<<

#443 ; Nur unu semajno ĝis meza somero

>>

Jes, proksimume nura semajno plu restas ĝis oficiala mezsomero. Oni eble povus diri ke jam estas la plej bela kaj plaĉa sezono de norda jaro, almenaŭ se ni ne pensas pri polena alergio. Poleno de florantaj plantoj estas ĉijare iom abunda kaj por alergistoj ĝena.

La konstruaj laboroj sur la suda bordo de granda loka rivero estas por mi bona vidindaĵo. Facile por foti el la somera pontona ponto "Taavi". Povas tamen okazi ke la personoj de turismo ne estas same gajaj pri la situacio de suda riverbordo. Klare la konstruaj laboroj ankoraŭ daŭros longe. La laboroj senindulge kontinuos dum la grandaj lokaj muzikaj kaj aliaj favorataj someraj eventoj.

Min iom surprizis kiom multe oni uzas ŝtalon en la konstruado de venonta 'rivera centro'. La apudaj fotoj kredeble atestas kiel longaj estas la betonaj palisoj kiojn oni hakadas al la fundo de bordo por krei bone portantan fundamenton. Evidente la baza roko ĉi tie situas profunde.

La grundo en urbo Pori enhavas multe da argilo, kio certe ne estas kiel eble plej bona fundamento por konstruaĵoj. Oni eĉ ŝerceme diris ke estis eraro por fondi ĉi tie urbon. Prefere oni estus konstruinta nur tre grandan fabrikon de brikoj, ĉar ĉi tie estas tiel multe da argilo.

La multa argilo en la grundo de urbo kaŭzas iomaj problemoj dum peza pluvo ĉar la akvo penetras argilon relative malbone. Kloakoj nur iom malrapide povas malplenigi la troan pluvakvon al rivero.

Nu, eble la konstruaj laboroj de suda riverbordo ne estas kiel eble plej bela vidindaĵo por muzikaj turistoj. Progreso tamen progresu.

Nun estas la Suno preskaŭ kiel eble plej alte sur la ĉielo. La noktoj estas preskaŭ kiel eble plej kurtaj kaj heletaj.

Eble oni povus pensi ke la jara ciklo de Suno iom influas al homa vivo. Vintraj kaj someraj solsticoj eble estas tempoj kiam ankaŭ la homa vivo iel haltas?

Dum printempa kaj aŭtuna ekvinokso estas la movado de Suno plej rapida en direkto nordo <-> sudo, tio estas fakto. Eble ankaŭ la homa vivo estas tiam plej vigla?

Laŭ moderna scienca mondkoncepto estas astrologio nura trompo. Mi tamen ne estus tiel certa. Miaopinie estas principe eble ke la planedoj de astrologio - inkluzive la Suno kaj la Luno - havus ion, kvankam malfacile pruveblan influon al homa vivo. Oni ne povas kategorie malaprobi la eblecon.

Kaj jes, en astrologio estas la Suno kaj la Luno ankaŭ planedoj. Bedaŭrinde oni ofte miskomprenas la terminojn de astrologio. La zodiakaj signoj de astrologio ne estas la samaj kiel la konstelacioj de astronomio, kvankam la nomoj estas parte la samaj. La limoj de zodiakaj signoj ne estas la samaj kiel la limoj de konstelacioj.

Oni ja ne povas diri ke astrologio estus moderna scienco. Tamen estas iom mirinde kiel aliaj estas la kriterioj por kritiki astrologion kaj ekzemple religion. Religio estas sankta afero, kvankam tute ne scienca. Kial oni do ne same malamike kritiku religiojn?

Mi scias ke ekzemple en Finnlando multaj personoj kolere kritikis astrologion. Kial? Nu, mi honeste konfesu ke mi mem estis unu el ili kiel junulo.

Astrologio tamen ne provas esti astronomio. Astrologio ne konkuras kun astronomio. Certe oni povas dubi la tutaĵon de astrologio, speciale la interpreton de ĉielaj eventoj. Tamen estas neeble por pruvi kaj atesti ke la baza principo de astrologio estus tute erara. La bazaj kalkuloj, la ĉielaj eventoj de astrologio tamen ne estas eraraj ... nome por la bezonoj de astrologio.

En la nuna ĥaosa granda mondo estas nepre por pensi pri ideala socio. Kia estus alternativa loka ideala homa socio? La tutan mondon ni ja ne povas kuraci kaj transformi. Nur malgranda loka socio povus esti ideala.

Ja ne eblas vivi tute memstare ekzemple ekonomie. Ni certe bezonas iom el la granda ĥaosa mondo. Ni ja ne volas tute forlasi modernan teknikon. Ni ne volas forlasi modernan medicinon. Ni ofte bezonas energion, manĝaĵon, medikamentojn, bezonaĵojn, uzaĵojn ... el la eksterna mondo.

Eble oni tamen povus trovi kompromison inter la interna bona loka socio kaj la eksterna mondo. Sendube malfacila tasko. Somere la vivo estas relative facila, sed norda vintro estas pli malfacila situacio. Nur tre malmultajn bezonaĵojn ni povus mem produkti.

Ĉu kapitalismo estus la sola funkcianta modelo por bona loka socio? Ĉu eblus ia kompromiso inter kapitalismo kaj socialismo aŭ eble komunismo? La celo ja estas kiel eble plej bona vivo por ĉiuj civitanoj de nia loka socio. Ĉiuokaze la socio unue bezonus iom multe da kapitalo. Apenaŭ eblus vivi modernan vivon tute sen mono.

Laboro en la eksterna mondo klare estas granda problemo. Mi ne kredas ke ni povus labori ekzemple en fabrikoj. Industrio de granda mondo nin ne bezonas. Klare ni tamen bezonas ion propran laboran vivon kaj ioman produktadon. Ne eblas enspezi multe da mono. Tial ni bezonas riĉan fondaĵon por subteni nian malgrandan socion.

Min multe ĝenas la kontraŭdiro inter teorio kaj praktiko en labora vivo kaj en lernejoj. En moderna mondo oni praktike uzas multaj laboriloj kaj partoj sen profunda kaj detala kompreno pri la principoj de ilia naturo kaj funkciado. La uzitaj laboriloj kaj partoj estas nur ia krudmaterialo.

En lernejoj oni espereble lernas la bazan teorion. Kiel oni aplikas la teorion en pretaj produktaĵoj, iom alia afero. Ĉu ne, pli bone, la civitanoj mem kaj profunde komprenu kion ili faras kaj kial ili faras tiel! Certe ni bezonas multe el la eksterna mondo. Ni tamen prefere mem laboru tiel ke en nia laboro ne ekzistas granda kontraŭdiro inter teorio kaj praktiko.

Komercisto, burokrato, direktoro, aferisto, bankisto ... ĝenerale ne estas iaj veraj laboroj. La civitanoj estu manlaboristoj, konstruistoj, projektistoj, artistoj, verkistoj, muntistoj, terkulturistoj, higienistoj ... kaj aliaj utilaj profesiuloj. Ni ja ne bezonas konkuri unu kun la aliaj en nia propra socio.


Kredeble oni trovis en monato majo dum la konstruaj laboroj de suda riverbordo kelkaj malnovaj rustaj rompitaj bicikloj kiam oni iom nudigis kaj fosis la bordon. Estas malnova loka onidiro ke kolera biciklisto povas ĵeti la malnovan biciklon al rivero aŭ alia akvaro se ĝi rompiĝis kaj ne eblas facile ripari.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)