<< | #46 ; Ĉi tiu nia malvarma kaj malmilda mondo |
>> |
Ĉi tiun fojon mi trovis kelkaj malnovaj nestujoj por malgrandaj birdoj en la arbareto apud la nuna situo de Ambasado de memstara ŝtato Mueleja Insulo ĉi tie en urboparto Vähärauma de finna urbo Pori. Verŝajne la pluraj birdoj tamen konstruos sian propran neston utiligante kree kaj oportunisme ĉiujn eventualajn strukturojon kaj haveblajn materialojn.
Multe de migrobirdoj jam alvenis de varmaj sudaj landoj al la ankoraŭ malvarma norda Finnlando. La optimismaj birdoj lernis ekspluati la longajn somerajn tagojn de nia iom alta geografia latitudo kaj la tradicie abundajn ĉasaĵojn de supozeble bongustaj someraj insektoj.
Finnlando plej ofte ne estas tre seka lando dum somero kaj la malsekeco produktas mezebone biomason kaj birdan nutraĵon kvankam la somero estas mallonga. Finnlando ne estas ia seka dezerto dum somero, almenaŭ tiun fakton oni povas aprobe esprimi por la lando kiel natura avantaĝo. En Finnlando dum jaro pli multe da akvo pluvas suben al tero ol elvaporiĝas en aero. Do la finna klimato estas iom malseka kaj ĝenerale por la plantoj sufiĉa akvo estas havebla en la tero dum la kreska periodo.
Vivo estas severa batalo por birdoj, same kiel al ni ĉiuj. La mondo estas plejparte malvarma kaj malmola ejo por vivi. Ankoraŭ en fino de monato aprilo eblas nokta frosto kaj forta neĝo. La naturo nur komencas vekiĝi post vintro kaj natura nutraĵo restas ankoraŭ magra kaj malluksa.
Por ni homaj estuloj estas la naturo ankaŭ iom malmilda.
Dum somero mi studos inter alie matematikon kaj energian teknikon kvankam la skolo ne funkcias. Ne eblas vojaĝi. Matematiko donacas ĝojon, esperon kaj signifon al la malafabla ĉiutaga vivo. Matematiko estas kiel solida soklo kaj fortika fundamento por pli bona tekniko. Pli bonan teknikon mi esperas atingi iun belan tagon en la futuro, kvankam en la nuna skolo ĝi restas nura distanca kaj neatingebla revo.
Riĉaj homoj fartas bone en Finnlando. La politikistoj kaj burokratoj fartas bone. Tiuj kiuj fartas bone, ili plejparte voĉdonas al la plej grandaj konservemaj politikaj partioj. Tiuj kiuj ne fartas tiel bone, ili supozeble plejparte hontas sin mem, sin retiras al flanko kaj tute ne balotas en politikaj elektoj. Laŭ inter riĉuloj favorata onidiro la malriĉuloj ne balotas pro "malbona vetero" aŭ "maldiligenteco".
Do la futuro ŝajnas tre komforta kaj facila en Finnlando al la riĉaj homoj, politikistoj kaj burokratoj. Ili povas libere fari kion ajn ili volas. Ili konservas sian bonan pozicion, kvankam la ordinara popolo daŭre fariĝas pli kaj pli malriĉa. La malriĉa popolo aŭ estas lerninta humile baloti la partiojn de riĉuloj aŭ estas lerninta sin honti kaj sin abstini de voĉdoni en politikaj elektoj.
Eble la longaj jaroj de superregado de Svedujo kaj Rusujo lernigis tian subulan humilecon al la malriĉa finna popolo? Ĉu la malnova timo de forpelo al Siberio pacigis kaj pasivigis la popolon? Oni ne alfrontu la altrangajn suverenecajn Gesinjorojn! Senlaboreco kaj malriĉeco estas kompreneble nur nia propra kulpo. Ni civitanoj neniam estas sufiĉe humilemaj kaj sklavemaj. Ni devas nin rigore vipbati. Ni devas amare nin honti kaj humile nin klini por la altrangaj politikaj Gesinjoroj.
La mono de riĉuloj certe valoras pli ol la malriĉa popolo, almenaŭ al la riĉuloj, politikistoj kaj burokratoj. En Finnlando la plej gravaj informaj medioj kaj novaĵaj kanaloj estas plie sub kontrolo de grandaj konservemaj politikaj partioj. La futuro ankoraŭ ne alvenis al Finnlando. Finnlando ŝajnas pli komplezema al malsinceraj eksterlandanoj ol al ordinaraj propraj civitanoj de lando.
Nu, en nia venonta propra Nacio la aferoj ja estus multe pli bone. Vera egaleco kaj deca homa digno estas tute ebla, eĉ en diktaturo. Mono ne valoras pli ol popolo. Nura problemo estas kiel konstrui la idealan Nacion. Oni devas lerni metiojn, evoluigi teknikojn, konstrui domojn, aliajn strukturojn kaj industriojn. Ankoraŭ ni eĉ ne posedas konvenan landan areon por nia Nacio. Pro tio ni devas multe labori kaj lerni. Espereble ni sukcesos en nia grava laboro.
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo