<< | #444 ; Por la somermeza festo de Johano |
>> |
Evidente ioj malicaj germanaj turistaj teroristoj kruele atakis la ponton "Porinsilta" ĉi tie en la finna urbo Pori kaj impertinente gluis al la nitita malnova Krupp
ŝtalo numero 28 ( la teksto KRUPP NR 28
estas ankoraŭ klare videbla sur la tabuloj ) de ponto la ege malĝentilan tekston "Nett hier. Aber waren Sie schon mal in Baden-Württemberg?". Katastrofo! Provokega krima ago! Senvuala deklaro de milito!
La urbo Pori sendiskute estas notinda somera turista urbo, almenaŭ post la somermezo. Ankaŭ bonhavaj germanaj turistoj estas bonvenaj, kvankam ĉiuj finnoj ne havis tre bonaj spertoj pri germanoj. Ekzemple la manĝejoj de restoracioj estis laŭ onidiro iom malplenaj post germanoj.
Mi aŭdis ke proksimume 70 jaroj antaŭe la tiamaj germanaj "turistoj" bruligis iom grandan parton de finna Laponio. Tial la germanoj prefere ĉifoje lasu la alumetojn hejme se ili volas viziti nordan parton de Finnlando.
Nu, baldaŭ tamen estos la tiel nomita festo de Johano, la somermezo. Estas por finnoj iom notinda evento dum la relative kurta norda somero. Eble eĉ almenaŭ unu el la kulminoj de jaro? Multaj finnoj veturas al kamparo, al someraj vilaoj por festi la mezsomeron.
Por mi mem la somermezo ne signifas speciale multe. Ekzistas nenia uzebla veturilo kaj tial ne eblas veturi al io surtera paradiso. Certe mi laboras - por mi mem - dum somermezo se mi havas la fortojn por agi kaj se la cirkonstancoj de vivo estas uzeblaj, same kiel ĉiam.
Nu, multaj miaj projektoj estas nepretaj kaj eble ili restos nepretaj por la fino de mia vivo. Certe mia vivo estis neperfekta.
Antaŭ ĉio mi malsukcesis por subteni la malnovan domon de patro kaj avo en Ostrobotnio. Nu, se mi venkus multe da mono, eble mi ankoraŭ povus savi la malnovan bienon, almenaŭ parte? Tia granda venko tamen estas tre neprobable.
Nenia vera sendependa civito Mueleja Insulo antaŭvidebla en la reala mondo. Ekzistas nur malnovaj ruinoj kaj multe da facilanimaj revoj. Tre trista situacio, sed mi provas trovi la kiel eble plej bonajn trajtojn el la resto de vivo. Ni ne kapitulaciu. Iom da espero ankoraŭ restas.
La granda okcidenta mondo evidente ne intencas ŝanĝiĝi siajn malbonajn morojn. La NATO-mondo volas militi en Ukrajno. La granda mono ignoras la avantaĝon de ordinara homaro.
Laŭ miaj opinioj estus jam tre grave por pensi kia estos la porvivo por la ordinaruloj en la modernaj civitoj de pli kaj pli progresanta industria aŭtomatigo. Ĉu robotoj estas jam pli gravaj ol homaj laboristoj? Evidente ekzistas en la tuta mondo, en diversaj landoj, milionoj kaj milionoj da homoj kies vivo povus esti pli bona.
Por okcidentaj politikistoj estas ŝajne la nuna plej grava celo por detrui Rusujon kaj por mortigi la rusan popolon. Mi tamen tute ne povas kredi ke tio estus utile por la ordinaraj okcidentaj civitanoj. Ordinaruloj ne bezonas amasojn da mortaj rusoj. Ili bezonas bonan vivon kaj sufiĉan porvivon, pacon.
Nu, fakte mi ne kredas ke la granda mondo kaj la granda mono iam povus vere esti pli bona. Sendube la granda mondo estos ĥaosa ĝis la fino de tempo. La popoloj kaj la civitanoj devas konkuri unu kun la aliaj, ĝis morto. Nenia plibonigo videbla por la granda mondo.
Nur malgranda loka mondo povus esti perfekta por selektitaj civitanoj. Tuta sendependeco certe ne eblas. Moderna vivo ne eblas tute memstare. Nature ni bezonas multe el la eksterna mondo. Tamen nian ideologion ni ne importos el la eksterna malbona mondo. Nia propra loka ideologio estu bona, homa, homana kaj homaranisma.
Teknikon ni nature bezonas por moderna vivo, sed homa vivo ne povas esti nura tekniko. Tekniko estas laborilo, helpilo, sed certe ne la nura celo de homa ekzisto.
Evidente ekzistas bezono por pli bona homa vivo. Kun multe da kapitalo loka bona vivo eblus en malgranda skalo por grupo da homoj. Certe mi tamen intencas grupon da homoj pli grandan ol nur unu familio.
Revoj kaj iluzioj. Pli multe mi apenaŭ povus produkti. Kapitalo por vera loka bona socio estus malfacile trovebla. Sen la kapitalo bona moderna vivo apenaŭ eblus. Tamen certe ni volas malaprobi kaj bojkoti la plej malbonajn ecojn de granda mondo.
La granda mondo evidente estas jam perdita, korupta, neplibonigebla. Restos multe por batali por pli malgranda, pli bona loka mondo.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |