<<

#43 ; La instiganta ideo de memstara nacio neniam perdiĝos

>>

Ĉi tiu ja estas la 100% ĝusta hejmpaĝo de Mueleja Insulo, la nacio sendependa. Lastatempe tamen ne tiel multe okazis ĉi tie. La nacio evoluas tre malrapide. Ĉiu nacio bezonas siajn metiojn kaj siajn vivrimedojn. Mi provas iom post iom efektivigi pli da reala enhavo al la Nacio.

La skolo de inĝenieroj nominale plu kontinuiĝas en la urbo Pori, sed ĝi ŝajnas gvidi al nenia celo, al nenia rezulto. Tre probable mia tre fajna ideo de "trategmenta sunhorloĝo de domo kun speguloj" ne povas esti mia fina laboro de skolo. Mi devas trovi iun alian, pli tradician, pli simplan kaj al netoleremaj instruistoj pli facilan por kompreni temon por la skola fina laboro de inĝeniero.

La ideo de bona sunhorloĝo kaj la ideoj de aliaj astronomie motivaj konstruaĵoj tamen fartas bone. Ili estos la kerno de kono kaj scipovo de nia kara propra Nacio. Mi daŭre evoluigos la bonajn ideojn kaj se la sorto estos favora, mi iun belan tagon eble povos eĉ realigi la revojn.

Mi ankoraŭ ne perdis ĉiun kredon al utileco de studado nek al principa boneco de tekniko. Ĉi tiu skolo estis nur perfida trompisto kaj ĉarlatano, sed ekzistas aliaj. Eblos labori kun utila tekniko, ie kaj iam troviĝas tia loko kaj tia tempo. Mi volas kontinuigi la studadon de tekniko en iu pli alta lernejo, en iu lernejo kun vera enhavo.

Mi firme kredas ke pli bona praktika matematiko estas la vojo al pli bona tekniko. Fiziko en si mem estas senutila, sed tekniko estas vasta kaj esperplena kampo. Fiziko ŝajne havas ne tiel multe por fari kun la labortagoj de popolo. Fiziko de altlernejo eĉ ne konas reziston de aero kiam iu objekto movas tra la aero. Fiziko de altlernejo volas supozi ke fluidaĵoj fluas sen perdoj de energio.

Pli bona praktika matematiko estas la ŝlosilo kiu malfermos la potencajn pordojn de tekniko. Matematiko estas gravega laborilo por forĝi kaj kolekti la novan pli bonan mondon.

Ĝis plue ekzistas pleje nur revoj kaj utopioj. Revoj kaj utopioj tamen estas bonaj kaj utilaj. Sen revoj, sen utopioj homo estas jam malvarma, rigida, pala kaj morta. Almenaŭ mi vivas kaj esperas.

Ĥemio estas unu malnova revo, devenas ekde infaneco. Se estus al mi eble studadi ĥemion en universitato, mi ja vivus kiel en La Sepa Ĉielo de Feliĉo.

Konstrua tekniko bedaŭrinde apenaŭ plu estos al mi efektigebla kiel profesio, kvankam konstruaĵoj estas ege esencaj. Ĉu eblus vera reala memstara ŝtato tute sen konstruaĵoj? Ho ve!

Pli praktike tamen estas revi pri vera propra nacio ol nura teorio. Sendependa nacio bezonas diversaj praktikaj kapabloj kaj rimedoj. Teoria scio estas bona, sed ĝi sole ne sufiĉas. Kiel ni loĝos, kiel ni vivos, kiel ni sukcesos, tre gravaj temoj. Nu, se mankas al ni mono, do ne eblas vere posedi, sed almenaŭ la nacio bezonas praktikajn planojn kaj praktikeman ĝeneralan pozon por esti kapabla agi rapide kaj forte en iu eventuala oportuna okazo.

Ni volas esti kiel eble plej memstaraj kaj sendependaj de nia cirkaŭaĵo. Tiu ja estas la baza ideo de sendependeco. Ni volas evolui al ege lertaj konstruestroj de nia propra vivo, nia propra mondo.

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)