<< | #462 ; Vivo pli grava, sed navigacio utila scipovo |
>> |
Iu antikva ekstremulo opiniis - dum periodo de sklava laboro - ion el la stilo ke ... vivi oni eble ne bezonas, sed tamen navigacio estas tute nepra ; navigare necesse est, vivere non est necesse
. Nu, mi ne estus tute egale rigore kategoria. Estus kredeble malfacile por navigacii se oni eĉ ne vivas, almenaŭ se oni ne estas sur la fantoma ŝipo La Fluganta Holandano aŭ eble en io filmo kun la fama aktoro kapitano "Jack Sparrow"?
Navigacio tamen estas tradicia, utila kaj valora homa povoscio kaj certe meritas konservi eĉ malnovan scipovon. Kaj vivi, libere.
Mi tuj konfesu ke mi ne havas boaton kaj ne eblas boatumi. Mi tute ne estas profesia maristo. Ion profesian scipovon pri navigado mi ne posedas. Estas por mi nur teoria hobio.
Tamen mi iom lernis navigacion kiel hobio ekzemple en popolaltlernejoj. Apude estas fotita mia diplomo el jaro 2005. Estas diplomo pri ekzameno en astronomia navigacio. Temas do pri navigacio en "aperta maro", ekzemple oceanoj, sen videbla tera bordo kaj insuloj. Estas nur hobia diplomo, sen profesia valoro, sed mi estas fiera pri tio.
En Finnlando oni ne bezonas kondukistan licencon por ekzemple motora boato. La hobiaj kursoj por boatistoj estas sufiĉe popularaj kaj oni ĝenerale opinias ke la kursoj instruas iom bone la regulojn kiojn oni obeu.
Oni tamen ne kredu ke tia finna hobia diplomo estus alte respektata en aliaj landoj. Se oni provas ekzemple boatumi al la vasta oceano tra la fama kanalo de Kiel en Germanio, oni pli bone havu ĉiojn eblajn licencojn kaj aliajn paperojn en tre bona ordo. Almenaŭ figure kaj simbole la germanaj navigaciaj burokratoj tie povas viŝi sian postaĵon kun finna hobia licenco. La germanaj funkciuloj tute ne respektas finnajn hobiajn diplomojn.
Mi tamen estas plie fiera pri mia propra teoria povoscio.
Fakte mi konis la principojn de astronomia navigacio jam antaŭ ol mi komencis la unuan kurson en popolaltlernejo. Tradicia sfera astronomio estis por mi jam iom konata kaj la vojo al astronomia navigacio ne estas tre longa. En la unuaj kursoj de (teoria) navigado tamen estis multe da nova informo por mi. La unua kurso en la popolaltlernejo, navigado en insularo, arkipelago, fakte estis en praktiko la plej grava por ordinara boatisto. Estis multe da leĝoj kaj reguloj por lerni. Mapoj, marsignoj, signaloj kaj tiel plu.
La kompaso estas la baza laborilo por indiki direktojn. Estas por boatisto tre utile por koni la konceptojn magneta deklinacio kaj ankaŭ la finna "eksymä".
En la moderna tempo ludas ja elektroniko la ĉefan rolon en praktika navigado. Maŝinoj kalkulas la vojon sur maroj kaj montras la situojn ĉe bordoj. Oni ĝenerale ne plu bezonas astrojn, la ĉielajn objektojn por navigacio. Oni uzas ekzemple artefaritajn satelitojn. Miaopinie tradicia malnovstila navigacio tamen estas valora arto kion meritas konservi.
Komputiloj ja estas lertaj por komputi. Miaopinie tamen estas tradicia mana kalkulado, uzante certajn helpilajn librojn, la plej nobla stilo de navigacio. Ekzistas multaj alternativoj. Jarlibro por la direktoj de ĉielaj objektoj certe estas la bazo de kalkuladoj ... se komputila programo ne kalkulas la bazan informon.
Cent jaroj antaŭe oni laŭ miaj scioj ankoraŭ kalkulis sferajn triangulojn mane ekzemple kun logaritmoj kaj haversin
formuloj, supozeble iom ĝena laboro por plenumi. Mi ankoraŭ ne kapablas tion tre malnovan arton.
Poste oni evoluigis helpilajn librojn kioj multe faciligis la taskojn. La navigisto ja devas kapabli plenumi sian laboron kun bona rutino en ĉiuj cirkonstancoj, eble paralele kun aliaj taskoj.
Kaj fine komputiloj, sputnikoj kaj aliaj maŝinoj proprigis la laboron por si. Nu, klare ke mi ne malamas teknikon. Se mi estus riĉa kiel Rockefeller, certe mi uzus kiel ajn plej multe da plej nova tekniko.
Elektraj kaj elektronikaj aparatoj evidente estas utilaj por praktika navigado, sed la bona scipovo de maristo estas esenca sur maro. Ekzemple la elektronikaj aparatoj ne ŝatas salan marakvon kaj eblas ke elektro ne ĉiam estas havebla en relative malgranda boato.
Sur la maro ne estas tute neeble ke la plej bona nova elektroniko tamen ne estas uzebla, eble pro manko de elektro, eble pro akcidento. Tiam estas utile por koni la tradician astronomian navigacion.
Nu, certe oni bezonas akuratan horloĝon por determini la geografian longitudon. Geografian latitudon oni povas mezuri el multaj alternativaj ĉielaj objektoj, sed por longitudo oni bezonas bonan horloĝon kaj scion pri la aktuala ekzemple universala tempo.
Nature mi volas skribi pri tradicia astronomia kaj alia baza navigacio, se mi trovas bonan temon. Tamen ne eblas konkuri kun la moderna aparataro. Eble mizerega navigacio por savboato? Kiel kalkuli la koordinatojn sur sola insulo meze de oceano? Averia navigacio por korsaroj kaj piratoj?
Apude estas fotita la kovrilo de libro kion ni uzis dum la popolaltlerneja kurso de astronomia navigacio 2004/2005 en Pori. Estas "SIGHT REDUCTION TABLES FOR MARINE NAVIGATION" por la geografiaj latitudoj 45° ... 60°, kaj norden kaj suden el tera ekvatoro. Relative bona kaj kara libro. Eble eĉ iom tro bona libro por amatoro?
Certe ekzistas aliaj - pli modestaj kaj malmultekostaj - libroj kaj pretaj tabuloj por solvi la horizontajn koordinatojn de ĉielaj objektoj. Eble mi poste prezentos kelkajn el ili.
Nu, nature eblas ankaŭ uzi sciencan kalkulilon por la sama tasko, se oni fidas ke oni bone memoras la formulojn kaj fingrumas senerare ... kaj sufiĉas elektro por la fajna kalkulilo ... kaj oni ne faligas la kalkulilon senintence al maro ... kaj la ŝipanaro ne ĝenas tro multe la kalkuladon ...
Cetere, se estas malfacile por memori kio el la geografiaj koordinatoj estas longitudo kaj kio estas latitudo, ni pensu pri la deveno de tioj terminoj. La okcidenta navigacia arto naskiĝis en la Mediteraneo. La Mediteraneo ja estas longa en la direkto uesto-easto (okcidento-oriento), sed ne same longa kaj larĝa en la perpendikla direkto sudo-nordo. Tial oni nomis la koordinaton en la Mediteranea orienta-okcidenta longa direkto al "longitudo" kaj la koordinaton en la relative pli mallarĝa direkto nordo-sudo al "latitudo". Bona memora regulo!
Jes, tre multe por batali, sed ...
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |