<<

#56 ; Vintro estu pli gaja sezono

>>

Ĉi tiu paĝaro provizore ja ne estas tre aktiva, sed ŝajnas ke ĉi tie eblas atingi eĉ 60an esperantan rakonton ĝis mia 60a naskiĝtago dum venonta aŭtuno. Tre inspiranta kaj aspirinda celo. Do ni kuraĝe antaŭeniru al iom pli sensacia areo de homa vivo.

En skolo oni ne instruas kiel trakti iuj centraj problemoj de homa vivo, ekzemple uzon de alkoholo. Dum morna norda vintro oni tamen bezonas alkoholon.

En ordinara vendejo estas koncentraĵo de suko kiun oni laŭ instrukcio diluu en rilato 1 parto da koncentrita bera suko kaj 7 partoj da akvo. En alkohola vendejo estas diluita alkoholo kiu enhavas ekzemple 46,3% da alkoholo kaj la resto konjekteble 100% - 46,3% = 53,7% da akvo.

La 46,3% alkohola ĝino do enhavas la akvon kiun la koncentraĵo de suko bezonas. Sed kiom da ĝino oni miksu kun 1 parto de suko por atingi la perfektan miksaĵon? Kaj kia estos la alkohola procento de rezulto?

Tre grava kaj priinstrua problemo. Ni ĝin solvu.

La brando enhavas a% aŭ a/100 partoj da alkoholo kaj 100 - a% da akvo. Ni volas ke la 100 - a% da akvo egalu la 7 partoj de akvo kun kiu oni diluu la koncentraĵon de suko. Oni ne aldonu ekstran akvon, sed oni uzu nur la akvon kiu jam estas en la brando.

Ni nomu la nombron de partoj de brando relative al 1 parto de koncentrita suko kiel X kaj ni povas konstati la sekvantan:

 100 - a%
---------- * X  =  7
   100

Kaj el tiu formulo ni povas solvi la plej bonan nombron de partoj de brando, X :

              100
 X  =  7 * ----------
            100 - a%

Kia estos la alkohola procento de rezulto? La brando havas a%/100 * X partoj da pura alkoholo. La rezulto estas sume X + 1 partoj. La alkohola procento de rezulto do estos:

         a% * X                   a% * X
 100  * -------- : ( X + 1 )  =  --------
          100                      X + 1 

Eble la rezulto ne estas tute preciza pro diversaj kialoj, sed fine ni atingas la sekvantajn rezultojn:

a% procentoj
da alkoholo en brando
Volumena rilato
suko : brando
1 : X
Procentoj da alkoholo
en la rezulto
30,0% 1 : 10 27,3%
38,0% 1 : 11,3 34,9%
46,3% 1 : 13,04 43,0%
60,0% 1 : 17,5 56,8%

Oni povas konstati ke por la 60% alkohola brando ĉi tiu metodo de koncentrita suko ne funkcias tre bone. La rezulto probable bezonas plian diluigon por esti facile trinkebla.

Tamen, kiel oni diras en Svedujo: Skål!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)