<< | #57 ; Norda vintro estos baldaŭ venkita ĉijare |
>> |
Jam sufiĉe da alkoholo fluis tra mia sendependa ambasadora gorĝo. Mezo de malserena vintro jam pasis, kvankam frosto ankoraŭ ne forlasis. Ni atendu belan printempon proksimume en du monatoj. Dum venonta printempo kaj somero mi intencas iom kolekti plantojn kaj pli bone konatiĝi kun la loka vegetala regno ĉi tie en urbo Pori, okcidenta Finnlando.
Plantoj de naturo estis ankaŭ antaŭe interesaj, sed mi neniam antaŭe vere kolektis kaj sekigis fanerogamoj de naturo. Mi kredas ke oni devas kolekti plantoj kaj esplori ilin pli zorgeme por vere bone ilin koni kaj lerni.
Botanikisto mi ne estas, sed interesita diletanto jes. Kiel interesita diletanto mi volas koni la lokan naturon ĉirkaŭ mia hejmo.
Mi intencas ankaŭ desegni kelkaj someraj plantoj de naturo kun farbokrajonoj por pli bone koni la floroj kaj folioj. Ia artisto mi certe ne estas, sed eble mi lernos desegni pli bone.
La vegetala regno estas tre multflanka. Apenaŭ eblos ĝin lerni tute kaj perfekte. Kiel oni komencu konatiĝi kun plantoj de naturo? En Finnlando kaj en urbo Pori ja kreskas relative malmultaj specoj. Ili estas multaj, sed kredeble eblos lerni la plej kutimaj specoj de lokaj plantoj ĉi tie en urboparto Vähärauma.
Ekzistas diversaj libroj kiuj prezentas naturaj plantoj en bildoj aŭ desegnaĵoj.
Kelkaj el la libroj estas origine faritaj en Finnlando kaj aliaj estas de eksterlanda origino, kvankam tradukitaj en la finna lingvo.
Certe la plej interesaj libroj estas tiuj kiuj prezentas plejparte nur la lokajn plantojn. Ekzemple la plantoj de Laponio, eĉ se finnaj, estas iom malsamaj kiel la plantoj de arbaro de Tekunkorpi.
Mi estas jam preta por sekigi malgrandaj plantoj inter mola papero sub pezo. Mi kredas ke mi jam trovis taŭgan kovertegon aŭ albumon por konservi kaj por prezenti la sekigitajn plantojn. Mi konfidas ke eblos fiksi aŭ alglui la malgrandajn plantojn kaj partojn de planto al la albumo konvene.
La printempo estas ankoraŭ fora je monatoj, sed ĝi antaŭeniros rapide kiam ĝi komencas. Ioma problemo estos kiel mi lernu koni la plej kutimaj plantoj antaŭ ol ili floras. Kiujn plantojn mi speciale sekvu kaj atentu? Mi legu la librojn kiujn mi jam liveris. Mi lernu koni la genrojn de plej kutimaj naturaj plantoj ĉi tie. Mi espereble iom post iom lernos pri diversaj vulgaraj specoj.
Jes, mi estos preta por kolekti iom da malgrandaj naturaj plantoj en la apuda arbareto de Tekunkorpi kiam ili aperos kaj floros. En septembro mi estos 60 jaroj aĝa kaj tiam mi scios multe pli pri lokaj finnaj plantoj kaj herboj.
Dum printempo mi devas ankaŭ pretigi la finan laboron de skolo, la "inĝenieran laboron". Dum somero mi sentos min viro libera kaj feliĉa, sendepende de tio ĉu mi fariĝis inĝeniero kaj ĉu mi plenumis la ekzamenon aŭ ne. Mi ja estas ĉiuokaze heroo de mia propra vivo kaj estro de mia propra nacio.
Scienc-teknika studado restos por ĉiam grava parto de vivo kaj ĝi havos gravan rolon en nia sendependa nacio. Sed vivo ne estas nura tekniko. Herboj kreskos, floroj florados kaj birdoj kvivitos.
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo