<< | #62 ; Ĉu ne terura tago: vendredo kaj 13a tago de monato! |
>> |
Hodiaŭ la 13a tago de monato aprilo ... Ho ve! TERURAĴO! Ŝoka kombinaĵo vendredo kaj 13a tago! Tradicia tago de malfelico. Tago de certaj akcidentoj kaj damaĝoj. Superstiĉa tago de malicaj katastrofoj.
Pasko tradicie estis festo de sorĉistoj en Finnlando. Sorĉistoj flugis en aero kun balailo kvazaŭ kiel juna knabo Harry Potter en filmoj. La sorĉistoj en Finnlando tamen estis plejparte kaptukaj malbelaj maljunaj virinoj. Ili flugis per balailo kun sia pato por kuiri kafon kaj kun sia nigra kato. Mi ne komprenas kiel eblis por la kato rajdi la stretan flugantan balailon.
Oni ialoke bruligis grandajn brulamasojn dum Pasko. Eble la tradicia intenco estis timigi la sorĉistojn for?
Do ĉi tiu aprilo estas tre sorĉa kaj magia monato. La vetero estas jam iom pli varma. Printempo alvenos baldaŭ efektive. Fine ni havos someron.
La ambasado kontinuas labori en urbo Pori kies nomon ni vidas en fono en la apuda malnova paska foto el vendoplaco de urbo. Videblas eĉ ia krono super la litero P en la vorto PORI. Pori do estas kvazaŭ reĝlando? Mi tamen ne estas la reĝo de Pori, nur de Mueleja Insulo. Ĉi tiu estas la flanko de granda paska korbo kiun oni volas ke la publiko vidu.
Ĉu katastrofoj kaj grandaj akcidentoj estas venantaj? Kredeble ne. La ĉiutaga vivo verŝajne kontinuas kompare normale.
Domaĝe ke la polena situacio fariĝos dum printempo kaj dum venonta somero pli grava ol dum kelkaj antaŭaj jaroj. Betulo kaj aliaj plantoj kiuj disvastigas polenon en aero sen helpo de insektoj estas nun en bona stato por reproduktiĝi. La vento portos polenon al ricevanta planto kaj samtempe bedaŭrinde ankaŭ al nazoj de multaj suferantaj alergiaj homoj. Albuminoj de plantaj polenoj estas la kaŭzo de polena alergio.
Tamen poleno de plantoj en aero estas iam ankaŭ utila en Finnlando. Laŭ konata onidiro la homaro mortos pro malsato kaj pereos se abeloj mortus. La finnaj cerealoj tamen ne bezonas abelojn aŭ aliajn polenon portantaj insektoj por reproduktiĝi. Greno profitas el poleno kiun la vento portas en aero.
Ĉu superstiĉo valoras? Ĉu ni konfidu sorton, fatalon, destinon? Estus ja tre oportune se eblus sorĉi, espereble iom pli ol nur povi flugi kun malnova balailo. Bedaŭrinde magiaĵoj apenaŭ helpos. Ni devas konstrui nian civiton per niaj propraj manoj kaj per niaj propraj kapoj. Pro manko de konkretaj rimedoj ni plejparte konstruos la novan mondon per nia animo, per niaj cerboj kaj mensoj.
Ĝis plue la sola potenco de nia kara nacio povas esti la forto de niaj propraj kapoj. Ni konstruu solvojn kaj povoscion. Ni diligente lernu kaj laboru por la pli bona futuro de nia propra ŝtato. Inteligenteco valoras. Persisteco fine profitas. Ni venkos!
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo