<< | #44 ; Kiom da koloro kaj espero nune en la ĉiutaga vivo |
>> |
La printempo jam frapas en la pordo. La tero tamen ankoraŭ estas griza kaj malbela. Foliaj arboj en arbaro vivas preskaŭ kiel dum vintro. La nebulaj promesoj de somero lasas sin atendi. Kelkaj birdoj jam aperis, sed la vetero restas malvarma.
Plejparte same griza ŝajnas la ĉiutaga vivo en Pori. Nur kelkaj esperdonaj kolorpunktoj brilas tie kaj ĉi tie. La paĝaro daŭrigas sian vintran dormon. Aŭ pli bone, la limigitaj rimedoj ne estas uzeblaj por konstrui kaj evoluigi la nacion.
Granda futuro de sendependa ŝtato ankoraŭ ne realiĝis, sed indas atendi kaj esperi. Dumtempe indas kolekti la ĉiujn gravajn aferojn kaj trovi ĝojon en ili. Ne ploru pri la neatingeblajn imagitajn grandajn fruktojn de iluzioj, sed koncentru en la malgrandaj beroj kiuj nin atendas.
Do, nia nacio proprigu al si politikon de mallongaj paŝoj, ni adaptu realisman vivkoncepton. Kiu ne estas atingebla, tiu ne valoras.
Tute egale, la vivo kontinuiĝas. Ni necesas multe da laboro kaj multe da bonŝanco antaŭ ol la Suno vere bele brilas en nian memstaran nacion.
Studoj kaj klopodo por povi kontinuigi studadon estas plie la sola vojo de vivinda vivo antaŭvidebla. Estus tre malfacile trovi novan veran laboron en Finlando en kampo de tekniko, sed tekniko estas grava afero malgraŭ ĉio. Ideo de tekniko ne eksvalidiĝos. Ni ne grimpos returnen al arboj por vivi tie kiel simioj.
La nuna skolo ja estas kompare neutila, sed ekzistas aliaj skoloj kaj troviĝos novaj eblecoj. La finna popolo aperas transigebla kaj cedebla, sed nia memstara nacio neniam perdos batalan spiriton. Nia standardo ĉiam svingiĝas alte kaj forte.
Eble mi neniam vere oficiale fariĝos inĝeniero, sed tekniko ne ĉesas esti grava kampo pro tio. La persona batalkampo ŝajnas esence la sama kiel antaŭe. Tri-dimensiaj modeloj estas gravaj. Strukturoj kaj mekanismoj neniam perdos sian gravecon. Daŭre necesas loĝi, manĝi kaj vivi. La komputero ne ŝanĝis la bazajn faktojn de vivo al tute aliaj, kaj ankaŭ neniam ŝanĝos.
Ĥemion mi plie amas kaj nostalgie sopiras la atoman strukturon. Mi ne eĉ volas labori kiel submastro en industrio. Laboro devas enhavi veran enhavon. Sen vera enhavo, kial labori. Do mi ne perdas multe kiam mi ne ricevos laboron de ordinara inĝeniero. Nur celojn valorajn kaj dignajn valoras pretendi.
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo