<< | #47 ; Dum somero indas fortike esperi kaj tenace labori |
>> |
La spektaklo el la fenestro de ambasado en la mateno de oka tago de majo estas iom vintra, ĉar neĝas. La temperaturo ekstere tamen estas ĉirkaŭ +5°C. Do la neĝo verŝajne ne restas sur la tero longe. La printempo ankoraŭ venkos froston kaj la somera Suno brilos alte kaj varme. La unuaj printempaj floroj jam sin prezentis en varmaj kreskaj lokoj.
Post tia malvarma, neĝa kaj malseka ekstera nokto oni devas esti dankema pro la komforte varma ĉambro kaj la ŝirmanta tegmento super sia lito. Speciale la bona tegmento estas tre grava afero. La memstara ŝtato devas speciale atentigi signifon de tegmentoj. Sen bonaj tegmentoj vivo estus malfacila en nia alta geografia latitudo. Do tegmentoj devas esti unu esenca parto de scipovo de nia propra sendependa nacio, kvankam mi ne estas vera praktika konstruisto.
La birdoj ĵus konstruas siajn nestojn en la apuda arbaro. La birdaj nestoj en naturo plej ofte ne havas tegmenton. Eble la birdoj iam dum bona kaj klara vetero rigardas la ĉielon kaj stelojn kuŝante komforte en siaj nestoj? Dum bona somera vetero la tegmento estas superflua. Tegmento plej ofte povas deteni vidaĵon de ĉielo. La steloj kaj planedoj de ĉielo estas tamen la "salo" kaj spico de vivo, esenca parto de Naturo. Ho ve, kiu volus vivi sen steloj! Nia vivo nepre bezonas Sunon, Lunon, stelojn kaj klarajn planedojn.
Tegmentoj estas sekve ambaŭ neeviteblaj kiel ŝirmiloj kaj ankaŭ iom ĝenaj pro la limigita panoramo de ĉielo kaj ĉielaj objektoj.
Nepre oni konstruu tegmentojn. Tamen estus tre dezirinde ke la tegmento estu almenaŭ parte malfermebla tiel ke oni povas dum bona vetero vidi la ĉielon super niaj kapoj. La tegmento de domo havu pordeton kiun oni povas malfermi en klara vetero, aŭ alternative parto de tegmento estu movebla tiel ke eblas kuŝi sur sia lito kaj rigardi la stelojn supre.
Kompreneble la strukturo de tegmento estu sufiĉe fortika malgraŭ la moveblaj partoj. Kompreneble tia iom postulema kaj komplika strukturo kreskigas kostojn. "Ne eblas prepari omleton sen rompi kelkajn ovojn". La konstruado de malfermebla aŭ movebla tegmento estas grava tasko.
Mi jam iom revis pri la spegula sunhorloĝo kiu truas la tegmenton de domo. Tia trategmenta sunhorloĝo ne bezonus moveblan tegmenton. Ĝi estus fiksa parto de fiksa tegmento. Oni tamen bezonas scii la tegmentojn tre bone por povi konstrui tian trategmentan sunhorloĝon.
Do la tegmentoj estas tre interesaj. Nia malgranda nacio certe volas evoluigi teknikojn por malfermeblaj sed fortikaj tegmentaj strukturoj. Oni devas pensi ankaŭ pri la vintro kiam super la tegmento povas esti eĉ duono de metro da peza neĝo. La surtegmenta neĝo ne rajtas deteni la movon de malfermeblaj partoj. Ni ne volas ke multe da neĝo falas en la ĉambro kiam oni malfermas la tegmenton. Ankaŭ la malfermebla tegmento devas esti bone izolita kaj ŝparema de energio. Frosto ne rajtas deteni movadon de movebla kaj malfermebla tegmento. Fortaj ventoj ne rajtas difekti la malfermeblan strukturon. La tegmento sin malfermu nur tiam kiam ni volas. La teknikaj malfacilaĵoj do estas iom seriozaj.
Strukturoj kaj konstruoj konformaj al astronomio plej bone situu sub tegmento dum malbona vetero. La konstruoj devas vidi la ĉielon nur tiam kiam la vera ĉielo estas videbla. Ĉi tiu ja estas iom malmodesta postulo en la nuna situacio de nacio, sed tre bona kaj aspirinda celo. Tamen apenaŭ eblas realisme konstrui tre grandajn astronomie motivajn strukturojn se ili devas situi sub movebla tegmento.
Ĉiuokaze, povi projekti kaj konstrui bonajn kaj utilajn tegmentojn, kia digna ambicio. Dum venonta somero mi provas projekti simplajn sed bonajn tegmentajn strukturojn kaj tiel evoluigi scipovan kapitalon al nia kara memstara ŝtato. Vivu kaj prosperu Mueleja Insulo!
Pereu kaj malaperu la malestiminda, misintenca kaj maligna EU! Longe vivu Eŭropo, nia kara hejma kontinento, sed difektiĝu kaj malprofitu nia malamiko, nia supremanto EU!
Vivu nia loka kreskanta povoscio, sed malbenita por ĉiam estu "globalismo" kaj posedo sen prudento, nominala profesio sen vera detala sperto! Globalismo faris popolojn senlaboraj, rabis la civitanojn de sia vera profesia kono, stultigis nenecese arojn da homoj.
Globalismo riĉigis la riĉulojn, sed faris ordinarajn civitanojn nejuste preskaŭ neutilaj. Nia propra kono kaj scio estas nia sola vera posedo. Sen sperto kaj saĝeco ne eblas vere posedi. Kion oni povas aĉeti, tiu estas nur ludilo kiu ne faras homon pli bona. Nur povoscio estas vera riĉeco. Ni disvolvu bonan propran lokan scipovon kaj malestimu damaĝiĝantan globalismon.
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo