<<

#55 ; Ĉu bone fluos la komencita jaro 2018?

>>

Mi ricevis la norman vakcinon kontraŭ la gripo de ĉi tiu vintro. La vakcino evidente tamen ne detenas malvarmumon. La vakcino eble ne estis tre bona. Estas multaj diversaj virusoj en movado kaj la norma senpaga vakcino donas nur partan protekton kontraŭ gripo.

Bonŝance oni aliflanke ofertas bonaj substancoj kontraŭ la malsano en la vendejo de brando. Ĉi tiuj produktoj eble ne estas veraj medikamentoj, ili kredeble ne kuracos la malsanon, sed ili faras la malsanon multe pli komforta por elporti. Precipe mi ŝatas rumon, konjakon kaj viskion. La boteloj en la foto estas plejparte tre malgrandaj (je 4 aŭ 5 centilitroj) ; temas ja pri la mikronacio Mueleja Insulo.

Do mi estas nun iom malsana en januaro, sed mi ne intencas nur trinki rumon kaj brandon la tutan jaron. Laŭ svedaj policistaj filmoj en Svedujo oni nomas "Finna memmortigo" tiuj bedaŭrindaj kazoj kiam en Svedujo vivantaj finnoj trinkas tiom tro da alkoholo ke ili mortas. Tial mi speciale akcentu ke mia intenco tamen ne estas morti pro brando, sed saviĝi viva, trasukcesi kaj vivi pluen.

La jaro 2018 proponas grandan promeson sed ĝi ankaŭ ofertas riskon de amara malsukceso. Mi kredas ke mi aŭ sukcesos dum ĉi tiu jaro, aŭ eble mi preskaŭ tute detruiĝos? Kompromiso aŭ meza alĝustigo inter tiuj ekstremoj apenaŭ eblos.

La jaro 2018 devas esti jaro de grandaj akiroj. Mi volas forte progresi en kampoj de matematiko kaj teoria tekniko. La akiroj estos plejparte virtualaj, sed ankaŭ teoria scipovo kaj povoscio estas valora spirita posedaĵo.

Origine mi intencis lerni iom pli da franca lingvo en skolo dum venonta printempo kaj somero, sed tiu ne eblas. La skolo nuligis ĉiujn kursojn de franca lingvo. Franca lingvo evidente ŝajnas superflua - aŭ almenaŭ ne tre grava - por la estroj de skolo. Por ili la lingvo de tekniko estas nur la angla.

Estos iom malĝoje se mi ne atingos la ekzamenon de inĝeniero dum 2018, sed plej grave estas ke la vera studado progresos kaj la scioj kolektiĝos. Sen ekzameno mi probable ne atingos universitaton, sed plej grave estas kontinuigi studadon de tekniko malgraŭ misaventuroj. Certe la situacio fariĝos pli malfacila se mi falos tute ekster skolo kaj ekster laboro, sed la vivo kontinuos ĉiuokaze. Mi neniam petas pardonon pro mia ekzisto.

Iom da bonsanĉo kaj la konkreta memstara civito estos vere atingebla. Ĝis plue oni povas nur kolekti teorian havaĵon, sed kun iom da bona fortuno aperos la ludtabulo de vivo rapide tute alia. Mi ja estas jam maljuna, mi fariĝos 60-jara en aŭtuno, sed la alta aĝo estas iam ankaŭ ia avantaĝo ; Mi ne plu bezonas havi fortojn tiel longe.

Revoj kaj vizioj estas en si mem bonaj kaj pozitivaj fenomenoj. Ne meritas vivi sen revoj. Ĵus nun mi tamen devas koncentriĝi en temoj kiuj estos ege centraj por la futuro de nia malgranda civito. Mi esperas ke en futuro estos pli da utila enhavo en ĉi tiuj retaj paĝoj de ambasado, sed tiu devas ankoraŭ atendi sian propran tempon.

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)