pekoj de pli grandaj EU-landoj? Ĉu finnoj estu punitaj pro tio ke germanoj jam antaŭ longe detruis preskaŭ ĉiuj siaj propraj arbaroj?
Eble EU ŝanĝos energian politikon ignorante la specialan karakteron de nordaj landoj? Tiam natura renoviĝanta ligno estus traktita same kiel tre malpura fosilia ŝtonkarbo kaj ekologie problemplena minerala oleo. Tio certe prezentus grandan problemon kaj plian koston pro uzo de ligna energio kaj danĝeron al nia tuta norda landa energia ekonomio.
Nia propra eta nacio Mueleja Insulo estas plejparte nur virtuala. Niaj propraj nocaj ĉirkaŭaĵaj lasoj estas tre malgrandaj. Ni tamen atenteme sekvu la disvolvon de nia komuna mondo. Ni estu suspektemaj de EU. Nia propra avantaĝo ne estas la sama kiel la avantaĝo de grandaj pli sudaj EU-landoj.
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo