<< | #45 ; Malnova pejzaĝo poste kaj novaj vidaĵoj fronte |
>> |
La skolo baldaŭ finos en la Poria-a urboparto de Vähärauma. Aŭtune la skolo espereble daŭrigos en nova konstruaĵo en la centro de urbo Pori.
Ĉi tiu estis iam skolo por venontaj inĝenieroj. La mondo tamen ŝanĝiĝas pli rapide ol skoloj. Mi ne plu scias kia skolo ĝi en la daŭrigo estos.
En la iom vintra foto de malnova skolo dekstre ni vidas "grekan teatron" antaŭ la skola domo ĉe la bordo de lageto. La foliaj arbetoj ankoraŭ estas sen ŝirmantaj folioj, do oni ĝin pli bone povas vidi. Almenaŭ lastatempe oni tre malmulte uzis la "grekan teatron". Mi neniam vidis la subĉielan teatron en vera uzo.
La malnova skola domo transiros al iu alia uzo. Mi kredas ke la plej malnovaj partoj de malnova skolo originas ĉirkaŭ la jaro 1964. Do la malnova skolo estas jam pli ol 50 jarojn aĝa. Sendube multaj generacioj de inĝenieroj ĝin memoras.
La skolo translokiĝos, sed la ambasado plue situas en Vähärauma en la iama loĝdomo de studentoj de teknika skolo, en Tekunkorpi, ne tiel fore de la malnova skolo. Nune la loĝdomoj de Tekunkorpi estas en ĝenerala lupaga uzo.
En la foto maldekstre ni vidas kelkaj loĝdomoj de Tekunkorpi en la fono. En la antaŭaĵo de bildo ni vidas nestujon por birdoj. Sendube iu havis bonan intencon kiam li aŭ ŝi metis la nestujon tie. La nestujo tamen situas tro malalte en la arbo. Pli bona alteco estus 3 - 4 metroj el tersupraĵo. Sen eskalo estas malfacile munti nestujon en propra alteco.
La planoj por futuro estas kontinuigi loĝi en Tekunkorpi kaj kontinuigi studadi teknikon. Mi volas studadi oficiale se tio eblas kaj neoficiale se ne eblas oficiale. La metioj de sendependa nacio atendas. Verŝajne ne eblas nur verki pri diversaj temoj kaj subteni la nacion tiel. La nacio bezonas verajn kapablojn, ion konkretan.
Dum somero mi intencas partopreni en iuj kursoj en komputera reto por pli bone povi daŭrigi studojn. Mi ankaŭ volas serioze evoluigi proprajn 3D-kapablojn kaj programojn en stilo de "libera inĝeniera 3D grafika sistemo".
En aliaj cirkonstancoj la planoj de futuro eble estus iom aliaj. La sola vojo kiun mi nun vidas en tiu trista mondo de antagonismo estas tamen studoj kaj konstruado de novaj kapabloj.
Iom post iom mi estas pli kaj pli preta akcepti ke Esperanto estu la ĉefa lingvo de nia nacio. La nacia epopeo tamen estu en la hispana lingvo. Sunhorloĝo kun speguloj kaj aliaj astronomie motivaj konstruaĵoj estas tre bona ideo. Mi neniam ĝin lasos.
Ĉi tiu paĝaro de memstara ŝtato Mueleja Insulo restas plie relative neaktiva. Dum somero la plej aktiva paĝaro estu INSSI. Tie mi provas evoluigi la ideon de sunhorloĝo kun speguloj kaj konstruos la kapablojn kiujn oni bezonas por plani bonan sunhorloĝon.
Jam okan monaton mi vane atendas permeson por komenci la inĝenieran laboron de skolo. Fakte mi bezonus iun alian ideon. Eble mi neniam ricevos la permeson. La vivo tamen kontinuas kaj la viro devas fari kion la viro devas fari. Plori ne helpas. La cirkonstancoj estas neidealaj, sed antaŭen volas vivanto. La nacio plie havas multe por venki. Ni estas malgranda sed nedetrueble forta sendependa ŝtato.
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo